Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Gazetoj

KontaktoKontakto estas revuo por homoj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. "Kontakto"-n legas gejunuloj (kaj ĉiuj, kiuj sentas sin juna) el ĉ. 90 landoj, ankaŭ kunlaborantoj venas tra la tuta mondo. Speciale por komencantoj parto de tekstoj aperas en la lingvoj "facila" kaj "tre facila" laŭ la facila vortolisto de "Kontakto".
En 2005 aperis numeroj kun la temoj ORGANIZAĴOJ, FAMILIOJ, CIVILIZACIOJ, TERORISMO, POLITIKO/MALRIĈECO kaj FESTOJ.
Jen la temoj por 2006: KIE MITO KAJ REALECO INTERPLEKTIĜAS, BESTAJ RAJTOJ/VEGETARISMO, LINGVOJ (limdato: 1-a de majo), EGALAJ RAJTOJ/FEMINISMO (kunlabore kun Konsilio de Eŭropo), TUTMONDIĜO (limdato: 1-a de aŭgusto) kaj AMO (limdato: 1-a de oktobro).
La redaktorino estas Ĵenja Zvereva Amis (Ukrainio/Usono), la vic-redaktoro - Joel Amis (Usono). La eldonisto estas UEA, kunlabore kun TEJO. "Kontakto" aperas kun 6 numeroj jare kaj ĉiujara aldonaĵo KAKTO.

Kiel aboni?

Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas "Kontakto"-n aŭtomate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperanto aŭ rekte ĉe UEA (prezoj varias depende de la lando). Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato ĝis 40%! Blinduloj povas ricevi voĉlegitan kasedan eldonon senpage - necesas sendi du 60-minutajn kasedojn al Elise LAUWEN, Fort Alexanderstraat 16, NL-5241 XG Rosmalen, Nederlando.

Kiel kontakti?

Adreso de la redakcio: Kontakto, 16800 Phillips Rd., Alpharetta GA 30004, Usono. Se vi volas kontakti la redakcion retpoŝte, skribu al . Pri abonoj kontaktu la administrantojn (UEA): .

Kelkaj ekzemplaj numeroj

Ensalutu por vidi la ligilo(j)n.



Komencanto  La Espero