
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
| Sube vi trovas kutimajn demandojn pri Esperanto kaj respondoj al ili. Se vi havas alian demandon vi estas bonvena skribi al ! | ![]() |
![]() |
Kiom da homoj parolas Esperanton?
Neniu vere scias... Ne estas multaj kompare kun la "grandaj" lingvoj sed estas sufiĉe multaj por ke vi povu uzi la lingvon en multaj manieroj. Por kelkaj konkretaj ekzemploj vidu Uzkampoj.
Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas?
Dependas de la vidpunkto... Multaj vortradikoj venas el la eŭropaj lingvoj, sed la gramatiko de Esperanto havas plurajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por eŭropaj lingvoj sed faras ĝin iom simila ekzemple al la turka, svahila aŭ eĉ la ĉina.
Ĉu estas facile lerni Esperanton?
Kompare kun la naciaj lingvoj jes. Sed kiel ĉiam dependas de individuo mem, kaj kiom da aliaj lingvoj oni jam parolas.
Kial oni nomas la lingvon Esperanto?
Komence la lingvo nomiĝis Lingvo Internacia - la internacia lingvo. Kiam Zamenhof prezentis la lingvon li uzis la pseŭdonimon Doktoro Esperanto (signifas 'doktoro kiu esperas'). Tiel homoj foje uzis la nomon 'la lingvo de d-ro Esperanto' iom poste nur 'Esperanto' kaj tio estas la kutima nomo hodiaŭ.
|
Ĉu Esperanto havas iujn simbolojn? Jes, estas kelkaj. La verda stelo estas la plej maljuna. Ĝi estas uzata ankaŭ por la Esperanto-flago. La verda koloro estas simbolo por "espero" kaj la kvinpinta stelo simbolas la kvin kontinentojn. |
![]() |