Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Bildoj kaj demandoj

Fine de ĉiu parto de ĉi tiu kurso aperas atentigo pri io grava kaj aparte memorinda. Malsupre vi povas legi ĉiujn tiujn atentigojn.

Parto 1

  • Ĉiuj substantivoj, ekzemple "homo" (=homo) kaj "pomo" (=pomo), finiĝas per -o.
  • La sufikso -in- indikas inan sekson. Ekzemple "viro" (=viro) - "virino" (=virino).
  • La vortoj "viro" kaj "virino" ne rilatas al iu aparta aĝo.
  • La vortoj "kio" (=kio) kaj "tio" (=tio) estas uzataj kiam temas pri nedifinita aĵo.

Parto 2

  • La vortoj "kiu" (=kiu) kaj "tiu" (=tiu) estas uzataj kiam temas pri individuo (aŭ difinita aĵo).

Parto 3

  • Neniu atentigo.

Parto 4

  • Neniu atentigo.

Parto 5

  • Por indiki ke temas pri pluraj aferoj (pluralo), oni uzas la finaĵon -j. Ekzemple "homoj" (=homoj).

Parto 6

  • Neniu atentigo.

Parto 7

  • Nun vi renkontis ĉiujn personajn pronomojn: mi (=mi), vi (vi), li (=li), ŝi (=ŝi), ĝi (=ĝi), ni (=ni), vi (=vi), ili (=ili).

Parto 8

  • Ĉar "ili" temas pri pluraj, oni devas uzi "kiuj" (=kiuj) por demandi pri "ili".
  • Ne forgesu ke "kiuj" estas uzata kiam temas pri personoj (kaj difinitaj aĵoj) kaj ke "kio" estas uzata kiam temas pri nedifinita aĵo aŭ nedifinitaj aĵoj. (Oni NE povas diri "kioj".)

Parto 9

  • La sufikso -ist- indikas i.a. profesion, ekzemple "instrui" (=instrui) - "instruisto" (=instruisto). (La aliajn uzojn de -ist- ni traktos en Parto 33.)

Parto 10

  • Ĝis nun vi vidis tri vortojn kiuj komenciĝas per "ki-": kio (=kio), kiu (=kiu) kaj kie (=kie). Entute ekzistas 10 tiaj vortoj, kaj ni traktos ĉiujn en tiu ĉi kurso.

Parto 11

  • La vorteto "ĉu" estas ĉefe uzata por krei demandojn kies respondo komenciĝas per "jes" (=jes) aŭ "ne" (=ne). Ekzemple, el la frazo "Ŝi estas Ana." (= Ŝi estas Ana.) oni povas krei la demandon "Ĉu ŝi estas Ana?" (= Ĉu ŝi estas Ana?).

Parto 12

  • Anstataŭ "Mi estas Ana" oni povas diri "Mia nomo estas Ana" (= Mia nomo estas Ana), se oni volas. (Ekzistas ankaŭ aliaj manieroj esprimi tion, sed en tiu ĉi kurso ni uzas nur "Mi estas ...".)

Parto 13

  • La finaĵo -n indikas i.a. objekton.
  • Por povi uzi -n korekte, oni devas bone kompreni kio estas subjekto kaj objekto. Se vi sentas vin malcerta pri tio, ni rekomendas al vi legi pri Objekto en la gramatiksuperrigardo.

Parto 14

  • Kiam la objekto de la frazo estas en pluralo, oni uzas finaĵon -jn. Ekzemple "Ana fotas virojn." (= Ana fotas virojn.).

Parto 15

  • La vorto "estas" (=estas) estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Pro tio oni ne uzas la finaĵon -n en frazoj kiel ekzemple: "Ŝi estas programisto." (= Ŝi estas programisto.).

Parto 16

  • Adjektivoj (t.e. vortoj kiuj priskribas substantivon) finiĝas per -a.
  • Kiam demando komenciĝas per "kia" (=kia), la respondo enhavas adjektivon (vorton kiu finiĝas per -a).

Parto 17

  • Neniu atentigo.

Parto 18

  • Neniu atentigo.

Parto 19

  • La verbfinaĵo -is indikas estintan tempon. Ekzemple "Ana fotis pomon." (= Ana fotis pomon.).
  • La verbfinaĵo -as indikas estantan tempon. Ekzemple "Ana fotas pomon." (= Ana fotas pomon.).

Parto 20

  • La verbfinaĵo -os indikas estontan tempon. Ekzemple "Ana fotos pomon." (= Ana fotos pomon.).

Parto 21

  • En respondo al demando kiu komenciĝas per "kiel?" (=kiel?) oni ofte uzas adverbon. (Adverbo estas vorto kiu priskribas verbon aŭ adjektivon aŭ alian adverbon.) Adverbon oni povas krei per la finaĵo -e.

Parto 22

  • En la respondo al "kiam?" (=kiam?) oni ofte uzas adverbon kiu rilatas al tempo. (Adverbo estas vorto kiu priskribas verbon aŭ adjektivon aŭ alian adverbon.) Adverbon oni povas krei per la finaĵo -e.

Parto 23

  • En la respondo al "kie?" (=kie?) oni uzas prepozicion kun substantivo aŭ adverbon. Prepozicioj ekzemple estas: "sur" (=sur), "sub" (=sub) kaj "en" (=en).

Parto 24

  • Vi jam vidis ke -n povas esti uzata por indiki objekton ("Ana fotas knabon."). -n uziĝas ankaŭ por montri direkton. Ekzemple: "kie" (=kie) - "kien" (=kien).
  • Post prepozicioj kiuj indikas lokon, oni povas uzi -n por esprimi movon al tiu loko. Ekzemple: "Mi iras en la ĉambro." (= Mi iras en la ĉambro.) - "Mi iras en la ĉambron. (= Mi iras en la ĉambron.).

Parto 25

  • Posedon oni esprimas per de, ekzemple "La hundo estas de Fang." (= La hundo estas de Fang.).

Parto 26

  • Neniu atentigo.

Parto 27

  • Dekoj kaj centoj kunmetiĝas al unu vorto: "dudek" (20), "tridek" (30), "ducent" (200), "okcent" (800). Ĉiuj aliaj numeroj estu elparolataj kaj skribataj kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj: "dek unu" (11), "dek du" (12), "du mil" (2000).

Parto 28

  • Oni uzas la finaĵon -n ankaŭ por esprimi mezuron. Ekzemple "La pilko kostas ok stelojn." (= La pilko kostas ok stelojn.).
  • "Stelo" estas nomo de valuto.

Parto 29

  • Neniu atentigo.

Parto 30

  • La finaĵo -i estas uzata por verboj en baza formo, infinitivo. Ekzemple: "studi" (=studi), "instrui" (=instrui)
  • Kompleksaj verbkonstruoj (...as + ...i) konsistas el ĉefverbo kaj samsubjekta verbo, kiu ĉiam havas bazan formon. Ekzemple: "Ana ŝatas studi." (= Ana ŝatas studi.)

Parto 31

  • La sufikso -em- indikas inklinon aŭ ŝaton.
  • Ne forgesu ke kiam en la demando estas "kia" la respondo enhavas vorton kiu finiĝas per -a. Ekzemple: - "Kia persono estas ŝi?" (= Kia persono estas ŝi?) - "Ŝi estas bonkora persono." (= Ŝi estas bonkora persono.)

Parto 32

  • La sufikso -ul- indikas homon kun la trajto kiun priskribas la radiko. Ekzemple: "juna" (=juna) - "junulo" (=junulo)

Parto 33

  • La sufikso -ist- indikas profesion ("fotisto") aŭ ideologion ("komunisto") aŭ ŝatokupon ("esperantisto").

Parto 34

  • La sufikso -et- indikas malgrandigon aŭ malfortigon.

Parto 35

  • La sufikso -eg- indikas grandigon aŭ fortigon.

Parto 36

  • La sufikso -ig- donas signifon de kaŭzi ke iu faru ion, ke io okazu k.s. Ekzemple: "la viro falas" (= la viro falas) - "la viro faligas arbon" (= la viro faligas arbon), "la virino kuras" (= la virino kuras) - "la virino kurigas la ĉevalon" (= la virino kurigas la ĉevalon).
  • Verbo kun -ig- havas ĉiam objekton (-n), sed ĝi ne ĉiam devas esti skribita/dirita.

Parto 37

  • La sufikso -il- indikas instrumenton aŭ rimedon.

Parto 38

  • La sufikso -iĝ- montras ŝanĝiĝon de stato aŭ submetiĝon al iu ago. Ekzemple: "helas" (=heliĝas) kaj "lavas" (= laviĝas).
  • Verbo kun -iĝ- havas neniam objekton.

Parto 39

  • La prefikso ek- indikas komencon.

Parto 40

  • La prefikso ge- indikas la du seksojn kune.

Parto 41

  • "Kioma horo estas?" laŭvorte signifas: Kioma horo estas?

Parto 42

  • La verbfinaĵo -u indikas admonformon.

Parto 43

  • La verbfinaĵo -us indikas kondiĉformon.

Parto 44

  • Al "Kial?" (=Kial?) oni povas respondi per "Ĉar..." (=Ĉar...).

Parto 45

  • Neniu atentigo.

Parto 46

  • Neniu atentigo.

Parto 47

  • Neniu atentigo.

Parto 48

  • Neniu atentigo.

Parto 49

  • Neniu atentigo.

Parto 50

  • Neniu atentigo.