* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ?

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Reguloj * *


/ Komunumo /

Forumo

Superrigardo / Vidpunktoj / Sendependaj Eŭskio kaj Galegio
Paĝo 1 2 3 4 5 (el 5)
Nova mesaĝo
 Aŭtoro   Mesaĝoj 
codesito
Loĝlando: Hispanujo
Mesaĝoj: 269


2012-08-20 5:56:34 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Paulinho skribis:
Mi havas novan ideon: Sendenpedecigu Kastillujon....
Bonvolu traduki.
 
MikhailMarkeyev
Loĝlando: Rusujo
Mesaĝoj: 112


2012-08-24 1:39:50 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Pardonon.
 
Zato
Mesaĝoj: 44


2012-08-24 6:28:16 Respondi / Raporti rubmesaĝon
codesito skribis:
Mi ne rajtas decidi kiom da landoj devas ekzisti, sed ŝajnas ke vi jes.
Vi eraris. Laŭ mi, neniu rajtas decidi tion. Estu tiom da landoj, kiom popoloj volas havi.

codesito skribis:
Do, se kiel vi diras, la sendependecon oni ne petas, sed simple oni prenas, prenu la sendependecon kaj lasu nin trankvilaj.
Unue, vi ree eraris. Ne mi skribis tiun bonan frazon (alie bonvolu citi min). Due, mia popolo jam havas sendependecon kaj ĝojas pro tio. Sed mi ne estas egoisto. Mi volas, ke ankaŭ aliaj popoloj ĝoju. Kaj trie. Vi mem komencis tiun temon! Do trankviliĝu mem. :) Ĉu vi pensas, ke nur vi rajtas skribi ĉi tie sian opinion? ;)
 
vincas
Loĝlando: Litovujo
Mesaĝoj: 2896


2012-08-24 8:13:08 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Zato skribis:
mia popolo jam havas sendependecon kaj ĝojas pro tio.)
Al kiu popolo vi apartenas?
 
codesito
Loĝlando: Hispanujo
Mesaĝoj: 269


2012-08-24 16:37:43 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Al ĉiuj popoloj, regionoj, provincoj, urboj kaj urbetoj, homoj, ktp. kiuj sentas sin malsamaj, de Hispanio kaj de la tuta mondo, SENDEPENDIĜU!!. Pace, perforte, aliel, sendependiĝu!, nur lasu min trankvila, bv.
 
Zato
Mesaĝoj: 44


2012-08-25 4:34:22 Respondi / Raporti rubmesaĝon
codesito skribis:
Al ĉiuj popoloj, regionoj, provincoj, urboj kaj urbetoj, homoj, ktp. kiuj sentas sin malsamaj, de Hispanio kaj de la tuta mondo, SENDEPENDIĜU!!. Pace, perforte, aliel, sendependiĝu!, nur lasu min trankvila, bv.
Kio tiel forte maltrankvilas vin? Ĉu alia opinio? Sed tio estas tipa totalismo. Bv provu pli trankvile aŭskulti alian opinion. Komprenu, ke neniu devas pensi same ol vi. Kaj neniu devas silenti nur ĉar lia opinio ne plaĉas al vi.
 
cellus
Loĝlando: Svedujo
Mesaĝoj: 620


2012-08-25 5:16:41 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Estus interese scii ĉu la postuloj de sendependeco de la regionoj de iu lando ĝenerale estas kaŭzataj de realaj faktoj, ke la centro de la lando vere elsuĉas (ekspluatas) la provincojn. Ofte la provincoj la partoj de iu lando havas la plej grandan avantaĝon kiam ili enspecas multon sed ankoraŭ ricevas subtenon de la centro. Kiel sendependa la provinco devas zorgi pri ĉio, kaj mi suspektas ke tio kelkfoje estos pli multekosta ol kiam oni estas ligita al la centro de la lando.

La membrolandoj de la Eŭropa Unio aliris al la unio libervole. Ofte post referendumoj. Ili komprenis ke estas avantaĝo aparteni al pli granda aro da landoj. Unuopa homo ne kapablas multon, sed homoj povas kune fari miraklojn. Devas esti la sama afero pri landoj, ĉu ne?

Se la hispanaj provincoj disiras de Hispanio sed ankoraŭ estas membroj de la Unio, tiam la diferenco eble ne estos tiel granda. Signifus nur ke la Unio ricevas pli da membroŝtatoj!

Konsideru la fakton ke la Baltiaj landoj eliris el la Spovetunio kaj nur post kelkaj jaroj aliĝis al la Eŭropa Unio! Ili komprenis ke oni estas pli forta kaj sekura kune kun aliaj.
 
codesito
Loĝlando: Hispanujo
Mesaĝoj: 269


2012-08-25 6:26:34 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Zato skribis:
codesito skribis:
Al ĉiuj popoloj, regionoj, provincoj, urboj kaj urbetoj, homoj, ktp. kiuj sentas sin malsamaj, de Hispanio kaj de la tuta mondo, SENDEPENDIĜU!!. Pace, perforte, aliel, sendependiĝu!, nur lasu min trankvila, bv.
Kio tiel forte maltrankvilas vin? Ĉu alia opinio? Sed tio estas tipa totalismo. Bv provu pli trankvile aŭskulti alian opinion. Komprenu, ke neniu devas pensi same ol vi. Kaj neniu devas silenti nur ĉar lia opinio ne plaĉas al vi.
Kaj defendas sendependecon homo kiu ne kuraĝas diri kiu estas sia propra popolo kaj lando!!
Vi ne volas sendependecon, ne trompu vin, vi nur volas trovi ĉu iu ne fantazias simile al vi por insulti lin.
 
-
2012-08-25 7:20:22 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Forigite
 
codesito
Loĝlando: Hispanujo
Mesaĝoj: 269


2012-08-25 8:23:10 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Hyperboreus skribis:
Eble sendependaj Eŭskio kaj Galegio ne fikus tiom la eŭrozonon kaj ne vivus de eŭropaj monpakoj, kiel ĝin faradas Hispanio ĉitempe.
Via lando daŭre ricevis kaj ricevas helpon de Hispanio kaj de aliaj landoj, sed neniu atakis vin pro tio, nun, se Hispanio ricevas pruntedonojn je alta intereso vi akuzas nin mi ne scias bone pri kio.
Tamen mi pardonas vin ĉar envio kaj mizero de la animo ne estas facile kuraceblaj.

Paĝo 1 2 3 4 5 (el 5)
Nova mesaĝo

Aboni la fadenon