
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
- Karaj membroj de nia klubo "Esperanto-lando"! Hodiaŭ ni renkontiĝas unuafoje en la nova jaro. Laŭ la decido de la kluba estraro, niaj kunvenoj ĉi-jare okazos en merkredoj: unu kunveno estos dediĉata al prelegoj, konatiĝo kun la Esperanto-literaturo kaj lingva praktiko, la sekva - al alispecaj aranĝoj, kaj tiel plu.
- Hodiaŭ ni konatiĝos kun la historio de la apero de Esperanto. Ludoviko Zamenhof priskribis ĝin en ruslingva letero al Nikolao Borovko 1, kiu, verŝajne, estis verkita por la Moskva eldonejo "Posrednik". La Esperanta traduko, kiun faris Vladimiro Gernet 2 (kaj kiun redaktis Ludoviko Zamenhof mem), estis publikigita en la jaro 1896, kvankam ĝi estis verkita du jarojn pli frue. En la jaro 1902 Ludoviko Zamenhof faris aron da korektoj, kiuj estas enkondukitaj en la suban tekston.
La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi en la plej frua infaneco kaj neniam min forlasadis.
Mi naskiĝis en Bjelostoko 3. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj 4; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tiu urbo pli ol ie la impresema 5 naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke diverseco de lingvoj estas la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion.
Iom post iom mi konvinkiĝis, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Sufiĉe frue ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo.
Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis 6 en infaneco. Sed kiam mi komencis ellernadi 6 lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Sed la grandegulaj 7 vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.
Unu fojon, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcarskaja" (pordistejo) kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja" (sukeraĵejo) 8. Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi 6. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn 7 vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.
Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan 9 la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron. Mi rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia, - kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.
En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en la 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da 10 ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi 6. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune festis la ekvivigon de la lingvo 11.
Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Mi komencis evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.
Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro kaj komencis serĉadi eldonanton. Sed tie ĉi mi renkontis la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en julio de la jaro 1887.
Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono 12 kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj ... mi transiris Rubikonon 12.
Ludovikologiaj biografietoj (Plena verkaro de L.L. Zamenhof, kromkajero 3). Kioto, 1987, p. 1-9. Mallongigita.
- Kiel bildeca kaj pasia estas la rakonto de Ludoviko Zamenhof!
- Oni diras figurece, ke Ludoviko Zamenhof ne kreis la lingvon, sed eltiris ĝin el naciaj lingvoj.
1. Nikolao (Nikolaj' Afrika'noviĉ) Borovko' (1863-1913). Esperantistiĝis en 1889. Rusiano. Instruisto, ĵurnalisto, bibliotekisto. Pioniro de Esperanto el Odeso, poste estis prezidanto de la Peterburga societo "Espero". Publikigis tradukojn de rusaj beletraĵoj.
2. Vladimiro (Vladi'mir Aleksan'droviĉ) Gernet (1870-1929). Esperantistiĝis en 1890. Rusiano. Kemiisto kaj direktoro de vinber-instituto. Pioniro de Esperanto el Odeso. Eldonadis kaj financadis la gazeton "Lingvo internacia", kiu anstataŭis la pereintan unuan gazeton "La Esperantisto".
3. Prefere: Belostoko. La urbo tiam troviĝis en Rusia Imperio, nun ĝi apartenas al Pollando.
4. Hebreoj (judoj) - popolo, kiu loĝas nun grandparte en sia prapatrujo Israelo kaj ekster ĝi - precipe en Eŭropo kaj Ameriko, ĉefe en Usono.
5. impresiĝema.
6. Anstataŭ "ellernadi" nun oni preferas la simplan formon "lerni".
7. Anstataŭ la malmoderna "grandegulaj" oni uzas nun "gigantaj".
8. Tio okazis, verŝajne, en 1876. Sed la aŭtoritata tiutempa vortaro de la rusa lingvo de Vladi'mir Dal donas la formon "konditerskaja", kiu estas uzata ankaŭ en la moderna rusa lingvo. La formo "konditorskaja" estas arkaika. Anstataŭ "sukeraĵejo" nun oni preferas la vorton "dolĉaĵejo".
9. skribitaj.
10. el.
11. En 1968 en la grava Moskva akademia eldonejo "Nauka" (kiu en 1992 publikigis la popularan libron de Boris' Kolker "Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso") aperis ruslingva libro de Ermar Svadost "Kiel estiĝos universala lingvo?" kun tri redaktoroj, renomaj sciencistoj: Eŭgeno Bokarjov' (lingvisto kaj esperantisto; vidu pri li la komenton 3 en la leciono 4), Mikaelo Kam'mari (aŭtoro de dogmecaj filozofiaj traktaĵoj kaj kontraŭesperantisto) kaj Aleksandro Spirkin (aŭtoro de populara lernolibro de filozofio kaj neŭtralulo rilate Esperanton). La aŭtoro montris sin arda adepto de la ideo de artefarita lingvo kaj same arda kontraŭesperantisto. Demandita, kial li allasis en la libro tiom da maljustaĵoj kontraŭ Esperanto, Eŭgeno Bokarjov ridete diris, ke tamen li atingis forigon de kelkaj kalumnioj, ekzemple, de tia frazo: "Kiam la gimnaziano Ludoviko Zamenhof finis sian projekton de internacia lingvo, li kunvenigis siajn kunlernantojn kaj organizis komunan drinkegadon".
12. Rubikono - rivereto en la norda Italio, per kies transpaso Cezaro komencis militon. Transiri Rubikonon - akcepti senrevenan decidon.
1. La teksto estas verkita en la unua persono (Mi naskiĝis ..., mi konvinkiĝis..., mi rimarkis...). Mallonge rerakontu la ĉefan enhavon de la teksto en la tria persono (Ludoviko Zamenhof naskiĝis..., li konvinkiĝis..., li rimarkis...), forigante detalojn.
2. Kion signifas la esprimoj: "La vortaroj komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj" kaj "Mi subite eksentis la teron sub la piedoj"?
3. Kial la gramatiko de Esperanto estas malgranda kompare kun la gramatikoj de la naciaj lingvoj? Ĉu la malgrandeco de la Esperanta gramatiko malriĉigas la lingvon?
4. Kial multaj Esperantaj vortoj estas kompreneblaj por eŭropanoj sen antaŭstudo?