Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Jen nia IJK

Krom instrui al vi gravajn vortojn por baza komunikado, la kurso celas doni informojn pri kio okazas dum junularaj Esperanto-renkontiĝoj. En la rakonto vi sekvos Ina-n, kiu jam konas Esperanton, kaj Kabe-n, kiu helpe de Ina eklernas la lingvon. Ili decidos iri al IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj tie ili spertas okazaĵojn kutimajn kaj nekutimajn por junulara Esperanto-aranĝo...

Por ĉiu ĉapitro ekzistas paĝoj por novaj vortoj, novaj gramatikaĵoj, la rakonto, enhavaj demandoj kaj ekzercoj. La ideo estas, ke vi lernu kelkajn vortojn kaj gramatikaĵojn, kiuj aperas en la teksto antaŭ ol vi eklegas la ĉapitron. Post la legado vi povas respondi demandojn kaj fari ekzercojn, kiuj estas ligitaj al la rakonto.

(En la tri unuaj ĉapitroj Ina kaj Kabe parolas en iu nacia lingvo, sed en la kurso la dialogoj aperas en Esperanto. Ekde ĉapitro tri ili komunikas per Esperanto.)

En la rakonto ekzistas roluloj, kiuj sentas amon ne nur al la mala sekso. Ankaŭ, estas uzata junuleca lingvaĵo, ne ĉiam adaptita por infanoj. Kelkaj uzantoj petis de ni informi anticipe pri tio ĉi.

Bonan studadon kaj legadon!



Antaŭscioj