
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
"Pri La Fundamento" (Pri La Fundamento) estas kurso kies ĉefa celo estas konatigi vin kun la plej grava dokumento de la lingvo Esperanto, nome la Fundamento de Esperanto (Fundamento de Esperanto).
Estas ĉiam risko ke lingvo, kiu estas uzata en ĉiuj mondopartoj, disiĝas en malsamajn dialektojn. Krome, ekzistas tiaj homoj, kiuj konstante volas fari ŝanĝojn en "planlingvo" kiel Esperanto. Tiaj ŝanĝproponoj riskas rezultigi senfinajn diskutojn aŭ eĉ malstabiligon de la lingvo.
Por eviti aperon de dialektoj, subitajn ŝanĝojn en la lingvo kaj kverelojn ĉirkaŭ ĝi, Zamenhof en 1905 prezentis la libron Fundamento de Esperanto. Tiu dokumento multe helpis kaj daŭre helpas al kreado de stabila kaj harmonia evoluo de "Lingvo Internacia".
En la antaŭparolo de la verko, Zamenhof skribas: "... la «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento ...". En la realo tamen ne estas tiel ke ĉiu esperantisto tralegis la Fundamenton, aŭ eĉ scias pri ties ekzisto! Sed, ni opinias ke estus tre bone se ĉiu uzanto de lernu!, kiu serioze aliras Esperanton, scius pri la Fundamento kaj konus la plej gravajn partojn de ĝi. Pro tio, tiu ĉi kurso.
1. Antaŭparolo - Klarigas la bezonon de Fundamento
2. Fundamenta Gramatiko - Koncize resumas la bazan gramatikon en 16 reguloj
3. Ekzercaro - 42 ekzercoj, kiuj plupriskribas la gramatikon kaj stilon de la lingvo
4. Universala Vortaro - ĉ 2700 vortoelementoj kun tradukoj en kvin lingvoj
En la ontaj paĝoj vi lernos pri ĉiuj kvar partoj en facila maniero.
Respekton al vi kaj al la Fundamento! 
(La kurson kunmetis Hokan Lundberg kaj Bertilo Wennergren.)