Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Muziko

* *

"Liza pentras bildojn"

Muziko: Martin Wiese
Teksto: Martin, Bertilo Wennergren

Longe for de mia mond'
Mi portiĝis per etera ond'
Al loko stranga tre
Fore de l' amika rond'
Plene je demandoj sen respond'
Kaj motorpane'

Marso Aldebaran'
Stelo sen samidean'
Vere mankis ies akompan'

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Mi promenas dum vesper'
En la poŝ' bileto kaj moner'
Por subteni min
Estas sur la tuta ter'
Unu nur kun ĝusta karakter'
Por kompreni min
Ĉu kritiko admon'
Ĉu ideo propon'
Vi kontaktu min per telefon'

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Eble mi jam sciis de komence
Eble malgraŭ ĉio pravis mi...

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Verŝajne Liza pentras bildojn daŭre plu

Prezento

Anders Grop, Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren

Persone estas muzika triopo, kiu venas el Svedio. Persone ekzistas de 1986, sed la nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La dancigan muzikon kaj la poeziecajn tekstojn (originale Esperantajn) verkas kaj aranĝas la bandanoj mem.

Hejmpaĝo de Persone



Ĵomart kaj Nataŝa  Alejandro Cossavella