
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
1. La konkurso konsistas el 3 turniroj (ĉiu kvizo estas redaktata kaj ĵuriata de kunlaboranto el malsama lando), sed eblas partopreni ankaŭ en 1 aŭ 2 turniroj.
2. Konkursantoj partoprenas individue aŭ grupe (G). Grupo elektu por si mallongan nomon.
3. Konkursonto mem elektas por si kategorion laŭ sia lingvoscio: A = komencanto(j), B = progresinto(j). (Dum la konkurs-jaro la elektita kategorio ne estas ŝanĝebla.) Konkursi en ambaŭ kategorioj ne estas permesate.
4. Solvoj estas akceptataj elektronike aŭ papere ĝis la limdato.
5. Kiu varbas novan konkursanton, tiu ricevas 3 krompoentojn, kondiĉe ke la varbinto sendas la nomon de la varbito kune kun la solvoj.
6. Post la tria turniro la plej bonaj konkursantoj de ambaŭ kategorioj estos premiitaj per jarabono al Juna Amiko.
Sciu, ke...
Kvizo por komencantoj (limdato: 15 julio, 2005)
Kvizo por progresintoj (limdato: 15 julio, 2005)
Kvizo por komencantoj (limdato: 1 novembro, 2005)
Kvizo por progresintoj (limdato: 1 novembro, 2005)
Kvizo por komencantoj (limdato: 1 marto, 2006)
Kvizo por progresintoj (limdato: 1 marto, 2006)