
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Koloniadon de la Norda Ameriko komencis britoj. La unua setlejo estis instalita en Jamestown 1, ŝtato Virginio, en 1607. Se vi veturos al Plymouth 2 apud Boston, vi povos vidi grandan ŝtonon kun la surskribo "1620" - en tiu malproksima jaro la bordon surpaŝis la homoj, kiujn oni poste nomis pilgrimuloj. Ili venis el Anglio, serĉante azilon kontraŭ religiaj kaj politikaj persekutoj, sur la ŝipo "Mayflower" 3 (Majfloro), kies kopion vi povas viziti. Sur la ŝipo estis 102 pasaĝeroj; dum la vojaĝo unu el ili mortis kaj alia naskiĝis.
En la unua vintro preskaŭ duono de la setlintoj mortis pro malsato kaj malvarmo. Inter la postvivintoj estis nur kvar edziniĝintaj virinoj. Estis ili, kiuj organizis post jaro la legendecan tritagan rikolt-finan festadon kaj invitis al la tablo kvindek pilgrimulojn kaj naŭdek indianojn, kiuj helpadis al la nov-venintoj per ĉio ebla. Tio estis la unua en Usono Danko-tago. En Plymouth estis kreita demokratia formo de regado, bazita sur religia kaj politika libero, kaj estis akceptita la dokumento, kiun oni povas konsideri konstitucio.
Iom post iom aperadis novaj setlejoj. La plej grava el ili estis la estonta Novjorko, sur la insulo Manhattan 4; iu nederlandano aĉetis tiun insulon kontraŭ 24 (!) dolaroj. Ĉi tie estis konstruitaj varfoj kaj haveno. Sed la loĝantoj ne multe zorgis pri urbeca aspekto de la setlejo, kaj tial porkoj vagadis sur ĝiaj malbone lumigataj stratoj.
Ĉirkaŭ la fino de la 17-a jarcento en la Norda Ameriko estis kreitaj 13 britaj kolonioj, kiuj poste, unuiĝinte, donis komencon al la nova federacio - Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (Usono).
Kun la kresko de la bonstato de la kolonioj kreskis ilia deziro liberiĝi el la dependo de Britio, kiu komencis pli kaj pli subpremi siajn nord-amerikajn koloniojn per maljusta ekonomia kaj sociala politiko. Tio provokis komence malkontenton, poste protestojn kaj fine militon por sendependeco. Kiel standardo de tiu milito, la 4-an de julio 1776 estis akceptita la Deklaracio de Sendependeco, kiu proklamis egalrajtecon de la homoj. Tiu dato estas celebrata kiel Tago de Sendependeco.
La juna terkultivisto (kaj poste soldatestro) George Washington 5 sukcesis transformi la heterogenan amerikan popolarmeon en veran armeon. Al ili venis por helpo francoj. La venko de amerikanoj super britoj ĉe Yorktown 6 rezultigis sendependecon de la 13 kolonioj. Laŭ la Pariza traktato de 1783, Britio agnoskis Unuiĝintajn Ŝtatojn de Ameriko. La konstitucio de Usono, akceptita en 1789, validas (kun aro da amendoj) ĝis nun.
Bonstataj homoj ekloĝis ĉe Atlantiko. Sed tiuj, kiuj havis nenion por perdi, ekmoviĝis okcidenten por serĉi feliĉon. Iuj sukcesis en tio, sed, certe, ne ĉiuj. Meze de la 19-a jarcento en Kalifornio estis trovitaj or-minaĵoj, kaj komenciĝis "ora febro".
Iom post iom al la Federacio aliĝis novaj ŝtatoj. En 1867 Usono aĉetis de Rusio Alaskon kontraŭ 7,2 milionoj da dolaroj. Multaj opiniis, ke tio estis mono ĵetita al la vento. Sed post malkovro de grandaj rezervoj de oro kaj nafto, iĝis klare, ke tiu vastega teritorio estis aĉetita kontraŭ bagatela sumo. Alasko fariĝis usona ŝtato nur en 1959.
Ĉar priskribi la historion de Usono en tre konciza formo estas tasko sendanka, ni skizu nur kelkvorte la ĉefajn etapojn:
- Elekto de Abraham Lincoln 7 Prezidento de Usono.
- Eliro de sep sudaj ŝtatoj el Usono kaj kreo de Konfederacio.
- Enlanda milito inter Nordo kaj Sudo, venko de Nordo.
- Abolo de la sklaveco.
- Industriiĝo kaj transformiĝo de la lando en industrian kaj sciencan superregnon.
- Amasa enmigrado, inkluzive enmigradon de hebreoj el Germanio kaj Rusio.
- La Unua Mondmilito.
- La Granda depresio.
- La Dua Mondmilito kaj la venkoj super Germanio kaj Japanio.
- Kreo de Unuiĝinta Naciaro (UNo).
- Komenco de la malvarma milito.
- Militoj en Koreio kaj Vjetnamio.
- Movado por civilaj rajtoj.
- Kosmaj esploroj.
- Internacia malstreĉiĝo.
- Fino de la malvarma milito.
- Partopreno en solvado de konfliktoj en la Proksima Oriento, Afriko kaj Eŭropo.
- Disfalo de la komunisma sistemo kaj de Sovet-Unio kaj ligita kun ĝi amasa enmigrado el tiu ŝtato kaj eksaj sovetiaj respublikoj.
- Teroristaj atakoj kontraŭ Usono kaj kreo de multŝtata kontraŭterorisma koalicio.
Ni diru konklude, ke Usono estas lando de enmigrintoj kaj tial ĉi tie ksenofobio 8 estas malpli forta ol en multaj landoj; ĉi tie estas nemalfacile ricevi civitanecon; ĉi tie estas reale efektivigi "usonan revon" - fariĝi posedanto de propra domo; ĉi tie estas favorataj la naciaj kulturoj; ĉi tie estas garantiita religia libero; ĉi tie reale ekzistas politikaj liberoj (de parolo, presado, kunvenoj, unuiĝoj kaj aliaj) kaj ankaŭ libero de entreprenado, dank' al kio ĉio, efektive, estas farata por la homo; kaj laste sed ne balaste, ĉi tie ĉiu estas forĝanto de sia feliĉo.
Boris Kolker. Galope tra la historio. Monato, 1996, No 4, p. 22
- Laŭ via rakonto oni povas imagi, ke Usono estas paradizo.
- Nu, paradizo ĝi certe ne estas, kaj tion usonanoj ne asertas. Usono estas lando de grandaj ŝancoj, ĉiuflanke alte civilizita lando... kun siaj ombraj flankoj. Ne mankas ĉi tie malriĉeco, senlaboreco, senhejmeco. Usono havas siajn problemojn: ekzemple, luado de loĝejo estas, ĝenerale, multekosta; same pri medicino. Aliflanke, la meza viv-nivelo en Usono estas sufiĉe alta, la nutraĵoj estas efektive abundaj kaj malmultekostaj, la ŝtato kaj la socio laŭeble zorgas pri malriĉuloj. Kaj plej grave: en Usono estas respektata la homa digno.
- Ĉu vi scias ion pri la Esperanto-movado en Usono?
- Kompreneble. Mi multe vojaĝis tra la lando, kaj ĉie mi renkontiĝis kun esperantistoj. Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) estas finance kaj home forta organizaĵo, kun propra oficejo kaj bona gazeto. Estas fame konata la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉe la Altlernejo por Internacia Lernado en Brattleboro [Bratlboroŭ], ŝtato Vermonto (antaŭe ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko, ŝtato Kalifornio). Funkcias amasaj korespondaj kursoj, ankaŭ en Interreto 9. Ĉiujare okazas landa Esperanto-kongreso kun riĉa kultura programo, regionaj renkontiĝoj.
1. Jamestown [Ĝejm'staŭn].
2. Plymouth [Pli'mut].
3. Mayflower [Mej'flaŭer].
4. Manhattan [Menhetn'].
5. George Washington [Ĝorĝ Ŭoŝ'ingten].
6. Yorktown [Jork'taŭn].
7. Abraham Lincoln [Ej'brehem Lin'ken].
8. Ksenofobio - malsaneca malamo al alilandanoj aŭ samlandaj alietnanoj.
9. Vidu la tekston "Pri Interreto per simplaj vortoj" (leciono 26).
1. Kiujn eventojn en la historio de Usono vi konsideras precipe interesaj aŭ gravaj?
2. Kiujn lokojn en Usono vi ŝatus vidi?
3. Priskribu unu el la plej interesaj vidindaĵoj de via lando. Sendu vian rakonton al viaj diverslandaj konatoj kun mencio, ke vi verkis ĝin, perfektigante viajn konojn per "Vojaĝo en Esperanto-lando".