Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Gazetoj

La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto heredis la nomon de la samtitola revuo, kiun ekeldonis en februaro 1909 Aleksandr Saĥarov. Ekde la refondo (1991) aperis pli ol 120 numeroj de la revuo. Oni trovas en ĉiu kajero de La Ondo 20-30 artikol(et)ojn pri la agado de la esperantistoj en la mondo. La ampleksa Tribuno ebligas profunde diskuti la problemojn de la esperantista komunumo. En ĉiu kajero de "La Ondo de Esperanto" aperas beletro originale verkita en Esperanto kaj tradukita el diversaj lingvoj. Danke al la kunlaboro kun la Eŭropa Esperanto-Unio, la legantoj ĉiumonate legas la Eŭropan Bultenon. La revuo enhavas multajn recenzojn pri la novaĵoj de literaturo kaj muziko en Esperanto, artikolojn lingvistikajn kaj historiajn. Tre ŝatata estas la rubriko Mozaiko kun kvizoj, konkursoj, humuraĵoj kaj facilaj legaĵoj. La kolumnistoj - Alen Kris kaj Komitatano Z - regule komentarias eventojn, respektive, en la mondo kaj en Esperantujo. En novembro 2004 estis lanĉita nova rubriko, en kiu kompetentuloj prezentas naciajn aŭtonomiojn. Unue estis prezentita Norda Osetio, baldaŭ sekvos Katalunio. Al la revuo kontribuis kaj kontribuas pluraj konataj aŭtoroj ruslandaj kaj alilandaj, inter ili: William Auld, Osmo Buller, Renato Corsetti, Fernando de Diego, István Ertl, Paul Gubbins, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Lee Chong Yeong, Ulrich Lins, Daniel Luez, Valentin Melnikov, Julian Modest, Gonçalo Neves, Sergio Pokrovskij, Anna Ritamäki, Ziko Marcus Sikosek, Giorgio Silfer, Walter Żelazny. "La Ondo de Esperanto" aperas en Kaliningrado unu fojon monate sur 24 paĝoj A4 kun multaj fotoj kaj ilustraĵoj. Kun la decembra kajero la abonantoj ricevas senpagan literaturan suplementon. "La Ondo de Esperanto" ĉiujare okazigas Internacian Fotokonkurson kaj literaturan konkurson Liro. Ekde 1998 ĝi kunordigas elektadon de La Esperantisto de la Jaro. Ĝi ankaŭ (kun)organizas esperantistajn renkontiĝojn en Ruslando kaj en la Orienta Eŭropo. La redaktoro Aleksander Korĵenkov kaj la eldonanto Halina Gorecka ofte vojaĝas kaj prelegas en diversaj Eŭropaj landoj.

Kiel aboni?

Abontarifo por 2005:
Internacia tarifo: 27 EUR
Orienteŭropa tarifo: 15 EUR
Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
Aerpoŝta aldono: 5 EUR
Se vi havas konton ĉe UEA, sendu ĝirilon por 27 EUR al Roterdamo, kopie al redakcia adreso (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando – Россия). UEA-kodo estas avko-u. Se en via lando estas peranto, pagu al tiu en via landa valuto (la listo de la perantoj troviĝas ĉe: http://www.esperanto.org/Ondo/Lo-peran.htm. Ruslandanoj pagu al Galina Romanovna Goreckaja 290 rublojn je la redakcia adreso (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando – Россия).

Kiel kontakti?

Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando – Россия. Se vi volas kontakti la redakcion retpoŝte, skribu al: . Por viziti ttt-ejon de la gazeto "La Ondo de Esperanto", alklaku la ligilon: http://www.esperanto.org/Ondo/.

Kelkaj ekzemplaj numeroj

Ensalutu por vidi la ligilo(j)n.

Ĉiujn aliajn numerojn vi trovos ĉe: http://www.esperanto.org/Ondo/Lode-old.htm .



La Gazeto  Litova Stelo