Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Pri La Fundamento

En la parto "Fundamenta Gramatiko" de la Fundamento de Esperanto prezentiĝas 16 reguloj. En la sekvaj paĝoj vi konatiĝos kun ili ĉiuj, sed unue vi povas, se vi volas, legi aldonajn klarigojn pri la reguloj.

Aldonaj klarigoj pri la 16 reguloj

La oficiala nomo de la "Fundamenta Gramatiko" estas Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto en Kvin Lingvoj. Tiu ĉapitro enhavas la famajn 16 regulojn. Estas ofta miskompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj estas multege pli granda. Eĉ estas 17 reguloj jam en la "Fundamenta Gramatiko", ĉar ĝi komenciĝas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita. Krome en la parto Ekzercaro troviĝas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj, kaj per ekzemploj. Kelkaj partoj de la Fundamenta Gramatiko estas ĝuste kompreneblaj nur se oni komparas kun la praktika uzo en la Ekzercaro.

La Fundamenta Gramatiko estas la plej grava gramatika regularo de Esperanto. Ĝi estas la bazo de ĉiuj aliaj reguloj. Sed oni memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradicia stilo, kaj tute el Eŭropa vidpunkto. (Tio tamen ne signifas ke Esperanto nur similas al eŭropaj lingvoj.) Oni do komprenu la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj.

La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento estas en la lingvoj Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fundamenta Krestomatio troviĝas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio, kvankam grava, ne estas oficiala leĝodona versio, kiel la versioj en la Fundamento.

La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj troviĝas aferoj, kiuj mankas en aliaj. La versio, kiu sekvas ĉi-poste, estas kunmetaĵo de la kvin nacilingvaj tekstoj.

La reguloj

La reguloj de la "Fundamenta Gramatiko" estas dividitaj en tri grupojn:

  1. A) Alfabeto kun nenumerita regulo, kiu prezentas la alfabeton de Esperanto kun kelkaj indikoj pri elparolo (kiuj plejparte ne aperas ĉi tie) kaj kun du rimarkigoj.

  2. B) Partoj de parolo kun reguloj 1 - 8: 1. artikolo, 2. substantivoj, 3. adjektivoj, 4. numeraloj, 5. pronomoj, 6. verbo, 7. adverboj, 8. prepozicioj.

  3. C) Ĝeneralaj reguloj kun reguloj 9 - 16: 9. legado/skribado, 10. akcento, 11. vortkunmetado, 12. neaj vortoj, 13. direkta N-finaĵo, 14. la prepozicio je, 15. fremdaj vortoj, 16. apostrofo.

Atentigo: La reguloj estas prezentataj ĉi tie en iomete alia maniero ol en la libro Fundamento de Esperanto, t.e. ni uzas iom alian aranĝon de la teksto kun pli da spaco.



Antaŭparolo