Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Jen nia IJK

Ĉapitro 7.1 - Komenco de la unua tago

En la amasloĝejo
Ina: Bonan matenon!
Kabe: Eheeee.
Ina: Ĉu vi bone dormis?
Kabe: Male. Mi apenaŭ dormis...
Ina: Sed kial? Eble vi estis nervoza pri via unua IJK-tago?
Kabe: Ne vere. Simple iu tre laŭte ronkis la tutan nokton kaj tio ege ĝenis min. Ĉu vi ne aŭdis tion?
Ina: Tute ne, mi profunde dormis. Ĉu mi forgesis diri al vi ke indas uzi orelŝtopilojn kiam vi dormas en amasloĝejo?
Kabe: Evidente jes...
Ina: Ho, kompatinda Kaĉjo!
Kabe: Pri kiu vi parolas?
Ina: Pri vi. Per -ĉj- eblas krei karesnomojn en Esperanto.
Kabe: Ha, jes, mi iam legis pri tio. Kaj vi do estus Injo?
Ina: Se vi volas.
7-1
* *
EnhavoPluen