
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
- Nun ni konatiĝu kun versaĵo de la poeto Vasilij Eroŝenko 1, la plej legendeca civitano de Esperanto-lando.
Vasilij EroŝenkoEkbruligis mi fajron en kor',
Ĝin estingos nenia perfort' 3;
Ekflamigis mi flamon en brust',
Ĝin ne povos estingi eĉ mort'.
Brulos fajr' ĝis 4 mi vivos en mond',
Flamos flam' ĝis 4 ekzistos la ter'.
Nom' de l' fajr' estas am' al homar',
Nom' de l' flam' estas am' al liber'.
V. Eroŝenko. Lumo kaj ombro. Toyonaka, 1979, p. 19.
1. Vasilij Ja'kovleviĉ Eroŝenko (1890-1952). Esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910. Rusiano kaj sovetiano. Instruisto. Blindulo. Mondvojaĝanto. Travivis nekredeble aventuran vivon. Verkis Esperante, japane kaj ruse. Libroj: "Ĝemo de unu soleca animo", "Turo por fali", "Rakontoj de velkinta folio" kaj volumetoj de "Elektitaj verkoj de Vasilij Eroŝenko" sub redakto de Mine Yositaka [Mi'ne Joŝi'taka]: "Lumo kaj ombro", "La tundro ĝemas", "Malvasta kaĝo", "Stranga kato", "La kruĉo de saĝeco", "Cikatro de amo".
2. Ludoviko Zamenhof: La vorto "homarano" signifas "membro de la homa familio".
3. Perforto - uzo de fizika forto, kiel rimedo trudi sian volon.
4. Prefere: dum.
1. Kiu estas la ideo de la versaĵo?
2. Trovu la liniojn, en kiuj temas pri fajro; kaj la liniojn, en kiuj temas pri flamo.