Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Gazetoj

Komencanto estas internacia revuo por verkemaj kaj iniciatemaj esperantistoj, kiuj lernas, posendas aŭ instruas Esperanton. Ĝi tre taŭgas por kursoj, grupoj kaj societoj.
La unuaj kajeroj de "Komencanto" aperis fine de 1992 kiel helpiloj por korespondaj kursanoj de Viktor Kudrjavcev. De tiam li estas redaktanto kaj eldonanto de la revuo. Kajeroj havis nur 4 paĝojn kaj estis distribuataj nur en Rusio. La celo de la gazeto estis doni eblon al komencantoj publike praktiki Esperanton, kuraĝigi la lernantojn por la unuaj provoj.
Hodiaŭ "Komencanto" estas plene internacia, ĝi havas legantojn en pli ol 30 landoj. Ofte aperas vere freŝaj kaj fajnaj verkoj de komencantaj aŭtoroj el la abonantaro de "Komencanto". La revuo enhavas multajn diversajn rubrikojn. En ĝi aperas la plej interesaj "Lingvaj respondoj" de L.Zamenhof kaj spritaj konsiloj, rimitaj reguloj, interesaj lingvaj analizoj. Tie ankaŭ eblas trovi rakontojn pri amuzaj aventuroj, kiuj vere okazis al homoj, ludojn, aforismojn, anekdotojn, enigmojn, krucenigmojn, rebusojn. Ĉio tio estas ilustrita per belaj kaj amuzaj bildoj. Kompreneble, "Komencanto" havas ne nur distran, sed ankaŭ seriozan – praktikan parton kun rakontoj pri praktika uzo de Esperanto en diversaj sferoj. Verkoj varias de poeziaĵoj pri sia urbo ĝis kulinaraj receptoj. En la kreado de la revuo multege kontribuas ĝiaj legantoj.
Ekde 2002 "Komencanto" havas 16 paĝojn en la formato A4, koloran kovrilon kaj aperas ĉiun duan monaton (6 foje en la jaro). Ĝi ne havas urĝajn informojn, tial la enhavo estas ĉiam aktuala. La abonantoj ricevas la plenan stokon, sendepende de momento de abono.

Kiel aboni?

Abontarifoj estas 15 eŭroj (aŭ $15 en Usono). Latinamerika kaj Orienteŭropa tarifo - 12 eŭroj. Por aerpoŝta sendo necesas aldone pagi 2 eŭrojn. Vi povas aboni "Komencanto"-n ĉe via landa peranto aŭ rekte ĉe UEA. La konto de "Komencanto" ĉe UEA estas vkud-a.

Kiel kontakti?

Adreso de la redakcio: "Komencanto", pk 132, Ekaterinburg, 620041, Rusio. Por kontakti la redakcion retpoŝte skribu al . Por viziti ttt-ejon de la gazeto "Komencanto", alklaku la ligilon: http://komencanto.narod.ru/komencanto.htm.



Kataluna Esperantisto  Kontakto