Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Pri La Fundamento

Jen kelkaj aldonaj klarigoj rilate al la Fundamento de Esperanto:


  • La unua kongreso de Esperanto, en 1905, starigis la Fundamenton de Esperanto kiel bazan leĝon por Esperanto. Ekde tiam aparta grupo de spertaj esperantistoj havas la taskon konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. Tiu grupo nomiĝas La Akademio de Esperanto (AdE).

  • AdE estis fondita en 1905, laŭ propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". Hodiaŭ ĉirkaŭ 45 personoj membras en la Akademio el ĉiuj kontinentoj.

  • AdE rajtas fari aldonojn al la Fundamento, sed tia aldono ne fariĝas parto de la origina netuŝebla Fundamento, sed nur konstruas sur tiu netuŝebla bazo. En la praktiko okazas aldonado nur al la Universala Vortaro. Oni kutime nomas tion "oficialigado de vortoj". Tiajn aldonojn la Akademio faris jam 9 fojojn aldonante preskaŭ 2000 vortojn (radikojn) al la originaj preskaŭ 3000 vortoj (radikoj) en la Fundamento.



Vortaro