
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
![]() |
![]() |
Se vi ĵus eklernis Esperanton, vi verŝajne ankoraŭ ne scias multon pri la movado kiu ekzistas ĉirkaŭ la lingvo. Ĉi tie vi ricevas superrigardon de kelkaj gravaj aferoj en *"Esperantujo". |
*Esperantujo = ĉiuj diversaj renkontiĝoj, organizoj, organoj, grupoj ktp kiuj rilatas al Esperanto.
Universala Kongreso – UK
Granda kongreso kun diversspecaj programeroj, ĉefe prelegoj kaj kunsidoj sed ankaŭ koncertoj, teatraĵoj, kursoj ks. Kutime partoprenas inter 2000 kaj 3000 homoj el multaj landoj. UK neniam estas aranĝita en sama lando sinsekve.
Pli da informoj: http://uea.org/kongresoj/
Internacia Junulara Kongreso – IJK
Bonega aranĝo por nova kaj juna Esperanto-interesiĝanto! Dank' al la neformala kaj vigla etoso estas facile trovi novajn amikojn kaj ekkoni la junularan Esperanto-movadon. Partoprenantoj venas ofte el pli ol tridek landoj kaj nombras kelkcentojn.
Pli da informoj: http://tejo.org/ijk
Internacia Junulara Festivalo – IJF
Bonetosa aranĝo okazanta ĉiam en Italio, ĉirkaŭ Pasko. La programo konsistas ĉefe el amikumado. Malofte ĉeestas pli ol 100 homoj.
Pli da informoj: http://iej.esperanto.it/ijf/
Internacia Junulara Semajno – IJS
Tre vigla kaj amuza somera aranĝo en Hungario, konata laŭ bonega organizado, bala vespero kaj akvopafada tago. Kutime partoprenas ĉ 100 homoj.
Pli da informoj: http://ijs.hu/
Internacia Seminario – IS
Amuza kaj festeca semajno ĉirkaŭ novjaro en Germanio. Enhavas seriozajn programerojn dumtage, sed homoj estas tie ĉefe por amikumi, danci kaj noktumi.
Pli da informoj: http://internacia-seminario.de
Komuna Seminario – KS
Kunlabora seminario kiu laŭvice okazas en Ĉinio, Japanio kaj Koreio, por junuloj el ĉefe tiuj landoj.
Nordamerika Somera Kursaro – NASK
Dum NASK okazas trisemajna intensa lernado de Esperanto por komencantoj ĝis akademianoj. NASK havas internacian instruistaron kaj studentaron.
Pli da informoj: http://esperanto.org/nask/
Kultura Esperanto-Festivalo – KEF
Kelktaga festivalo kun bunta Esperanto-kultura programo, kun diversaĝa partoprenantaro. Okazas proksimume ĉiun trian jaron, en norda Eŭropo.
Pli da informoj: http://www.esperanto.fi/kef2005/
Esperanto@Interreto – E@I
Organizo kiu kombinas la du bonegajn komunikilojn Esperanto kaj Interreto. Interreto estas komunikilo sen fizikaj baroj kaj Esperanto funkcias kiel komunikilo sen lingvaj baroj. Kune ili helpas nin tutmonde komuniki facile kaj rapide!
Pli da informoj: http://ikso.net/
Esperantic Studies Foundation – ESF
ESF subtenas esploradon kaj instruadon de Esperanto kaj de rilataj temoj kadre de interlingva komunikado, aparte en rilato kun alta edukado en Norda Ameriko.
Pli da informoj: http://esperantic.org
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo – TEJO
TEJO estas internacia, neregistara junulara organizo fondita en 1938, kiu laboras por antaŭenigi pacon kaj interkulturan komprenon inter junuloj ĉirkaŭ la mondo per Esperanto. Ĝi aktive laboras pri la nuntempaj problemoj kaj temoj de junuloj, aparte rilate al lingvaj kaj kulturaj aferoj. El ĝia centra oficejo en Nederlando, ĝi kunordigas la laboron de siaj pli ol 40 landaj sekcioj kaj membroj en pli ol 80 landoj.
Pli da informoj: http://tejo.org
Biciklista Esperanto Movado Internacia - BEMI
Jen interesaĵo por vi kiu ŝatas bicikli kaj paroli Esperante samtempe! BEMI regule okazigas diversajn biciklajn karavanojn, ofte ligite al IJK aŭ iu alia aranĝo.
Pli da informoj: http://bemi.free.fr/eo.html
Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio - Eurokka
EUROKKA estis kreita en 1988, kaj en 1991 fariĝis fakasocio de TEJO kaj de tiam ankaŭ aperas en la listo de fakasocioj en la jarlibro de UEA. La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movado sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.
Pli da informoj: http://artista.ikso.net/eurokka/
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI
ILEI estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de kaj per Esperanto.
Pli da informoj: http://ilei.info
Universala Esperanto-Asocio – UEA
UEA estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj.
Pli da informoj: http://uea.org
Akademio de Esperanto
La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905, dum la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948, la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".
Pli da informoj: http://akademio-de-esperanto.org/
Pasporta Servo – PS
Pasporta Servo estas libreto publikigata ĉiujare, en kiu aperas listo kun adresoj de esperantistoj kiuj emas gastigi aliajn Esperanto-parolantojn. Ĝi celas faciligi internacian vojaĝadon, donante al la uzantoj la eblon senpage tranokti ĉe esperantistoj. La eldono 2005 havas ĉ 1200 adresojn en pli ol 80 landoj.
Pli da informoj: http://tejo.org/ps
Juna Amiko
”Juna amiko” unuavice celas tiujn, kiuj jam konas la bazon de Esperanto, sed nur malfacile trovas lego-materialon sufiĉe simplan por esti komprenebla. La gazeto havas diversajn partojn kaj rubrikojn, kiuj plenumas la bezonojn de diversaj hom-grupoj.
Pli da informoj: /biblioteko/gazetoj/juna_amiko/index.php
Kontakto
"Kontakto" estas revuo por tiuj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. ”Kontakto”-n legas junuloj (kaj ĉiuj, kiuj sentas sin juna) el ĉ 90 landoj, ankaŭ kunlaborantoj venas de la tuta mondo. Speciale por komencantoj parto de tekstoj aperas en la lingvoj "facila" kaj "tre facila". ”Kontakto” estas unu el la plej bele ilustritaj E-revuoj. Ĝin eldonas kunlabore TEJO kaj UEA, kun 6 numeroj jare. Individuaj membroj de TEJO ricevas ”Kontakto”-n aŭtomate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA.
Pli da informoj: /biblioteko/gazetoj/kontakto.php
Tejo-Tutmonde (TT)
La oficiala gazeto de TEJO estas TEJO-tutmonde. Ĝi aperas pli-malpli regule kaj informas pri la junulara Esperanto-movado. Ĝin ricevas la individuaj membroj kaj patronoj de TEJO.
Pli da informoj: /biblioteko/gazetoj/tt.php
Revuo Esperanto
Oficiala organo de UEA kiu enhavas interesajn kaj aktualajn artikolojn kaj fotojn de Esperantujo.
Pli da informoj: http://uea.org/revuo/
Monato
Altkvalita revuo pri diversaj temoj interesaj ankaŭ por neesperantistoj, kiel mondpolitiko, kulturo ks. Al ĝi kontribuas kaj ĝin kunredaktas homoj el diversaj landoj, per siaj vidpunktoj, spertoj kaj opinioj.
Pli da informoj: http://www.esperanto.be/fel/mon/
Libroj
Libroj en Esperanto abundas!
Pli da informoj: /biblioteko/legkonsiloj/
Esperanto.net - Multlingva Informcentro pri Esperanto
Ampleksa ligilaro kiu helpas al vi trovi informojn pri nacinivelaj Esperanto-organizoj.
Pli da informoj: http://esperanto.net/
Bona espero
Bona Espero estas komunumo kaj bieno-lernejo por tre malriĉaj en Brazilo, fondita en 1957. Esperanto estas la komunikilo en ĝi. En Bona Espero, esperantistoj protektas, edukas kaj instruas infanojn plej ofte sen familioj, aŭ kiuj spertas ege mizerajn vivkondiĉojn.
Pli da informoj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero