Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Jen nia IJK

Ĉapitro 6.1 - Alveno kaj akceptiĝo

Ina kaj Kabe alvenas post sukcesa vojaĝo kaj uzado de Pasporta Servo en du urboj
Kabe: Jen, vidu, tie estas granda Esperanto-flago.
Ina: Jes, kaj sub ĝi estas ŝildo kun la teksto "Bonvenon al IJK!". Hu ra! Ni do finfine alvenis.
Kabe: Jes... Mi estas tre laca kaj malsata... Ĉu vi pensas ke ni povas tuj ion manĝi?
Ina: Mi dubas pri tio... Unue ni devas akceptiĝi ĉe la akceptejo, kaj tio povas daŭri longe miasperte.
Kabe: Ho ve! Ĉu tio estas la vico por la akceptejo?
Ina: Mi timas ke jes. Ne estas tute perfekte alveni vespere... Sed ni povas babili kun homoj en la vico. Jen, mi vidas amikon de Rusio! Saluton Katja!!
Kabe: Mi estas malsata, mi volas manĝi.
6-1
* *
EnhavoPluen