Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Legkonsiloj

Se vi ŝatus lerni Esperanton ankaŭ per iu lernolibro, ni rekomendas la malsuprajn.

"Jen Nia Mondo" - Verkisto: John WELLS

La materialo estis kreita komence de la 70-aj jaroj kun la celo elsendi ĝin en studentaj radiostacioj, kio fakte okazis almenaŭ en la universitato de Essex, antaŭ la libroforma publikigo. La stilo kaj la sprita enhavo de la dialogformaj lecionoj bone spegulas tiun etoson, pro kio la materialo fariĝis amuza kaj alloga instruilo. La gramatikaĵoj estas koncize prezentitaj en mallongaj anglalingvaj klarigoj kaj trafaj ekzemploj tuj post la leciontekstoj. La alproprigon servas la diversaj, ofte duonproduktivaj paroligaj ekzercoj. La skribiga parto konsistas ĉefe el tradukekzercoj kaj kompletigaj taskoj. Por la komprenigo de la leksiko, paralele kun la teksto, aperas dulingva vortolisto rande de la paĝo, kaj librofine troviĝas vortaro kun indekso pri la lecionnumeroj. La unua libro krom la angla aperis ankaŭ en la islanda, itala kaj sveda versioj. La angla sonmaterialo estas bona, kun modelaj parolekzemploj. La samon ni ne povas diri pri la itala, kie aperas fortaj nacilingvaj akĉentoj. Pri la aliaj du lingvoj ni ne havas informojn. La instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj.

Fonto: La katalogo de Edukado.net.
Rekta ligilo al la koncerna libro: edukado.net/pagina/lerniloteko/148/


"La Krimo de Katrina" - Verkisto: Sten JOHANSSON

Temas pri amikeco inter junaj homoj de Svedio kaj Germanio. Ĉi tiu rakonto en facila Esperanto konvenas por tiu, kiu scias la plej bazan vortaron kaj gramatikon. La libreto ne estas lernolibro, sed prezentas facilan legaĵon por ĉiu, kiu volas uzi siajn akiritajn sciojn de Esperanto por legi distran rakonton.

Fonto: lujz.org


"Vojaĝo kun Katrina" - Verkisto: Sten JOHANSSON

La iom romantika rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustecoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ne lastkaze apliko de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj/aŭ lerta solvo de komunikproblemoj. La libreto bone uzeblas kiel legmaterialo por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) ĉu individue ĉu por engrupa legado.

Fonto: lujz.org


"Vivi Estas Miri" - Verkisto: Claude PIRON

Ĉarmaj rakontoj en Esperanto, kiuj pere de lingvaj klarigoj en la franca instruas Esperanton.

Fonto: lujz.org



Enkonduko  Por daŭrigantoj