"Societo de vivantaj poetoj"
Muziko kaj teksto: Tomas Q Nilsson
kia surprizo revidi amikojn
resti tro longe malevitebla efiko
atentema komenco
konvinkis la mencon
triangulo
ĉiangulo
vialangulo
vidi vin kisantajn unu la alian
estis eble la plej bona parto
mirinda revido
mirinda amarto
pomo maĉata – muziko de l' buŝo
ĝentila kaj forta kaj malseka la tuŝo
kial emus ni halti
sendube por salti
triangule
ĉiangule
vialangule
vidi vin kisantajn unu la alian
estis eble la plej bona parto
mirinda revido
mirinda amarto
mirinda kongruo
belega vivparto
malkutime
malkuntime
eksenlime
|
|
Prezento
La Perdita Generacio naskiĝis kiel esperantlingva muzikgrupo dum IJK-2003, kiam svedaj kaj danaj samideanoj estis koncertantaj kune. Pro longaj distancoj la anaro estis ŝanĝata de tempo al tempo. Ĝenerale temas pri neelektrika sonado, klare aŭdebla kantado kaj ĉeestantaj melodiaj instrumentoj - kiel violono, flaŭto aŭ klarineto. Ekde la komenco la celo malantaŭ la muziko estis pensigi homojn pri la mondo, de klimataj ŝanĝoj al siaj propraj rilatetoj.
Hejmpaĝo de La perdita generacio
|