
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Ĉu vi decidis ellerni Esperanton? Bonege! Ĉu vi havas eblon viziti iun Esperanto-kurson? Se jes, tiukaze vi estas ege bonŝanca homo. Bedaŭrinde ne multaj personoj havas tian eblon kaj pro tio estas devigataj lerni la lingvon tute memstare. Por tiuj personoj (kaj ankaŭ por tiuj kiuj simple preferas sola lerni) ni decidis verki artikolon, en kiu ni volas doni kelkajn konsilojn pri tio, kiel plej efike lerni Esperanton memstare.
Antaŭ ol okupiĝi pri memlernado, indas pripensi motivon. Kial vi volas lerni ĉi tiun lingvon? Sen motivo via lernado povas iĝi tro longa, teda kaj malinteresa kaj vi riskas post iom da tempo perdi entuziasmon pri ĝi. Por ke tio ne okazu, vi povas elpensi iun konkretan celon. Gravas, ke ĝi estu vere alloga kaj interesa al vi, por ke vi havu grandan deziron atingi ĝin. Se vi havos tian celon, tiam dum via lernado vi forgesos pri aferoj kiel pigreco, malbona humoro, laciĝo ks. Nenio povos malhelpi vin ellerni la lingvon. Ne gravas, ĉu vi volas pere de tiu lingvo akiri multajn amikojn aŭ ĉu mem lingvo ege plaĉas al vi aŭ io tute alia, gravas nur, ke la celo vere interesu vin.
Ĉu vi jam havas motivon? Se jes, tiam venis tempo por plani vian lernadon. Por atingi la celon vi devos fari grandan laboron kaj pro tio estus bone, se vi anticipe planus, kiumaniere vi volas realigi viajn dezirojn. Kreu grandan kaj laŭeble detalan planon, poste dividu ĝin en kelkajn partojn kaj ĉiujn grandajn taskojn, kiujn vi volas plenumi, en kelkajn malgrandajn. Apud ĉiu tasketo indiku, dum kiom da tempo laŭ viaj kalkuloj ĝi devas esti plenumita kaj kiujn rimedojn por tio vi intencas uzi. Ju pli detale ĉio estos pripensita, des pli facila estos via posta lernado. La plano ege helpas ankaŭ al tiuj, kiuj havas limigitan liberan tempon. Plenumante la planon, neniam transiru al alia tasko, se vi ankoraŭ ne plenumis tion, kion vi planis fari antaŭ ĝi. Se vi rimarkos, ke via plano ne estas perfekta, ne malgaju - ja vi ne povis antaŭvidi ĉiujn problemojn kaj malfacilaĵojn. Vi ĉiam rajtas re-pripensi ĉion kaj krei novan planon, kiu sendube estos eĉ pli bona ol la unua, ĉar vi jam havos pli da spertoj pri la lernata lingvo.
Memstara lingvolernado postulas multe da tempo kaj fortoj, precipe en la komenco. Sed vi devas esti pacienca. Homoj ŝatas ricevadi rekompencon de sia laboro, ili ne volas atendi longan tempon ĝis kiam finfine realiĝos iliaj deziroj. Kaj se tio baldaŭ ne okazas, oni komencas perdi intereson pri la afero. Por ke tio ne okazu, provu ricevi plezuron de ĉiu ellernita vorto, de ĉiu plenumita paŝeto el via plano, de ĉiu skribita frazo. Se vi havas preparitan planon, vi povos pli facile vidi, kiom rapide vi progresas kaj kiel vi sukcesas realigi tion, kion vi antaŭvidis. Vi vidos realajn rezultojn de via laboro. Kaj dank' al tio vi ne havos senton, kvazaŭ vi "staras sur unu loko" kaj neniom progresas.
Lernado de Esperanto, kiel ĉiu lernado, povas esti foje tre amuza kaj foje ŝajni teda kaj malfacila. Kaj al malsamaj homoj plaĉas malsamaj flankoj de lernado. Pro tio provu organizi, ekzemple, vian lernoplanon tiel, ke amuzaj kaj malfacilaj partoj estu bone intermiksitaj. Vi ankaŭ povas enkonduki "premion" por vi mem - ekzemple kiam vi sukcese pasos certan gramatikteston, la premio estos simple ĝui Esperanto-muzikon, vian ŝatatan Esperanto-aŭtoron, retbabilon aŭ ludon. Decidu vi mem! Same kiel en la vivo, estas pli facile sekvi vojon al granda premio tiam, kiam oni scias ke post ĉiu malfacila parto de la vojo venas ĝojigaj premietoj.
Ju pli regule kaj ofte vi lernos la lingvon, des pli bone. Estus pli bone, se vi povus dediĉi al lernado kelkdek minutojn en ĉiu tago ol kelkajn horojn unu fojon en semajno. Kaj ne prokrastu por morgaŭ tion, kion vi povas fari hodiaŭ, des pli se tio estas antaŭvidita en via plano.
Lernante de la nulo malfacilas eviti erarojn, pro tio estus bone trovi iun homon, kiu jam bone posedas la lingvon kaj kiu povus de tempo al tempo korekti viajn erarojn kaj klarigi al vi iujn malfacilaĵojn de la lingvo. Se temas pri lernado de Esperanto, tiam indas esplori, ĉu eble en via urbo ekzistas iu Esperanto-klubo aŭ ie apud vi loĝas iu esperantisto. Se tio ne helpas, tiam vi povas ekkorespondi kun iu persono el alia lando. Ekzistas multaj esperantistoj, kiuj ŝatas korespondi kaj kiuj volonte helpos al vi.
Provu pri la lingvo interesigi iun vian amikon, familianon aŭ eĉ najbaron. Duope estas multe pli facile kaj agrable lerni aliajn lingvojn. Vi povos korekti unu la alian, interŝanĝi akiritajn sciojn, babili en la lernata lingvo, vojaĝi kune al loko kie oni parolas la lingvon. Vi eĉ povos konkuri unu kun la alia.
Unu el avantaĝoj de lernado de Esperanto estas ĝuste ke ĝi donas multajn vojaĝeblojn al tiuj kiuj ŝatas vojaĝi. Kaj samtempe vojaĝoj estas unu el plej bonaj manieroj por veni en medion kie oni uzas nur la lingvon kiun vi lernas kaj tiel plene sperti ĝin kaj ĝian kulturon. Do, se vi estas vojaĝema, ekesploru pri sekva Esperanto-aranĝo aŭ gastema esperantisto en regiono, kiun vi ŝatus viziti. Pli da informoj ĉi tie.
Por lernado ĉiam provu utiligi kiel eble plej multajn viajn sens-organojn. Ekzemple, se vi legas, provu samtempe laŭte prononci ĉiujn vortojn kaj imagi tion, kion vi legas. Se vi parkerigas vortojn, legu ilin, laŭte prononcu, skribu ilin surpapere kaj imagu la signifon de tiuj vortoj en via kapo. Dank' al tio ĉiuj informoj por longa tempo memorfiksiĝos en via kapo.
Ekzistas multaj diversaj rimedoj, kiujn vi povas utiligi dum via lernado. Jen kelkaj el ili:
Ekzistas multaj aferoj, kiujn eblas utiligi por lernado. Ni listigis nur kelkajn. Utiligu ĉion, kio laŭ via opinio almenaŭ iom helpas al vi ekposedi novan lingvon.
Ne kredu al tiuj, kiuj diras, ke por lerni lingvojn bezonatas iu aparta talento. Tio ne veras. Se vi havas bonan motivon, planon, se vi estas pacienca, laborema kaj organizema, vi ĉion sukcesos atingi!
Lernado de lingvo similas al longa, foje malfacila kaj foje tre ĝuiga vojaĝo. Finan celon atingas nur la plej entuziasmaj kaj obstinaj. Se vi decidis ellerni Esperanton, ni gratulas kaj deziras al vi BONAN VOJAĜON!