
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Ĉu vi volas lerni Esperanton, sed ne scias, kiel vi poste povos utiligi ĝin? Aŭ ĉu vi eble pensas, ke Esperanto estas nenie uzata? Per ĉi tiu artikolo ni volas pruvi al tiuj, kiuj dubas pri la utilo de la internacia lingvo, ke Esperanto vivas kaj povas utili por multaj aferoj. Ĉu vi pretas? Do ni komencu...
Verŝajne preskaŭ ĉiu homo revas pri multaj interesaj vojaĝoj tra la tuta mondo. Per Esperanto vojaĝi estas tre interese, ĉar vi povas kontakti lokajn esperantistojn kaj amikiĝi kun ili. Ekzistas ankaŭ speciala servo por vojaĝemuloj, kiu nomiĝas Pasporta Servo. Tio estas libreto kun multegaj adresoj de homoj el la tuta mondo. Tiuj homoj pretas akcepti en siaj hejmoj vojaĝemulojn por unu aŭ kelkaj noktoj tute senpage. Se vi vojaĝas ne per Esperanto, vi kutime vizitas nur multajn belajn lokojn kaj malmulton ekscias pri la vera ĉiutaga vivo de lokaj homoj, sed se vi vojaĝos per Esperanto, vi povos pli profunde konatiĝi kun iu lando kaj ekscii pri tradicioj kaj kutimoj de ties loĝantoj kun helpo de lokaj esperantistoj. Tiamaniere sciante Esperanton vi en ĉiu lando havos amikojn, kiuj pretos helpi vin. Se vi ŝatas bicikli, vi povas kontakti Biciklistan Esperantistan Movadon Internacian kaj vojaĝi kune kun aliaj anoj de ĉi tiu organizo.
Ĉu vi estas nekuraĝa persono kaj malfacile konatiĝas kun aliaj homoj? Aŭ ĉu eble vi estas tre komunikema, havas multe da amikoj, sed volas havi ilin eĉ pli multajn? Ambaŭkaze Esperanto estas por vi. Per ĉi tiu lingvo kia ajn persono povas facile akiri novajn amikojn. Kaj fari tion eblas, ekzemple, per korespondado. En diversaj esperantlingvaj gazetoj, revuoj kaj en la reto oni povas senprobleme trovi adresojn de korespondemuloj. Kial do ne skribi al ili? Korespondante kun ili, vi ne nur akiros novajn amikojn, sed multon ekscios pri iliaj landoj kaj tradicioj. Krome estas agrable havi multajn amikojn kaj povi poste renkonti ilin dum diversaj E-aranĝoj. Ni aparte rekomendas la korespondan servon de Edukado.net.
Se jam estis menciitaj Esperanto-aranĝoj, ni rakontu pli detale pri ili. Preskaŭ ĉiutage en diversaj partoj de nia mondo okazas kongresoj, festivaloj, tendaroj kaj aliaj grandaj aŭ malgrandaj aranĝoj por esperantistoj. Por kompreni, kiom utila povas esti Esperanto, indas provi partopreni almenaŭ en unu el tiuj aranĝoj. Imagu aranĝon, al kiu venas kelkcent personoj el kelkdek landoj, kaj ĉiu persono alportas kun si mem pecon de sia kulturo. Verdire priskribi tion estas malfacile, tion necesas sperti. La plej grandaj E-aranĝoj estas IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj UK (Universala Kongreso), kiuj okazas ĉiujare kaj ĉiam en alia lando. Ekzistas ankoraŭ unu speco de aranĝoj - seminarioj, kiuj estas kutime organizataj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj E@I (Esperanto ĉe Interreto). Al seminarioj venas homoj, kiuj volas spertiĝi pri iuj temoj. Kutime okazas 2-4 seminarioj en jaro kaj dum ili eblas spertiĝi pri tiaj temoj, kiel homaj rajtoj, projektmastrumado, aktiva civitaneco, retteknikoj ktp. Dum tiuj seminarioj aperas ideoj pri novaj internaciaj projektoj. Ekzemple, ideo pri lernu! naskiĝis ĝuste dum unu el tiaj seminarioj.
Vi ankaŭ povas provi okupiĝi pri organizado de diversaj aranĝoj. Vi povas organizi iun aranĝon en via lando kaj inviti al ĝi esperantistojn el aliaj landoj. Farante tion vi akiros unikan sperton, kiun vi poste povos utiligi en diversaj kampoj de via vivo. Vi ankaŭ povas provi partopreni en iuj internaciaj projektoj kiel helpanto. Ekzemple, la projekto lernu! ĉiam bezonas helpon pri tradukado aŭ korektado de eraroj.
Bedaŭrinde ne ĉiuj havas eblon ofte partopreni en diversaj aranĝoj. Sed ne necesas malĝoji - informiĝu pri lokaj Esperanto-kluboj en via lando. Povas esti, ke eble eĉ en via urbo ekzistas tia klubo. Dum klubkuvenoj vi povos interŝanĝi novaĵojn, plibonigi vian Esperanto-scion, babili kaj alimaniere agrable pasigi tempon kun amikoj.
Ĉu en via urbo ne ekzistas Esperanto-klubo? Tiukaze fondu ĝin. :-) Por tiu celo komencu instrui Esperanton al aliaj personoj. Aranĝu kurson de Esperanto kaj informojn pri ĝi disvastigu en via urbo.
Legu en Esperanto. Tion fari estas tre facile, ĉar Esperanto havas sufiĉe riĉan literaturon. Ekzistas multe da interesegaj originalaj verkoj, kiuj ekzistas nur en Esperanto. Ankaŭ vi povas legi tradukojn el nacia literaturo. Preskaŭ ĉiuj famaj verkoj jam estas tradukitaj en Esperanton.
Abonu gazetojn en Esperanto. Ekzistas kelkaj dekoj da paperaj Esperanto-gazetoj, kiujn eblas aboni kaj en kiuj vi ĉiam trovos multege da interesaj informoj. Se vi multe uzas la reton, vi povas trovi revuojn, bultenojn, informilojn kaj dissendolistojn ankaŭ en la reto.
Se vi ekhavos deziron pliriĉigi literaturon de Esperanto, vi povos komenci verki aŭ traduki. Provu fari tion kaj eble dank' al Esperanto vi malkovros en vi mem ankoraŭ unu talenton - talenton de verkisto. Kaj se vi ŝatas tradukadi, vi povas facile fari ankaŭ tion. Vi povas tradukadi de Esperanto al via nacia lingvo aŭ inverse.
Ĉu vi ne ŝatas legi? Provu tiukaze aŭskulti radiajn elsendojn. Ekzistas pluraj radio-stacioj, kiuj regule dissendas siajn programojn. Per ili vi povas ne nur ekscii ion novan, sed ankaŭ simple ripozi, aŭskultante Esperanto-muzikon.
Vi povas studi per Esperanto. Ekzemple, en Akademio Internacia de la Sciencoj en Sanmarino unu el la oficialaj lingvoj estas Esperanto.
Vi povas utiligi Esperanton ankaŭ en via profesia laboro. Simple kontaktu esperantistojn, kiuj havas la saman profesion kiel vi aŭ interesiĝas pri la sama temo kaj interŝanĝu kun ili ideojn, spertojn. Se vi havos deziron, vi povos eĉ fondi iun internacian entreprenon. Informiĝu pri ekzistantaj fakaj Esperanto-organizoj. Povas esti, ke jam ekzistas iu organizo, kiu kunligas homojn, interesiĝantajn pri la sama temo, kiel vi. Krome ekzistas multege da retaj dissendolistoj pri diversaj temoj. Elektu tiujn, kiuj interesas vin kaj aliĝu al ili.
Vi kun viaj geamikoj povas uzi Esperanton, kiel sekretan lingvon. :-) Foje estas utile povi interparoli kun iu tiel, ke neniu alia komprenu vin. Sed tamen estu singarda kaj certiĝu, ke neniu ĉirkaŭ vi komprenas Esperanton. :-)
Multe da esperantistoj uzas Esperanton kiel familian lingvon. Tio okazas pro tio, ke du esperantistoj konatiĝas, enamiĝas, poste geedziĝas, sed ambaŭ parolas en malsamaj lingvoj. Do en kiu lingvo paroli ene de la familio??? Kompreneble, en Esperanto. :-) Tiamaniere aperas infanoj, kies unua lingvo estas Esperanto.
En ĉi tiu artikolo estas listigitaj ne ĉiuj utiloj de la lingvo Esperanto, ĉar ĉiujn listigi kaj priskribi estus malfacile. Nur pri unu afero vi tamen povas esti certa - per Esperanto vi povas akiri multe da novaj kaj interesaj spertoj kaj tiamaniere pliriĉigi vian vivon. Per ĉi tiu lingvo vi povos fari ion ajn - amuziĝi, malgaji, enamiĝi, labori, spertiĝi, vojaĝi, legi, geedziĝi ktp.
Se vi bezonas pli detalajn informojn, simple kontaktu pri tio lernu!-helpanton de via lingvo.