* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ?

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Reguloj * *


/ Komunumo /

Forumo

Superrigardo / Konsultejo / Komprenebleco
Paĝo 1 2 3 (el 3)
Nova mesaĝo
 Aŭtoro   Mesaĝoj 
-
2012-03-03 19:37:12 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Forigite
 
AlfRoland
Loĝlando: Svedujo
Mesaĝoj: 828


2012-03-03 19:53:02 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Hyperboreus skribis:
"La ĉasisto lupojn mortis."

Ĉi tiu frazo estas prava laŭ la PMEG kaj laŭ la opinio de (kelkaj) forumanoj.

Ĉu vi uzus ĉi tiun frazon vi preferus "La ĉasisto de lupoj mortis." "La lupĉasisto mortis"?

Ĉu al vi ŝajnas ĉi tiu frazo malfacile komprenebla?
Se vere estas la ĉasisto kiu mortis, mi preferus "La lupĉasisto mortis". Sed ĉu la mortintoj estas la lupoj: "La ĉasisto lupojn mortigis".
 
kefga_x
Loĝlando: Usono
Mesaĝoj: 180


2012-03-03 19:55:04 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Hyperboreus skribis:
"La ĉasisto lupojn mortis."
Al mia (komencanta) opinio, mi legus tiel:

  • La ĉasisto mortis lupojn.

Kaj ĝin donus la senco:
  • La ĉasisto mortigis lupojn.


Kion vi pensas?
 
-
2012-03-03 19:59:27 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Forigite
 
darkweasel
Loĝlando: Aŭstrujo
Mesaĝoj: 6577


2012-03-03 20:25:05 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Laŭ mi elekto min estas afero malsama al ĉasisto lupojn. En la unua temas pri evidente aga substantivo, dum la dua estas nur verbo kun sufikso signifanta personon.
 
raffadalbo
Loĝlando: Italujo
Mesaĝoj: 146


2012-03-03 20:25:34 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Hyperboreus skribis:
"La ĉasisto mortigis lupojn" estas alia afero. Mi volis scii pri la uzo de "o-vorto + rekta priskribo".

Ekzemplo el la PMEG:
Citaĵo:
Dankon pro la elekto min.
Mi ne komprenas bone.

Ĉu "o-vorto + rekta priskribo" estas akuzativo?

Ankaŭ mi estas iom komenzanta, sed, laŭ mi, akuzativo ĉiam postulas necese transitivan verbon, kiel "mortigi". "Morti" ne estas transitiva kaj ne povas havi akuzativon. "Elekto" ne estas verba kaj ne povas havi akuzativon.

Mi dirus "Dankon pro mia elekto" eble "Dankon pro la elekto de mi" (malpli bone) ankaŭ "Dankon ĉar vi elektis min" (ĉi tie "elekti" estas vere verbo).
 
Jorn644
Loĝlando: Nederlando
Mesaĝoj: 154


2012-03-03 20:59:24 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Ankaŭ mi legis unue "la ĉasisto mortigis lupojn". Eble la mislego okazis pro mi legas la forumoj iom rapide anstataŭ atente.

Mi ne sciis ke frazon kiel "dankon pro elekto min" estas ebla.

Eble por komprenebleco estas plej bone uzu lupĉasisto ĉasisto de lupoj. Tiel vi povas certiĝi ke ĉiu, inkluzive komencantoj, komprenas kion vi volas diri.
 
darkweasel
Loĝlando: Aŭstrujo
Mesaĝoj: 6577


2012-03-03 21:00:10 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Fakte klaras, ke elekto min ĝustas, sed ne kutimas.

Laŭ mi ankaŭ ĉasanto lupojn estus akceptebla, sed en *ĉasisto lupojn temas nek pri aga substantivo nek pri verbformo (participo).
 
sudanglo
Loĝlando: Britujo
Mesaĝoj: 3681


2012-03-03 21:51:19 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Citaĵo:
Ĉi tiu frazo estas prava laŭ la PMEG
Ĉu vere HB. Mi tre dubas. Bv doni la referencon, ligilforme.
 
-
2012-03-04 1:08:20 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Forigite

Paĝo 1 2 3 (el 3)
Nova mesaĝo

Aboni la fadenon