Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.
/ Enkonduko /

Pri Esperanto

Kio estas Esperanto?

Ĝi estas lingvo tre taŭga por internacia komunikado.

Gravaj trajtoj de Esperanto

  • Internacia: Esperanto ĉefe estas utila por komunikado inter homoj de diversaj nacioj kiam ili ne havas komunan gepatran lingvon.
  • Neŭtrala: Ĝi ne apartenas al iu speciala popolo aŭ lando kaj pro tio funkcias kiel neŭtrala lingvo.
  • Egaleca: Kiam oni uzas Esperanton oni sentas sin pli egala el lingva vidpunkto kompare kun uzi ekzemple la anglan parolante kun persono kiu havas la anglan kiel gepatran lingvon.
  • Relative facila: Danke al la strukturo kaj la konstruado de la lingvo estas kutime multe pli facile ekregi Esperanton kompare kun iu fremda nacia lingvo.
  • Vivanta: Esperanto evoluas kaj vivas same kiel aliaj lingvoj kaj per ĝi eblas esprimi plej diversajn aspektojn de homa pensado kaj sentado.

Zam montrilo Por ni kiuj kreis tiun ĉi paĝaron estas ĝuo uzi Esperanton. Per ĝi ni ĉiutage komunikas kun amikoj de diversaj landoj kaj kontinentoj, plej ofte per Interreto. Ni spertas Esperanton kiel trafan ilon por amikeco kaj kunlaboro inter homoj de malsamaj gepatraj lingvoj.


Enkonduko  La ideo