Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Pri La Fundamento

Regulo 2 de la Fundamenta Gramatiko

Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo.

Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco.

Ekz. radiko patr,

  • la patr/o (= la patro),
  • al la patr/o (= al la patro),
  • de la patr/o (= de la patro),
  • la patr/o/n (= la patron),
  • por la patr/o (= por la patro),
  • kun la patr/o (= kun la patro),
  • la patr/o/j (= la patroj),
  • la patr/o/j/n (= la patrojn),
  • per la patr/o/j (= per la patroj),
  • por la patr/o/j (= por la patroj).