
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ?
| Superrigardo / Pri aliaj lingvoj / Ĉu estas finnoj? :) | |
|
Paĝo 1 (el 1) |
Nova mesaĝo |
| Aŭtoro | Mesaĝoj | |
|
Sebastian85DE
Loĝlando: Germanujo Mesaĝoj: 8 |
2008-10-04 9:12:49 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Saluton al ĉiuj!
Temas pri tio: Mi jam lernas la finnan ekde preskaŭ 4 da jaroj, mi vere amas la lingvon, sed bedaŭrinde ĝi ne estas facila. Pro tio mi jam longtempe serĉas finnojn (aŭ finnparolantojn), kun kiuj mi povus babili aŭ interŝanĝi retpoŝtojn por pliboniĝi. Do, ĉu ĉi tie estas finnaj esperantistoj kiuj estas interesitaj aŭ eĉ lernas la germanan lingvon? (Nature ankaŭ parolantaj de aliaj lingvoj skribu al mi, mi lernas multajn kaj ekzercado ja ĉiam estas bona. ) |
||
|
Iippa
Loĝlando: Finnlando Mesaĝoj: 75 |
2008-10-11 17:40:48 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Sebastian85DE skribis: Saluton al ĉiuj!Kial vi volas lerni la finnan lingvon? Saluton Iippa |
||
|
mnlg
Loĝlando: Italujo Mesaĝoj: 1126 |
2008-10-13 16:06:54 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Iippa skribis: Kial vi volas lerni la finnan lingvon?Tiom memoriga respondo... ![]() Mi estas en sama situacio kiel Sebastian (krom tio ke mi lernas/paŭzas de pli multaj jaroj). La reago kiun mi havis de tiuj finnoj, al kiuj mi petis helpon, estis vere surpriza por mi, ĉefe se mi komparas ĝin al mia sama sperto kun esperanto. Kelkaj el tiuj finnoj diris al mi ke mi simple ĉesu lerni ĉar estas "tro malfacile por vi" Kelkaj iom koleriĝis kaj diris ke la finna estas ilia lingvo, kaj ke mi ne devus provi lerni ĝin Aliaj diris, ke estus senutile, do kial entute fari tion. Nur unu ofertis ĝoje sian helpon, sen demandoj. Li estis esperantisto. |
||
|
Sebastian85DE
Loĝlando: Germanujo Mesaĝoj: 8 |
2008-10-13 19:16:54 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Citaĵo: Kial vi volas lerni la finnan lingvon?Malfacila demando... antaŭ kelkaj jaroj mi emis lerni novan lingvon, do mi serĉis en la interreto, kiun lingvon mi povus lerni. Kaj iel mit trovis ion paĝaron pri la finnan kaj ĝi fascinis min. Citaĵo: Kelkaj iom koleriĝis kaj diris ke la finna estas ilia lingvo, kaj ke mi ne devus provi lerni ĝinMi havis finnan retamikon kiam mi eklernis la finnan kaj mi esperis, ke li helpos min. Sed kiam mi jam parolis iom, li "rifuzis" paroli finne kun mi, ĉar ankaŭ li pensis, ke ĝi estas "la lingvoj de la finnoj" kaj ke aliaj ne lernu ĝin. Sed mi ankaŭ iufoje babilis kun finnoj kiuj ja ne komprenis, kial mi lernas tiun "neŭtilan lingvon", sed ili ankaŭ ĝojis pri mia intereso kaj laŭdis min. Tamen, mi ankoraŭ ne havas neniun kun kiu mi povas daŭre babili kaj uzi la lingvon, kaj mi opinias, ke tio estas necesa por bone regi iun lingvon. |
||
|
jan aleksan
Loĝlando: Francujo Mesaĝoj: 1358 |
2008-10-16 8:22:47 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Sebastian85DE skribis:
![]() |
||
|
Iippa
Loĝlando: Finnlando Mesaĝoj: 75 |
2008-10-16 9:53:54 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Sebastian85DE skribis:
|
||
|
-
|
2008-11-01 17:56:51 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Sebastian85DE skribis: Tamen, mi ankoraŭ ne havas neniun kun kiu mi povas daŭre babili kaj uzi la lingvon, kaj mi opinias, ke tio estas necesa por bone regi iun lingvon.Mi neniel rilatas al la afero, sed mirigis min tia agado de finnoj pri sia lingvo. Mi deziras al vi bonŝancon kaj klerecon pri regado de la finna lingvo. Ankaŭ mi estas lingvemulo, und ich lerne Deutsch, aber mein Deutsch ist nicht zehr gut. |
||
|
Hispanio
Loĝlando: Hispanujo Mesaĝoj: 602 |
2008-11-01 18:10:20 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Tiu kiu volas lerni la finnan povas eniri en ĉi tiun retpaĝon.
Klaku ĉi tie Ĝi estas per la angla, la franca kaj la germana. |
||
|
Iĉo
Loĝlando: Aŭstralio Mesaĝoj: 160 |
2008-11-23 6:11:48 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Ankaŭ mi lernas la finnan.
Minäkin opin suomea. |
||
|
Serpent
Loĝlando: Rusujo Mesaĝoj: 9 |
2009-01-05 7:45:09 | Respondi / Raporti rubmesaĝon |
|
Kaj ankaŭ mi
Mi skribas mian taglibron en la finna Al mi estas konata tia rilato pri kiu vi parolis antaŭe... speciale kiam mi ne ankoraŭ parolis bone ![]() |
||
|
Paĝo 1 (el 1) |
Nova mesaĝo Aboni la fadenon |