Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Juna Amiko

Juna AmikoJuna amiko estas alloga presita revuo, kiu aperas trifoje jare kun 52 paĝoj numere. Ĝi havas plenkolorajn kovrilojn kaj multajn bildojn. Ĝi estas redaktata kaj presata en Hungario, sed havas legantojn en kvindeko da landoj. La redaktoro havas reton de regulaj kontribuantoj en dekkvino da landoj. Ĉiuj artikoloj estas zorge kontrolataj de membro de la Esperanta Akademio. Juna amiko unuavice celas tiujn, kiuj jam konas la bazon de Esperanto, sed nur malfacile trovas lego-materialon sufiĉe simplan por esti komprenebla.

La gazeto havas diversajn partojn kaj rubrikojn, kiuj plenumas la bezonojn de diversaj hom-grupoj:

  • Junuloj kaj adoleskuloj kiuj lernas Esperanton en lernejoj aŭ kluboj.
  • Pli junaj infanoj en lerneja grupoj aŭ esperantaj familioj.
  • Komencantoj de ajna aĝo, ĉu lernantaj en grupoj, ĉu solaj.
  • Instruistoj de Esperanto, kiuj povos riĉigi siajn lecionojn per praktikaj, bonkvalitaj legaĵoj, ekzercoj kaj ludoj taŭgaj por grupa uzo.

ILEITekstoj en la revuo uzas nur la 1500 plej oftajn aŭ utilajn vort-radikojn. Vorto ekster tiu vortlisto ricevas klarigon. Por faciligi la komprenon, ni foje uzas divid-strekojn por apartigi vort-radikojn disde sufiksoj aŭ por dis-part-igi kun-met-itajn vortojn en siajn konstru-elementojn.

Ĉi tie vi povas legi kelkajn mallongajn artikolojn el Juna amiko kun klakebla teksto. Vi povas ankaŭ elŝuti erojn el lastatempaj numeroj en formato PDF. Se vi volus kunlabori pri verkado de artikoloj, legu la jenan paĝon.

Juna amiko estas eldonita de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.



Redakcio