
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Povas esti, ke necesas iom atendi, ĉar tre ofte la mesaĝoj venas kun ioma malfruo. Krome ĉe "Mia lernu!" troviĝas formularo, per kiu vi povas peti la sistemon denove sendi al vi la kodon. Se tio ne helpas, verŝajne la spam-filtriloj de via poŝt-servilo forfiltras niajn mesaĝojn. Kontrolu vian spam-keston, kaj se niaj mesaĝoj ne estos tie, tiukaze vi devos skribi al la administrantoj de via servilo kaj provi ŝanĝi vian retadreson. Legu ĉi tie, kiel eblas ŝanĝi retadreson.
Povas esti, ke via konto jam estas konfirmita. Tio povas okazi, se vi hazarde dufoje alklakis konfirm-ligilon aŭ refreŝigis la paĝon post la enmeto de konfirm-kodo. Provu ensaluti per viaj salutnomo kaj pasvorto. Se tio ne helpos, vi povas per la jena paĝo peti, ke la sistemo denove sendu al vi konfirmkodon kaj eble ĝi pli bone funkcios. Se eĉ tio ne helpos, skribu komenton pri tio per la koment-ligilo, kiu troviĝas sube de ĉiu lernu!-paĝo.
Vi tion povas fari ĉe ĉi tiu paĝo. Enskribu vian pasvorton kaj premu la butonon "Nuligi konton". Atentu, ke se vi faros tion, vi perdos aliron al viaj mesaĝoj, ekzamenoj ks. Kaj poste vi povos nek ensaluti nek re-registriĝi per la sama salutnomo.
Sur la jena paĝo eblas peti la sistemon sendi al vi mesaĝon kun viaj salutnomo kaj pasvorto. Vi nur devas enskribi vian retadreson en la suban formularon.
Bedaŭrinde nuntempe tio ne eblas, sed la teamo de lernu! esperas, ke estontece ni sukcesos aldoni tian eblon.
Tion vi povas fari ĉe tiu ĉi paĝo. Sed vi devas unue ensaluti por povi vidi tiun paĝon.
Vi povas tion fari ĉe la jena paĝo. Atentu, ke al via nova retadreso estos sendita konfirm-kodo, per kiu vi devos konfirmi la ŝanĝon. Se vi tion ne faros, la ŝanĝo ne okazos.
Jes, vi tion povas fari ĉe la jena paĝo. Enskribu novajn informojn kaj premu la suban butonon.
Supre de ĉiu paĝo en la dekstra supra angulo troviĝas lingvomenuo. Elektu novan lingvon kaj ne forgesu premi la apudan butoneton "Ek!".
Povas esti, ke ĝi estas tro peza aŭ ĝi estas en malpermesata formato. En la formularo ĉe "Foto" atente tralegu, kiom peza kaj en kiu formato povas esti via foto, kaj poste certiĝu, ke via foto estas taŭga. Se evidentiĝos, ke ĝi ne estas taŭga, provu per iu grafikaĵ-redaktilo malpezigi la foton kaj/aŭ konverti ĝin al ĝusta formato.
Vi devas unue forigi vian nunan foton. Vi tion povas fari per la jena formularo. Sub "Foto" ĉe "Ĉu forigi?" indiku "Jes" kaj per la suba butono konservu la ŝanĝojn. Via foto estos forigita kaj poste per la sama formularo vi povos alŝuti novan foton.
Povas esti, ke via foto estis tro maldeca kaj povis ofendi aliajn personojn en la paĝaro. Nian paĝaron uzas ankaŭ infanoj. Kutime ni unue skribas al uzantoj kaj petas ilin forigi tiajn fotojn. Sed se ili ne reagas, ni mem forigas la foton.
Plejverŝajne tio okazas pro tio, ke vi en via profilo indikis, ke via profilo ne estu publikigita. Venu al la jena paĝo kaj certiĝu, ke ĉe "Publikigu" estas elektita "Jes". Se estas indikita "Ne", ŝanĝu tion al "Jes" kaj poste konservu viajn ŝanĝojn per la suba butono.
Tio okazas, ĉar ne ĉiuj uzantoj en siaj profiloj indikas koordinatojn pri sia loĝloko. Se vi volas, ke via nomo aperu en la mapo, venu al la jena paĝo kaj indiku ĝustajn koordinatojn. Poste ne forgesu konservi la ŝanĝojn.
Ne zorgu, ili estas videblaj al aliaj uzantoj. Vi ne povas vidi ilin, ĉar vi ne bezonas aldoni vin mem al via amiko-listo aŭ korespondi kun vi mem.
Ĝi montras vian aktivecon dum lastaj 30 tagoj. Se vi ne vizitis la paĝaron dum 30 tagoj, via aktiveco iĝas nula, eĉ se vi antaŭe aktive uzis la paĝaron. Ju pli ofte vi ensalutis kaj ju pli da paĝoj vi vizitis dum lastaj 30 tagoj, des pli alta iĝas via aktiveco.
Vi ne vidas la registriĝo-paĝon en la ĉefa menuo, ĉar plejverŝajne vi indikis al la sistemo, ke ĝi memoru vin. Do kiam vi venas sekvan fojon al la paĝo, vi estas aŭtomata ensalutata kaj pro tio la paĝo pri registriĝo restas malvidebla. Por povi ekvidi la paĝon, vi devas elsaluti. En la dekstra flanko trovu ligilon "Elsaluti", alklaku ĝin kaj tiam en la ĉefa menuo aperas la menuero "Registriĝi". Per la formularo, kiu troviĝas sur tiu paĝo, via amiko povos facile registriĝi.
Verŝajne temas pri nia servo "Vorto de la tago". Sube de ĉiu ret-mesaĝo kun tagovorto troviĝas rekta ligilo. Alklaku ĝin. Post kiam vi faros tion, devos aperi paĝo kun informo pri tio, ke vi sukcese malabonis la tagovortojn. Krome vi povas ensaluti ĉe lernu! kaj en via profilo ĉe "Tagovorto" indiki "Ne". Ne forgesu poste konservi la ŝanĝojn per la suba butono.
Bedaŭrinde ne, ĉar tio kaŭzus tro da laboro por lernu!-tradukantoj (ja necesus traduki ankaŭ ekzemplojn ks, kiuj havas utilon ĉefe por homoj, kiuj jam iom regas la lingvon). Anstataŭe ni laboras por plibonigi la lernu!-vortaron kaj aldoni al ĝi pliajn tradukojn kaj klarigojn de Esperanto-vortoj.
Certiĝu, ke en via profilo ĉe "Tagovorto" estas indikita "Jes". Se en via profilo ĉio estas indikita ĝuste, povas esti, ke la spam-filtroj de via poŝt-servilo komencis forfiltri niajn mesaĝojn. Kontrolu vian spam-keston, kaj se tio ne helpos, skribu al la administrantoj de via servilo aŭ ŝanĝu vian retadreson ĉe lernu!.
Kutime lernu!-helpantoj korektas la taskojn dum sia libertempo, ĉar tiu ĉi laboro ne estas pagata. Pro tio kelkfoje la tasko povas esti nerespondata dum kelkaj tagoj. Povas esti diversaj kialoj, ekzemple, lingvohelpanto estas tro okupita, forveturinta ktp. Atendu kelkajn tagojn kaj se ne venos respondo, skribu komenton pri tio per la koment-ligilo, kiu troviĝas sube de ĉiu lernu!-paĝo. Eble ni trovos personon, kiu povos korekti vian taskon.
Povas esti, ke vi uzas iun foliumilon, kiun nia paĝaro ne subtenas. Ni testas niajn paĝarojn nur en Fajrovulpo 1.4+ kaj Esplorilo 5+. Ankaŭ al vi ni rekomendas uzi tiujn ĉi foliumilojn por lernu!. Se vi uzas unu el tiuj ĉi foliumiloj, sed malgraŭ tio aperas iuj eraroj kaj/aŭ iu paĝo malbone aspektas, ni petas informi pri tio per la koment-ligilo, kiu troviĝas sube de ĉiu lernu!-paĝo.
Ĉiujn informojn pri tio vi povas trovi ĉe la paĝo pri supersignoj.
Se vi volas, ke ikso restu, metu antaŭ ĝi apostrofon. Ekzemple: c' x, g' x, j' x, u' x (sen spacoj).
La tempo ĉe lernu! (krom la paĝoj pri statistiko, kie estas indikita servila tempo) montriĝas depende de via tempozono, kiun vi povas indiki ĉe via profilo.
Dankon! Pliaj informoj troviĝas ĉi tie.
Ni dankas al vi pro tio! Ĉiujn informojn vi povas trovi ĉi tie.
Prizorgado de la servilo, kreado kaj prizorgado de la paĝaro ofte postulas monon. Pro tio la reklamoj helpas nin almenaŭ iom kovri la elspezojn.