
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
La Espero, Svenska Esperantotidningen, fondiĝis en 1913. Ĝi estas la ĉefa sveda Esperanto-revuo post kiam "Esperantisten" forlasis Esperanton kaj fariĝis revuo de la Ido-movado. "La Espero" nun estas oficiala organo de Sveda Esperanto-Federacio. La revuon redaktas Leif Nordenstorm. La ĉefa celo de la revuo estas instigi al svedaj esperantistoj uzi la lingvon kaj plulerni ĝin. Kroma celo estas informi al svedoj pri la lingvo. Pli ol tri kvaronoj estas en Esperanto, malpli ol unu kvarono en la sveda. La konstantaj rubrikoj estas:
Aperas ankaŭ raportoj de la sveda kaj universala kaj aliaj kongresoj. Iam aperas poezio kaj prozo. Aperas ordinare kvar dekdupaĝaj kaj unu duobla dudekkvarpaĝa numero ĉiujare.
Oni povas aboni ĝin aliĝante al Sveda Esperanto-Federacio aŭ abonante la revuon. La kosto estas 200 svedaj kronoj por unu jaro. Sveda poŝtĝira konto 20 12-3. (Svenska Esperantoförbundet, Vikingagatan 24, 113 42 Svedio).
Adreso: Leif Nordenstorm, Järnvägsgränd 11, SE-961 76 Boden, Svedio. Se vi volas kontakti la redakcion retpoŝte, skribu al: .
Ensalutu por vidi la ligilo(j)n.
Kelkaj aliaj numeroj troveblas ĉe la ttt-ejo de la revuo.