
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ?
| Superrigardo / Pri aliaj lingvoj / Nomoj de nekonitaj personoj | |
| Nova mesaĝo | |
| Aŭtoro | Mesaĝoj | |
|
TatuLe
Loĝlando: Svedujo Mesaĝoj: 204 |
2012-07-19 20:02:09 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
En la finna tiu nomo estas Matti Meikäläinen.
La vorto meikäläinen cetere signifas "mi" (kvankam ĝi ne estas pronomo), t.e. ĝi estas vorto per kiu oni povas paroli pri si mem en la tria persono. |
||
|
novatago
Loĝlando: Hispanujo Mesaĝoj: 1402 |
2012-07-29 12:50:52 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
Do, ĝi signifas ne "mi" sed "oni" aŭ eble "oni mem", kvankam en Esperanto oni ne pensas pri "oni" kvazaŭ "mi", mi pensas ke tiu estas pli bona traduko. Ĝis, Novatago. |
||
|
fajrkapo
Loĝlando: Hispanujo Mesaĝoj: 780 |
2012-07-29 13:14:16 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
Estos kiel kiam en la hispana oni diras "mi menda": mi menda no sabe, kiu estus mia persono ne scias, pli malpli. Oni parolas pri si mem, sed per tria persono |
||
|
caspian.merlin
Loĝlando: Britujo Mesaĝoj: 42 |
2012-08-05 1:47:02 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
Jes, ni diras Joe Bloggs! Ankaŭ ekzistas alia lokucio por kiam estas pli ol unu persono - Tom, Dick and Harry. Mi supozas ke la frazo uziĝas kiam oni volas paroli pri iu ajn - ekzemple: You can't simply give it to any Tom, Dick or Harry! Vi ne povas simple doni ĝin al ajna Tom, Dick aŭ Harry! (Mi esperas ke mia traduko estas ĝusta) Alia diraĵo estus 'The average Joe', kiu signifas normala, nerimarkebla persono. Ekzemple: The average Joe has 2 kids and mows his lawn every Sunday. A.N. Other povas uziĝi por aludi al alia nespecifita persono. |
||
|
Altebrilas
Loĝlando: Francujo Mesaĝoj: 1664 |
2012-08-19 22:21:42 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
Mi vidis tiun liston. Strangas, ke la nomo "Fulano/Fulani" aperas en tiom da lingvoj ofte ne rilataj laŭ lingvofamilia vidpunkto. |
||
|
Djino
Loĝlando: Belgujo Mesaĝoj: 144 |
2012-08-19 22:43:43 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
Mi kredas ke ĝi venas de la araba. Tial ke multaj lingvoj havas vortojn de araba origino en sia vortostoko (persa, hispana, svahila...), tio povas klarigi ĝin |
||
|
sudanglo
Loĝlando: Britujo Mesaĝoj: 3685 |
2012-08-24 10:58:56 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
S-ro Ajnulo (kaj lia kara edzino Ajnulinja)
123, Flankstrato Ĉiu-urbo, ĈU1 XY9 Esperantujo. |
||
|
MikeDee
Loĝlando: Germanujo Mesaĝoj: 327 |
2012-09-23 13:48:02 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
karasutengu
Loĝlando: Japanujo Mesaĝoj: 108 |
2012-09-24 3:40:11 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
En japana oni plej ofte aŭdas sekvan nomon.
"太郎さん s-ro Tarou" kaj "花子さん s-rino Hanako" |
||
|
edu500ac
Loĝlando: Brazilo Mesaĝoj: 20 |
2012-09-28 3:32:53 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
En la Portugala lingvo, se vi volas paroli pri tri nekonatuloj, la unua estas Fulano, la dua estas Beltrano kaj la tria estas Ciclano (prononcu, Siklano). Mi kredas ke la plej fama nomo de nekonatulo estas "Outis" (prononcu, Utis); ekzemple, vi trovas tiun nomon en la Odysseia. En la Latina Lingvo, oni havas la nomon "Nemo", kiun Julio Verne uzis en sia libro "Dudek mil leŭgoj sub la maroj".
|
||
|
Nova mesaĝo Aboni la fadenon |