* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ?

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Reguloj * *

/ Komunumo /

Forumo

Superrigardo / Pri aliaj lingvoj / La ĉina lingvo estas ege facila
Paĝo 1 2 3 (el 3)
Nova mesaĝo
 Aŭtoro   Mesaĝoj 
antoniomoya
Loĝlando: Hispanujo
Mesaĝoj: 959

2012-04-15 12:27:06 Respondi / Raporti rubmesaĝon
黄鸡蛋 skribis:
Laŭ mia sperto, ĉinoj ofte petas nur ke oni ne enkonduku neologismojn...
Mi tute identiĝas kun vi. Mi ankaŭ ne ŝatas neologismojn por Esperanto. Ĉar ĉi tiu lingvo pretendas esti internacia, por ĉiuj popoloj, ĝi devas resti kiel eble plej internacia en sia vortaro, sen naciaĵoj.

Amike.
 
Epovikipedio
Loĝlando: Kanado
Mesaĝoj: 152

2012-04-15 13:04:25 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Mi gratulas vin por lerni ĉinan.

Mi nur povas legi latinajn literojn. Estas tro malfacila por mi legi literojn de aliaj alfabetoj.
 
Paquillo
Loĝlando: Hispanujo
Mesaĝoj: 343

2012-04-15 16:42:22 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Epovikipedio skribis:
Mi gratulas vin por lerni ĉinan.

Mi nur povas legi latinajn literojn. Estas tro malfacila por mi legi literojn de aliaj alfabetoj.
Mi scipovas la araban kaj la rusan Alfabetojn sed ne la ĉinan. Nur la pinyin latinan ĉinan alfabeton, malmultajn ideogramojn mi konas, oni povas lerni ĉinan nur per pinyin.
 
robbkvasnak
Loĝlando: Usono
Mesaĝoj: 544

2012-04-15 17:26:06 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Mi klopodis dum jaroj lerni la ĉinan. Ĉiam kiam mi memoris novajn vortojn, mi forgesis aliajn. Ĉar estas tona lingvo oni devas memori la korektan tonon por ĉiuj vortoj - fakte estas 5 tonoj ĉar kelkaj vortoj estas sentonaj. Se oni misparolas, la ĉinoj ne komprenas komprenas alian aferon.
 
N-true
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 170

2012-04-16 18:44:59 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Mi lernis la ĉinan dum 8 jaroj, kaj mi nur sukcesis vere paroli kaj kompreni ĝin, kiam mi iris al Ĉinio por studie tie por unu jaro. Mi iris al Kunming (昆明), belega urbo, kiun mi povas rekomendi.

Mi ĉefe havis problemojn kompreni la lingvon, ĉar por miaj eŭropaj oreloj, preskaŭ ĉiu sonis same. Mi povis tamen bone elparoli ĉion (ankaŭ la tonojn) kaj mi neniam havis gravajn problemojn kun la signoj. Dependas ĉiam je la tipo de lernanto. Miaj amikoj ĉefe parolas la ĉinan malpli bone ol ili komprenas, sed mi funkcias inverse, haha. ;)

Ankaŭ, alfabetoj neniam estis problemo por mi. Mi povas legi kaj skribi preskaŭ flue la latinan, grekan, cirilan, araban, hebrean, kartvelan, tajlandan, elfan, mongolan, tibetan, devanagarian, korean, gotan kaj malnov-irlandan alfabetojn, sufiĉe bone scipovas la japanajn hiraganojn kaj katakanojn, runojn kaj la laosan kal armenan alfabetojn, kaj mi povas legi multe da egiptaj hieroglifoj, de la kmera, burma, klingona skriboj. Kaj ankaŭ la IFA (Internacia Fonetika Alfabeto), se oni taksas ĝin kiel "fremda alfabeto". Mi certe forgesis kelkajn, sed mi vere estis frenezulo pri skribsistemoj (mi rememoris, ke iam mi scipovis flue skribi kaj legi 21 alfabetojn samtempe, sed kelkajn mi denove forgesis). Ĉefe pro tiu kialo mi eklernis la ĉinan, ĉar ĝi laŭ mi havas la plej interesan kaj plej kompleksan skribsistemon.
 
Paquillo
Loĝlando: Hispanujo
Mesaĝoj: 343

2012-04-17 9:22:26 Respondi / Raporti rubmesaĝon
N-true skribis:

N-true, ĉu vi havas specialajn memorajn kapablojn?
ĉu vi havas specialan teknikon por lerni tiom da alfabetoj?
mi ne pensas ke kion vi diras ne estas vera sed, kial via kromnomo esta N-true, no true?
mi dezirus ke la vero estas ke vi havas specialan teknikon por lerni alfabetojn, tiamaniere aliaj povus fari la samon se vi rakontas al ni tion.
 
RiotNrrd
Loĝlando: Usono
Mesaĝoj: 1543

2012-04-18 2:58:08 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Mi ankaŭ lernis multajn alfabetojn, tra la jaroj. Mi trovas la aferon tre facila.

Tiam, kiam mi volus lerni alfabeton, mi ludas ke la alfabeto estas ĉifro, kaj skribas anglajn frazojn en tiu ĉifro, celante uzi la ĝustajn sonojn de tiom literoj kiom mi povas. Se mi faras tion dum duonhoro, mi trovas ke mi lernis la literojn funde.

Kompreneble, ĉi tiu metodo ne bone funkcias ĉinsigne.
 
Fenris_kcf
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 241

2012-04-18 12:39:38 Respondi / Raporti rubmesaĝon
ᛚᛖᚱᚾᛇ...ᚨᛚᛇᚨᛃᚾ...ᚨᛚᚠᚨᛒᛖᛏᛟᛃᚾ...ᛖᛋᛏᚨᛋ...ᛏᚱᛖ...ᚨᛗᚢᛉᚨ
 
N-true
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 170

2012-04-19 23:39:41 Respondi / Raporti rubmesaĝon
@Paquillo:
Jes, mia metodo estas la sama, kiun RiotNrrd jam menciis. Mi ekscias pri la "sistemo" (do, kiel uzi la alfabeton, la metodo skribi, legi ktp.), poste provas skribi mian nomon, aliajn nomojn, germanajn esperantajn vortojn kaj iam mi komencas skribi tutan tekston (germanan esperantan) per ĝi. La problemo tiam estas, ke mi tiel ne povas bone lerni la fremdajn sonojn, kiuj ne enestas en tiuj du lingvoj.
Mi ne havas iun specialan memorkapablon, sed mi jam la tutan vivon tre fokusiĝas pri lingvoj kaj alfabetoj, do havas spertojn. Se oni okupiĝas la tutan vivon pri unu afero, ĉiu povas aspekti kiel havi specialan, nekredeblan kapablon. Mi same pensas (kaj admiras!) homojn, kiuj povas ludi la pianon. ;)

Pri mia nomo: "N-true" fakte estas kaŝskribaĵo de "Andrew", kiu estas la angla versio de "André" (mia vera nomo). Mi iam elpensis tiun nomon antaŭ jaroj. Kutime, mi nun nomiĝas "Vortarulo" en la interreto (ĉar mi kolektas vortarojn). ^^

@Fenris_kcf:
ᛋᚨᛗᛖ ᚨᛚ ᛗᛇ ;)
 
Regis_Castro
Loĝlando: Brazilo
Mesaĝoj: 44

2012-04-25 21:35:46 Respondi / Raporti rubmesaĝon
derverwandte skribis:
ni ŝatas demandi al aliaj ĉu vi manĝias post la tempo de vesperamanĝon.fakte ĝi nur estas diri al vi SALUTON,kiel vi fartas ktp
Prave. Mi neniel sukcesus tuj diveni tiun signifon. xD

Paĝo 1 2 3 (el 3)
Nova mesaĝo

Aboni la fadenon