* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ?

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Reguloj * *


Helppaĝoj

Ni rekomendas la suban sinsekvon de kursoj por lerni Esperanton ĉe lernu!. Ĝenerale, ni rekomendas fini ĉiun kurson antaŭ ol progresi al la venonta; tamen, se vi trovas ke la kurso "Bildoj kaj demandoj" ne plaĉas al vi, estas senprobleme ne fini ĝin, kaj progresi tuj al "Ana Pana". La kursoj "Ana Pana", "Ana renkontas", kaj "Kio okazas?" estas korektitaj de lingvohelpanto kiu povas respondi al viaj demandoj, do ni aparte rekomendas tiujn kursojn. lernu! havas multe pli da kursoj, ol tiuj kiujn vi vidas ĉi tie; estas plena listo en la paĝo Kursoj.

  1. Pri Esperanto - ne kurso, sed mallonga priskribo de la lingvo, kiun indas tralegi rapide;
  2. Bildoj kaj demandoj - enkonduka kurso, rektmetoda;
  3. Ana Pana - baznivela kurso, korektita de lingvohelpanto;
  4. Mi estas komencanto - enkonduka kurso pri ĉiutaga konversaciado;
  5. Jen nia IJK - meznivela kurso kun ĉiutaga, junuleca lingvouzo;
  6. Ana renkontas - meznivela kurso, korektita de lingvohelpanto;
  7. Kio okazas? - altnivela kurso kiu emfazas verkadon, korektita de lingvohelpanto.

Subteniloj

Rimedoj ĉe lernu! por helpi vin lerni, praktiki viajn sciojn, kaj ekkoni la Esperanto-komunumon.

  • Utilaj frazoj: Listo de la plej popularaj frazoj por diversaj okazoj.
  • Bildovortaro: Vortoj pri diversaj temoj, ilustritaj per bonegaj bildoj.
  • Vortlernado: Helpas al vi internigi novajn vortojn kaj trovi vortlistojn en diversaj kategorioj.
  • Vorto de la tago: Ĉiutaga servo, pere de kiu oni ricevas Esperantan vorton kun klarigo kaj ekzemplojn pri ĝia uzado.
  • Gramatikoj: Baza (nacilingva) kaj detala (nur en Esperanto) gramatikoj por referenco dum lernado.
  • Ekzercoj: Por kontroli kaj firmigi akiritajn konojn.
  • Ekzamenoj: Por detale testi vian scion de la lingvo.
  • Elŝutaĵoj: Elŝuteblaj libroj kaj partoj de lernu! en la formatoj PDF, HTML kaj MP3.
  • Biblioteko: Enhavas aŭskulteblajn kaj legeblajn ekzemplojn de Esperanta literaturo kaj muziko.
  • Vortaroj: Funkcias kiam oni alklakas vorton en ajna esperanta teksto en la paĝaro, aŭ entajpas ion ĉe la vortarfenestro dekstre.
  • Tujmesaĝilo: Por uzi la lingvon en rekta komunikado. Vi trovos ĝin en dekstre malsupre.
  • Forumo: Por diskuti pri diversaj temoj, demandi al aliaj uzantoj, kaj konatiĝi kun la lernu!-komunumo.


Ĝenerale  Oftaj demandoj