Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

/ Enkonduko /

Kial lerni? Kiel lerni?

Provu plurajn kursojn

En lernu! ekzistas multaj diversstilaj kursoj kaj lerniloj en malsamaj niveloj. Nia rekomendo estas ke vi provu plurajn el ili kaj finfaru tiujn kiujn vi ŝatas. Se vi ne lernis Esperanton antaŭe, ni imagas ke bone funkcios se vi komence sekvos la jenan skemon:

  1. Faru la 2 unuajn partojn de la kurso Mi estas komencanto (Mi estas komencanto) por konatiĝi kun kelkaj kutimaj frazoj kaj ekekzerci la elparolon de la sonoj en Esperanto.

  2. Provu poste Bildoj kaj demandoj (Bildoj kaj demandoj) kiu instruos al vi bazajn aferojn per rekta metodo, t.e. sen klarigoj en alia lingvo. Se vi ŝatas tiun kurson, faru tuj ĉ 10 partojn de ĝi.

  3. Ankaŭ trairu ĉirkaŭ 10 lecionojn de La puzlo Esperanto (La puzlo Esperanto), por ekhavi superrigardon de la lingvoelementoj en Esperanto.

  4. Nun vi facile povas trairi la 3 unuajn partojn de la koresponda kurso Ana Pana kaj tiel ekhavi kontakton kun persona lingvohelpanto.

  5. Vojaĝu al 5 urboj en Vojaĝu kun Zam (Vojaĝu kun Zam), tio donos al vi scion pri multaj utilaj vortoj.

  6. Tre bone se vi ankaŭ legos la unuajn paĝojn de Pri La Fundamento (Pri La Fundamento), tiel vi konatiĝos kun la "baza leĝo" de Esperanto.

Poste revenu al la kursoj kiujn vi ŝatis kaj finfaru ilin. Tiel vi espereble ekhavos bonan bazon por plulernado per aliaj partoj de lernu! aŭ aliloke.

Uzu la lingvon

Kiam vi havas bazan scion de la lingvo, gravas ke vi ekuzu ĝin komunikante kun aliaj Esperanto-parolantoj. Unu maniero fari tion estas uzi la mesaĝosistemon aŭ forumon de lernu! - vi trovas ilin sub la menuero Komunikado. Aliaj manieroj estas iri al Esperanto-renkontiĝoj, aboni iun revuon kaj legi librojn. Ankaŭ pri tio vi trovas helpon ĉe lernu!, ekzemple sub Biblioteko kaj en la ĉefpaĝo sub "Laste en la Esperanto-movado".

Ne kredu ke Esperanto estas tre facila

Lerni novan lingvon ĉiam estas defio kaj neniel "tre facila" afero, laŭ nia sperto. Tio validas ankaŭ por Esperanto, kvankam ĝi klare estas malpli malfacila ol naciaj/etnaj lingvoj kutime estas. Ankaŭ por homoj kiuj neniam vere sukcesis ellerni fremdan lingvon Esperanto estas lernebla! Sed, necesas multe da lernado kaj ekzercado se oni volas flue kaj korekte uzi la lingvon. Ne miru se vi de tempo al tempo perdos la esperon iam bone paroli Esperanton... Tamen, se vi pretas iom peni dum kelkaj monatoj, ĝis kelkaj jaroj, vi certe sukcesos kaj poste povos ĝui la internacian lingvon Esperanton plurmaniere!



Kial lerni?  Memstara lingvolernado