Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

- Kaj nun ni transiru al la literatura parto de nia kunveno. Hodiaŭ en nia klubo gastas la plej laborkapabla Esperanta verkisto István Nemere 1. Li verkas en Esperanto kaj en la hungara 2 pri tre diversaj, ĉiam aktualaj temoj. Hodiaŭ li prezentos fragmenton el sia romano pri rasisma, apartisma ŝtato.

István Nemere
LA BLINDA BIRDO

La blinda birdoLa oficiro prenis la pasporton de Sven.

- Sven Viborg...? Skandio? 3 - demandis li malferminte ĝin. Sven kapjesis, sed interne miris: "Kial li demandas tion...? Ja vidas li la foton, mian foton. Kaj se la pasporto estas falsa, do mi ne diros: ne, sinjoro, ne mi estas Sven Viborg".

Ĉe la landlimoj li ĉiam sentis sin eksterulo, - homo, alveninta de ekster la Tero; nervozigis lin tiuj superfluaj stultaĵoj. Oni desegnas ie iun linion kaj diras: por ke vi ĝin trapasu, vi devas plenumi tiajn kaj tiajn kondiĉojn...

- La celo de via vizito?

- Privata afero.

- Sinjoro, - la oficiro surtabligis la pasporton, per la harkovrita mano kaŝis ĝin, tiel li klarigis al Sven - vi ricevis la enirvizon, sed tie oni skribas: por turisma celo...

- Jes, tiel estas, - interrompis Sven. Por momento li streĉe rigardis al la okuloj de la alia. La oficiro sentis, ke okaze de diskuto Sven estus malmola kontraŭulo. Post momenta konsiderado li decidis:

- Bonvolu iri al la dogankontrolo, - li svingis maldekstren, - la pasporto provizore restos ĉe mi.

La dogan-oficistoj metigis la valizojn surtablen. Staris tie multaj pasaĝeroj, do Sven devis atendi. Ankaŭ tio lin kolerigis. Tra kelkaj altaj fenestroj ĵetiĝis internen ruĝaj sunrektanguloj. Iu megafono monotone ripetis nomojn de urboj por li nekonataj. Iu vortgalopis itale - hispane?

Fine venis lia vico. Sven metis sian solan valizon antaŭ juna, maldika lipharulo.

- Por kiom da tempo vi alvenis? - demandis tiu.

- Mi havas vizon por tridek tagoj.

- Nur unu valizo...? Malfermu.

OficiroLa duan fojon en la vivo okazis al li, ke oni postulis malfermon de lia valizo ĉe la landlimo. La internon de siaj pakaĵoj li ĉiam traktis kiel plej striktan sian privataĵon. Ja la fremdaj okulparoj kvazaŭ eniĝus en parton de lia animo...

Tiu doganisto ne nur rigardis, sed permane ankaŭ renversis liajn aĵojn. Lia falema-indiferenta mano fulmrapide ŝovadis la kalsonojn, ĉemizojn, razilon. Kaj poste li elprenis iun... libron. Sven staris antaŭ li, kiel infano kaptita ĉe freŝa kulpo. "Kial ni sentas tion ĉiam antaŭ ili? - pensis Sven. - La afero por ni estas humiliga, sed ili ne hontas serĉadi en valizoj de fremduloj..."

La doganisto levis alten la libreton. Kiel krimdokumenton.

- Johann... Gottlieb... Fichte 4, - legis la doganisto la nomon de la aŭtoro.

- Verko filozofia, - diris Sven trankvile.

- Tion vi ne rajtas kunporti en la landon. Eble ĝi estas literaturo ribeliga.

- Ĉu vi estas certa pri tio?

- Ne.

- Do...?

- Por ĉiu okazo mi retenas ĝin. Vi ricevos kvitancon. Ĉe la reveturo vi povos repreni la libron.

- Ĝia aŭtoro mortis antaŭ cent sepdek jaroj, - aldonis Sven. Tio iomete enpensigis la doganiston, sed li ja certe memoris pri Marks kaj forprenis la libron. Post nelonge li revenis kun la kvitanco, li diris ion al la oficiro. Tiu ankoraŭfoje ĵetis rigardon al Sven, kvazaŭ konsiderante, ĉu tiaspeculon oni rajtas enlasi en la landon, poste per movo enua-senvola li stampis la pasporton kaj transdonis ĝin. Sven ne dankis. Li fermis la valizon kaj foriris.

Antaŭ la konstruaĵo estis larĝa, asfaltita vojo, multaj aŭtomobiloj veturis brue. Ĉe la placo staris miloj da aŭtoj. Nigraj valizoportistoj, taksi-ŝoforoj, policistoj, blankuloj, kolorvestitaj infanoj...

Sven haltis por momento kaj ripozis. Li alvenis en la Sudan Respublikon.

István Nemere. La blinda birdo. - Budapest, 1983, p. 21-23. Roman-fragmento.

- Vi verkas en ambaŭ lingvoj, en la hungara kaj en Esperanto, kaj do estas interesa via opinio: ĉu tiu ĉi lingvo plene sufiĉas por esprimi ĉion, kion vi deziras? Ĝenerale pri Esperanto kion vi pensas?

- Mi scias, ke la lingvo Esperanto taŭgas por ĉio same kiel aliaj lingvoj. Por mi tiu normaleco estas la plej grava; mi ne laŭdas Esperanton, ke ĝi estas bonega, pli bona ol la aliaj - ne, por mi ĝi estas ĝuste tiel bona kiel aliaj.

István Nemere. Mi produktas literaturajn zebrojn. Monato, 1997, No 5, p. 28. Fragmentoj.

KOMENTARO

1. István Nemere ['tvan Ne'mere]. (1944- ). Esperantistiĝis en 1962. Hungaro. Profesia verkisto en la hungara lingvo kaj Esperanto. Aŭtoro de multaj popularaj romanoj, interalie: "La fermita urbo", "Sur kampo granita", "Febro", "La monto", "La alta akvo", "Serĉu mian sonĝon", "Dum vi estis kun ni", "Vivi estas danĝere", "Vi povas morti nur dufoje", "La naŭa kanalo", "Pigre pasas la nokto", "Amparolo", "Serĉu kaj vi trovos!", "Krias la silento".

2. Hungario - lando en la Centra Eŭropo kun la ĉefurbo Budapeŝto.

3. Imagita lando.

4. Johann Gottlieb Fichte [Jo'han Got'lib Fiĥ'te] (1762-1814) - germana filozofo.

LINGVA PRAKTIKO

1. Donu titolon al la roman-fragmento.

2. Trovu la leksikon (vortojn, vortkunojn, esprimojn), kiu atestas pri malkontento kaj kolero de Sven.

3. En kiu lingvo, laŭ via opinio, Sven parolis kun la doganistoj? Kiel ĝenerale oni solvas lingvan problemon en tiaj situacioj?

4. Prezentu la unuan parton de la teksto, kiel ĝin rakontus la pasportkontrola oficiro, kaj la duan parton - kiel ĝin rakontus la doganisto.

5. Rakontu, kiel vi (kaj via grupo) trapasis pasportan kaj doganan kontrolojn dum via vera imaga vojaĝo eksterlanden.

6. Prezentu, kiel vi kondutus, se vi estus doganisto
a) indiferenta pri siaj devoj;
b) tro fervore plenumanta siajn devojn.

Reen Pluen