Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Jen nia IJK

Ĉapitro 4.1 - IJK-invitilo

En kafejo, post pluraj semajnoj
(Kabe sukcesis lerni Esperanton kaj ili nun uzas la lingvon.)
Ina: Jen, rigardu, invitilo por IJK!
Kabe: Kio? I-J-kio?
Ina: I-J-K estas "Internacia Junulara Kongreso". Mi planas iri al ĝi. Ĉu ankaŭ vi volas iri?
Kabe: Nu... "kongreso" ne sonas tre interese.
Ina: Sed estas! Ne pensu pri iu teda malvigla kongreso. Simple temas pri renkonto kun junuloj de multaj landoj. Verŝajne estos 300 ĝis 400 homoj tie kaj preskaŭ ĉiuj parolos Esperanton.
Kabe: Bone, sed mi ne bone parolas Esperanton.
Ina: Ne gravas, eblas partopreni en Esperanto-kursoj tie. Kutime estas du niveloj, unu por komencantoj kaj alia por homoj kiuj jam eklernis la lingvon.
4-1
* *
EnhavoPluen