Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Forumo

Superrigardo / Pri ĉio cetera / Google Wave
Paĝo 1 (el 1)
Nova mesaĝo
 Aŭtoro   Mesaĝoj 
Novico Dektri
Loĝlando: CA
Mesaĝoj: 180


2009-11-25 12:25:28 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Saluton al ĉiuj uzantoj de Lernu!

Ĉi-matene Google provizis al mi 8 invitilojn destinitajn al tiuj kiuj ŝatus aliĝi al Google Wave. Ankoraŭ la komunumo esperantista en tiu paĝaro ne estas ampleksa, do ideale tiuj malmultaj invitoj estu direktitaj por tion solvi. Interesitoj sendu al mi sian epoŝtadreson. Ne maltrankviliĝu se via invito ne tuj alvenos- Google mem liveras la invitojn al tiuj kiujn jamaj uzantoj nomumis.
 
Novico Dektri
Loĝlando: CA
Mesaĝoj: 180


2009-11-26 1:25:15 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Restas al mi ankoraŭ kvar disdonendaj invitoj!
 
jan aleksan
Loĝlando: NL
Mesaĝoj: 1096


2009-11-30 21:07:45 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Novico Dektri skribis:
Restas al mi ankoraŭ kvar disdonendaj invitoj!
Saluton,

mi ne komprenas kio estas ekzakte Google Wave, kaj mi ne tro emas umi en nova retejo, sen scii antaŭ pri kio temas

Plue, kial oni bezonas invitilojn?

Dankon pro klarigoj!

:),
 
Novico Dektri
Loĝlando: CA
Mesaĝoj: 180


2009-12-01 3:29:11 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Pardonon- ĉi-momente miaj lernejaj devoj plene okupas mian atenton, do bonvole permesu al mi klarigi citante Vikipedion:

Google Wave, laŭ la entrepreno Google, estas "persona komunikilo kaj kunlaborilo". Ĝi estis anoncita la 27an de majo 2009.[1][2] Ĝi estas interreta servo, komputada platformo, kaj komunika protokolo fasonata por kunfandi retpoŝton, tujmesaĝadon, vikiojn kaj interkonan retumadon.[3] Ĝi posedas fortajn kunlaboradan kaj realtempan[4] eblecojn, kiuj estas subtenataj de kromprogramoj kiuj povas fari, ekzemple, literumadan kaj gramatikan kontroladojn, aŭtomatan tradukadon inter 40 lingvoj,[2] kaj multajn aliajn etendaĵojn.[4] Komence eldonita nur por programistoj, ekde la 30a de septembro 2009, oni etendis "antaŭrigardan eldonon" al preskaŭ 1 miliono da uzantoj. Ĉiu el la unuaj 100.000 uzantoj povas inviti 20 pliajn uzantojn.
 
Eddycgn
Loĝlando: DE
Mesaĝoj: 769


2009-12-01 19:31:23 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Novico Dektri skribis:
Saluton al ĉiuj uzantoj de Lernu!

Ĉi-matene Google provizis al mi 8 invitilojn destinitajn al tiuj kiuj ŝatus aliĝi al Google Wave. Ankoraŭ la komunumo esperantista en tiu paĝaro ne estas ampleksa, do ideale tiuj malmultaj invitoj estu direktitaj por tion solvi. Interesitoj sendu al mi sian epoŝtadreson. Ne maltrankviliĝu se via invito ne tuj alvenos- Google mem liveras la invitojn al tiuj kiujn jamaj uzantoj nomumis.
Google agas intense por komerco kaj reklamaĵo.
Vi plibone atentu kaj informiĝu ekzakte pri la kondiĉoj de tiu afero...

Amike
Eddi
 
gyrus
Loĝlando: GB
Mesaĝoj: 177


2009-12-02 21:43:09 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Google malsanigas min pli ĉiutage. Ilia avido ĉiam egiĝas.
 
Jes
Loĝlando: AU
Mesaĝoj: 100


2009-12-20 15:18:23 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Nu, Google wave sajnas esti interesa. Ĉu ekzistas verio en Esperanto?

Paĝo 1 (el 1)
Nova mesaĝo

Aboni la fadenon