
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
| Jes, kial? Aŭ, kial ne?... Malsupre vi vidos kiel unu el la lernu!-teamanoj respondis al ĉi tiu demando. | ![]() |
![]() |
| Ĉar | Konkreta ekzemplo |
|---|---|
|
|
Kiam mi devis lerni la anglan en la lernejo, mi foje ekploris pro ĉiuj neregulaĵoj kaj strangaj reguloj. Tio ne okazis kiam mi lernis Esperanton.
|
|
|
Dum pli ol dek jaroj mi provadis ekregi la anglan sed malsukcesis! Kiam mi post 3 jaroj da maldensa Esperanto-studado libere esprimis min per ĝi, mi estis tre kontenta pri mi mem.
|
|
|
Ekzemple mi ne sciis kio estas adverbo antaŭ ol mi ekstudis Esperanton.
|
|
|
Tion mi almenaŭ aŭdis de amikoj kiuj lernis aliajn lingvojn post Esperanto... Tamen, mi mem estas tro pigra por lerni novan nacian lingvon.
|
|
|
Sentiĝas bone subteni vere konkretan pacoprojekton, kvankam estas malfacile memori mem ĉiam esti pacema.
|
|
|
Unu el la plej interesaj libroj kiujn mi iam ajn legis estas origine verkita en Esperanto.
|
|
|
CNN-n mi ege ŝatas, sed foje indas paroli kun iu "lokano" kaj aŭdi kiel tiu spertis la okazaĵon antaŭ ol krei sian propran opinion.
|
|
|
Manĝi kun familio en Pekino, skii kun bona amiko en Pollando, loĝi kun koramikino en Beogrado - tion mi certe ne farintus sen Esperanto.
|
|
|
Kiam mi foje parolis angle kun Argilo el Kanado (programisto de lernu!) mi sentis min en malsupera pozicio. Uzante Esperanton kun li, mi sentas ke ni ambaŭ estas samnivelaj, almenaŭ el lingva vidpunkto.
|
|
|
Somere mi planas iri al granda junulara renkontiĝo en Rusio kaj eventuale ankaŭ al seminario en Ĉinio, mi jam antaŭĝojas.
|
|
|
Kial pagi por hotelo se vi povas loĝi ĉe Esperantisto? Ĉi tion mi ofte aplikis dum miaj vojaĝoj kaj ŝparis multe da mono.
|
|
|
Mi pensas ke mi partoprenis aŭ aranĝis pli ol dek trejnseminariojn kaj preskaŭ ĉiam TEJO pagis la vojaĝ- kaj restadkostojn.
|
|
|
Por mi estis tre agrabla kaj grava sperto esti en diversaj estraroj, organizi seminariojn, aranĝi festivalojn kaj simile.
|
|
|
Kiam oni ofte komunikas kaj rilatas kun homoj el aliaj landoj kaj kulturoj, estas tute nature ke oni lernas el tio, kvankam foje nur post pluraj miskomprenoj kaj mirado.
|
|
|
Post kelkaj jaroj en Esperantio, mi subite rimarkis ke mi havas multe pli da amikoj eksterlande ol en mia hejmlando.
|
|
|
Ne kredu min, provu mem.
|