* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ?

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Reguloj * *


/ Enkonduko /

Pri Esperanto

La komenco

Esperanto estis iniciatita de L.L.Zamenhof fine de la 19-a jarcento per libreto nomata Lingvo Internacia. Homoj kiuj sopiris havi internaciajn kontaktojn eklernis la lingvon kaj komencis uzi ĝin. En tiu maniero Esperanto 'naskiĝis' sur la tero. Iom post iom ĝi stabiliĝis kaj evoluis al lingvo uzata kaj ŝatata de homoj en multaj landoj.

Unuaj cent jaroj

Zamenhof prezentis la lingvon en 1887 kaj dum la unuaj cent jaroj ĝi iom post iom disvastiĝis tra la mondo. La bazaj principoj de gramatiko, vortfarado kaj elparolo ne ŝanĝiĝis sed la senco de kelkaj vortoj aliiĝis kaj enmetiĝis multaj novaj radikoj en la lingvo. Cent jaroj ne estas longa tempo por lingvo! Sed jam dum tiu tempo multaj homoj lernis kaj uzis la lingvon kaj per tio kontribuis al ties natura evoluo.



La ideo  Uzkampoj