* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ?

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Reguloj * *


/ Komunumo /

Forumo

Superrigardo / Pri la paĝaro / Planoj pri la estonto de lernu!
Paĝo Unua « 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 » Lasta (el 19)
Nova mesaĝo
 Aŭtoro   Mesaĝoj 
horsto
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 2063


2011-09-03 23:29:27 Respondi / Raporti rubmesaĝon
toni692 skribis:
Post la centmilo de membroj ne estus jam tempo eksigi registrantulojn kiuj plenigas nenian personajn demandojn en la profilo. Kelkaj skribas iajn literojn en la kaŝnomo kaj nenion plu.
Mi proponas modifikon de la programo, ke ne akceptu registron ĝis la devigaj datoj /nomo, lando, urbo, naskiĝtago, sekso, konataj lingvoj/ ne estas donitaj.
Tio estas malbona propono. Vi ne bezonas tiujn informojn por partopreni ekz. en la forumo. Mi ja komprenas, ke estus bone koni la alian en iu komunumo, sed viaj informoj estas disdonataj ne nur al Esperantistoj.
Mi tute ne rekomendas disdoni viajn privatajn informojn en la interreto. Vi neniam scias kiu kaj kiel oni uzos tiujn informojn. Homoj kun malbonaj intencoj povus aperi ankaŭ ĉi tie. Cetere, neniu povas pruvi la informojn, kiujn iu metas en sian profilon.
 
darkweasel
Loĝlando: Aŭstrujo
Mesaĝoj: 6577


2011-09-07 18:46:21 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Pliaj ideetoj:

Teamanoj (kaj aliaj rajtigitoj) havu eblon kunigi kaj disigi fadenojn. Tiel du samtemaj fadenoj facile unuiĝos kaj ekstertema diskuto komenciĝinta en alia fadeno disiĝos.

Se ies konto malaperas, la salutnomo tamen restu ĉe la mesaĝoj - ĝi simple nur ligu nenien kaj evidente sub ĝi ne estos ajna informo. Nuntempe ne eblas distingi, kiu el pluraj forigitoj skribis kion.
 
dombola
Loĝlando: Brazilo
Mesaĝoj: 1555


2011-09-11 2:45:02 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Ne plaĉas al mi la punsistemo de Lernu! rilate al tiuj, kiuj malbonkondutas ĉe la forumo: atentigo kaj elpelo.

Eble taŭgus starigi meznivelan punon kiel nedaŭra forigado (dum tri monatoj,ekz.) fari devigan komunutilan servon .
 
Jev
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 555


2011-09-11 8:09:19 Respondi / Raporti rubmesaĝon
darkweasel skribis:
Pliaj ideetoj:

Teamanoj (kaj aliaj rajtigitoj) havu eblon kunigi kaj disigi fadenojn. ....
Se ies konto malaperas, la salutnomo tamen restu ĉe la mesaĝoj.
Dankon pro la komentoj, mi notis ilin.
 
Jev
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 555


2011-09-11 8:18:32 Respondi / Raporti rubmesaĝon
dombola skribis:
Ne plaĉas al mi la punsistemo de Lernu! rilate al tiuj, kiuj malbonkondutas ĉe la forumo: atentigo kaj elpelo. Eble taŭgus starigi meznivelan punon kiel nedaŭra forigado (dum tri monatoj,ekz.) fari devigan komunutilan servon .
Povas esti, ke iam ĉe la venonta lernu! ni havos similan sistemon por puni uzantojn, kiuj faris ion malbonan, sed tamen ne sufiĉe malbonan por esti forigitaj.

Sed kun tia sistemo tiuj uzantoj, kiujn ni forigis, ĉiukaze estus forigitaj. La administrantoj forigas tre malofte kaj kutime temas pri personoj kiuj dum relative longa tempo konstante malobeas la regulojn, ofendas aliajn personojn kaj tute ignoras insultas la administrantojn. Ofte temas pri personoj, kiuj jam plurfoje estis forigitaj, sed ili konstante revenas kaj faras la samon. Pluraj el ili same agas ne nur ĉe la forumoj, sed ankaŭ en la tujmesaĝiloj kaj en la mesaĝo-sistemo.

Ekz. lasta uzanto, kiun ni forigis, uzis ĉiujn tiujn rimedojn por skribi ofendajn mesaĝojn. Ni ricevis multege da plendoj de virinoj, kiuj estas registritaj ĉe lernu!. Ili plusendis privatajn mesaĝojn, kiujn ili ricevis de tiu persono kaj temis pri vere ege maldecaj mesaĝoj. Tiu persono ŝajne bone lernis ĉiujn maldecajn vortojn en Esperanto kaj spektis multajn porno-filmojn. Sed malgraŭ tio daŭris sufiĉe longe ĝis ni finfine nuligis lian konton. Ni longe esperis, ke la persono eble ŝanĝos sian konduton.

Ni ne volas simple puni tiujn personojn, ni simple ŝatus ke ili ne plu aperu en nia komunumo.
 
darkweasel
Loĝlando: Aŭstrujo
Mesaĝoj: 6577


2011-09-14 11:46:54 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Cetere, ĉu, kiel longe atendite, vi programos eblon ŝanĝi sian salutnomon? Mi ja ŝatus ŝanĝi la mian ...

Evidente tiam necesus programi ankaŭ ian limon, por ke uzantoj ne trouzu tiun eblon. Mi proponas ekzemple, ke necesu 365 tagoj inter du nomŝanĝoj. Krome, en la profilo aperu ĉiuj antaŭaj salutnomoj de uzanto, por ke antaŭaj forumaj mesaĝoj direktitaj al tiu uzanto ne konfuzu postajn legantojn. Perfekte, eblu ankaŭ serĉi uzantojn laŭ antaŭaj salutnomoj.
 
Jev
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 555


2011-09-20 20:07:05 Respondi / Raporti rubmesaĝon
darkweasel skribis:
Cetere, ĉu, kiel longe atendite, vi programos eblon ŝanĝi sian salutnomon? Mi ja ŝatus ŝanĝi la mian ...
Mi cerbumas pri tio kaj ankoraŭ ne findecidis. Sed vi pravas, se ni enkondukos tion, necesos nepre enkonduki iujn klarajn limojn.
 
Jev
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 555


2011-09-20 20:17:52 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Iam mi skribis la jenon:

Jev skribis:
Ĉu indas rearanĝi la strukturon de la forumoj? Nun Esperanto-forumoj havas plurajn kategoriojn kaj nacilingvaj nur po unu. Ĉu tio estas ŝanĝinda? Unu el eblaj solvoj estus miksi la lingvojn kaj por ĉiuj havi la samajn kategoriojn. Ekzemple, se mi unuan fojon vizitas la paĝaron, mi vidas 8 kategoriojn, en kiuj troviĝas fadenoj nur en la lingvo de la paĝaro. Sed supre de la forumoj mi havas la eblon elekti alian lingvon plurajn. Ekz. mi elektas la anglan, germanan kaj Esperanton kaj mi vidas la samajn kategoriojn, sed en ili troviĝas fadenoj de ĉiuj tiuj lingvoj. Ĉu tio estus pli bona solvo ĉu tro komplika?
Ion tian mi realigis ĉe la forumoj de slovake.eu , vi povas viziti la forumojn por vidi kiel funkcias tiu "lingva filtrilo". Ĉu io tia estus bona por lernu!?

Atentu ke la forumoj ĉe slovake.eu ankoraŭ iom post iom pliboniĝos. La forumoj estas testeblaj sen registriĝo, sed por registritaj uzantoj aperas pli da funkcioj.
 
darkweasel
Loĝlando: Aŭstrujo
Mesaĝoj: 6577


2011-09-21 5:46:49 Respondi / Raporti rubmesaĝon
Jev skribis:

Ion tian mi realigis ĉe la forumoj de slovake.eu , vi povas viziti la forumojn por vidi kiel funkcias tiu "lingva filtrilo". Ĉu io tia estus bona por lernu!?
Mi timas, ke tio plimultigos la mesaĝojn en naciaj lingvoj. La nacilingvaj forumpartoj estu ja ĉefe por diskutoj pri Esperanto, kaj ne pri aferoj kiel "humuro" kaj "pri aliaj lingvoj", sed se vi farus ion tian, mi certas, ke la uzantoj afiŝos multegajn nacilingvajn mesaĝojn, por kiuj oni vere ne bezonas lernu! (= kiujn oni povas afiŝi en ajna forumo).

Laŭ mi estas bone instigi la uzantojn afiŝi en Esperanto, sed tia ŝanĝo estus la preciza malo.
 
Jev
Loĝlando: Germanujo
Mesaĝoj: 555


2011-09-21 7:51:57 Respondi / Raporti rubmesaĝon
darkweasel skribis:
Laŭ mi estas bone instigi la uzantojn afiŝi en Esperanto, sed tia ŝanĝo estus la preciza malo.
Tio dependas de kategorioj. Ekz. ĉe la slovaka ja multaj povas ne koni la slovakan, sed tamen havi demandojn pri la eblaj studoj en Slovakio, turismo havi iujn demandojn pri taŭgaj instruiloj kursoj. Do laŭ mi en tiuj kategorioj estus bone havi la eblon skribi en malsamaj lingvoj. Ekzisto de pluraj kategorioj helpos al uzantoj pli bone orientiĝi en la forumoj. Des pli ke nia celo estas ne nur instigi uzantojn uzi la lingvon, sed ankaŭ ni volas, ke la forumoj iĝu riĉa fonto de informoj ankaŭ por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon.

Sed, kiel vi prave rimarkis, ekzistas ankaŭ kategorioj, kie oni prefere estu instigataj skribi nur en la slovaka, ekz. Humuro, eble ankaŭ Vidpunktoj kaj Pri ĉio cetera..

Mi vidas du eblajn solvojn:
- lasi la eblon skribi en ĉiuj kategorioj en ĉiuj lingvoj, sed enkonduki iun rangon por uzantoj kaj la rango de uzanto plialtiĝos pli rapide, se li/ŝi skribos en la slovaka.
- ĉe kelkaj kategorioj lasi la eblon skribi en pluraj lingvoj, sed ĉe kk limigi tion nur al unu lingvo.

Mi ne scias ankoraŭ, kiu el tiuj solvoj estus la plej bona. Eble indus havi iun kombinon de du solvoj.

Mi nun lasos ĉe slovake.eu la eblon skribi en ĉiuj lingvoj en ĉiuj kategorioj kaj ni vidu, kiel la tuto funkcios. Tio certe estos interesa eksperimento.

(Supre mi skribis pri la konkreta forumo en la slovaka, sed multo validas ankaŭ por Esperanto.)

Paĝo Unua « 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 » Lasta (el 19)
Nova mesaĝo

Aboni la fadenon