
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
- Nia klubano Leonido Klimov antaŭ nelonge venis el Parizo, pri kiu li montros al ni sian videofilmon. Sed antaŭ tio li deklamos fascinan versaĵon de Leonard Newell 1 pri tiu fascina urbo.
Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar';
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar'...
Sed koron mi postlasis en Parizo.
Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksaltas mia sango en la vejn';
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud Seine 2
Ĉielon spegulanta el turkiso 3.
Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame 4,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
Dormetas sub karesa suna flam',
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.
Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo 5,
Berlino, Buda 6, Romo kaj Vien' 7;
Pli bela estas urbo sur Tamizo 8;
Sed ravas min nur franca la siren' 9:
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.
Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu. Sed komprenu anĝelar':
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al ĉiel' nur ŝelo - ĉar
Mi lasos mian koron en Parizo.
L.N.M. Newell. Kolektitaj poemoj. Manĉestro, 1987, p. 9.
- Sekvamerkrede, la 14-an de januaro, ni spektos kinofilmon pri Kubo, kiun faris niaj klubanoj dum la 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano. Vi povos konvinkiĝi, ke pravis Kristoforo Kolumbo, malkovrinto de Ameriko: "La lando plej bela, kiun homaj okuloj vidis". Post la filmospektado funkcios tradukista kurso. Okazos lernado de novaj Esperantaj kantoj.
- Fine de la hodiaŭa kunveno okazos la tradicia "Lingva praktiko".
1. Leonard Newell [Le'nard Nju'ŭel] (1902-1968). Esperantistiĝis en 1916 en Anglio. Travivis tempestan, aventuristan vivon en pluraj landoj. Li vivis ĉefe en Aŭstralio, prezidis ties Esperanto-asocion, redaktis Esperanto-gazeton. Brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj prelegisto. Dum vizito al Eŭropo li subite mortis en trajno al Parizo. Li estis enterigita en tombejo en Parizo.
2. Seine - franca vorto prononcata proksimume kiel [Sen]. La aŭtoro, kredeble, prononcis ĝin kiel [Sejn]. Rivero, kiu trafluas Parizon. Esperanta formo: Sejno.
3. Turkiso - ne estas tur-kis-o (hm! stranga vorto!), sed turkis-o - blua juvelŝtono.
4. Notre Dame - pli ĝusta formo: Notre-Dame de Paris [Notr Dam de Pari']: la ĉefa preĝejo en Parizo, ĉefverko de arkitekturo.
5. Hispana havenurbo ĉe Atlantiko.
6. Nun parto de Budapeŝto.
7. Vieno - ĉefurbo de Aŭstrio, urbo de valsoj.
8. La rivero, kiu trafluas Londonon.
9. Fascinanta, danĝera virino.
1. Trovu en la versaĵo la rimojn al la vorto "Parizo". Elpensu pliajn rimojn al tiu vorto.
2. Trovu la lokojn, kiuj esprimas fortajn emociojn.
3. Kial la aŭtoro amegas Parizon?
4. Provu (kial ne provi!) verki plian strofon por tiu ĉi versaĵo.
5. Se vi estus parizano kaj dezirus eldoni urban Esperanto-gazeton, kiun nomon vi donus al ĝi?
6. Rakontu pri la urbo, kiun vi pleje amas.