
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
REGo (Rusia Esperanto-Gazeto) estas movada landa periodaĵo. Ĝi aperas 6-foje jare ekde 2000. Ĝis nun (oktobro 2004) aperis 24 numeroj. Ĉiu numero enhavas averaĝe 40-50 internajn paĝojn en la formato A5. La eldonkvanto estas nuntempe 300 ekzempleroj. Al eldono de "REGo" kontribuas Rusia Esperantista Unio (REU) kaj Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM). La redaktoro estas Garik Kokolija, kunredaktas Viktor Aroloviĉ (ambaŭ el Moskvo). La ĉefa celo de la gazeto estas informi rusiajn gesamideanojn pri ĉiuj interesaj eventoj, kiuj okazas en la landa kaj internacia E-movado. "REGo" detale rakontas pri la okazintaj kaj planataj E-aranĝoj en Rusio, ankaŭ pri la plej gravaj internaciaj kongresoj kaj festivaloj. Enkadre de "REGo" aperadas oficialaj informiloj de ĉefaj landaj E-organizaĵoj - "Bulteno de REU" kaj "REJM-info". Signifan parton de siaj paĝoj la gazeto dediĉas al kulturaj eventoj. En ĉiu numero aperas informoj kaj recenzoj pri novaj libroj, kompaktdiskoj kaj aliaj esperantaĵoj. En "REGo" konstante publikiĝas novaj versaĵoj, prozaĵoj kaj tradukoj de rusiaj aŭtoroj. Enestas ankaŭ artikoloj pri historio de E-movado, pri ĝiaj nuntempaj problemoj, rakontoj pri la elstaraj esperantistoj, rememoroj, raportoj pri la agado de la kluboj kaj individuoj, multaj fotoj, mallongaj informoj pri interesaĵoj, humuraĵoj, intelektaj taskoj k.t.p.
Abontarifoj por loĝantoj de Rusio kaj aliaj landoj de KSŜ: 140 rubloj sendendaj al: Георгий Владимирович Коколия, Пятницкое шоссе 45 - 105, 125310, Москва.
Abontarifoj por loĝantoj de aliaj landoj: 15 eŭroj pagendaj al la konto kklg-r ĉe UEA.
Por kontakti la redakcion uzu la poŝtadreson: Pjatnickoje ŝosse 45 - 105, 125310, Moskvo, Rusio; aŭ la retadreson . Por viziti ttt-ejon de la gazeto "REGo", alklaku la ligilon: http://www.reu.ru/rego/.
Ensalutu por vidi la ligilo(j)n.