
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
1. Klarigu en Esperanto, kion signifas la sekvaj vortoj (ekzemple: oficialulo - oficiala persono; modernulo - homo, kiu emas alpreni ĉion plej modernan; fervorulo - homo, kiu fervoras pri io):
Teoriulo, potenculo, spegulo, neologismulo, babilulo, okulo, fuŝulo, kulpulo, postulo, posteulo, gratulo, maldekstrulo, ĉiamulo, ruĝulo, formulo, fakulo, funkciulo, ventregulo, spitulo, provokulo, kalkulo, betulo.
2. Al la frazpecoj el la unua grupo trovu daŭrigon en la dua grupo:
| Kiu bone sidas, | tiu ŝanĝiĝas. |
| Kiu demandas, | tiu pravas. |
| Kiu edziĝas, | tiu lokon ne ŝanĝu. |
| Kiu tro rapide saltas, | tiu ne eraras. |
| Kiu jam havas, | tiu baldaŭ haltas. |
3. Elpensu vortkunojn aŭ frazojn kun jenaj paronimoj (vortoj similsonaj, sed signife malsamaj):
Honesta - honora, komizo - komisaro, babili - balbuti, norma - normala, trinki - drinki.
4. Anstataŭ la vortoj en la krampoj metu aliajn vortojn por ricevi novajn frazojn: En la kunesto de (esperantistoj) mi forgesis, ke mi estas (fremdulo).
5. Laŭ la modelo: ...i ...e (ekzemple, ferii julie, vivi eksterlande, kanti kungitare, rigardi esplore, respondi geste, fari fuŝe, sidi surseĝe, kalkuli enmense) elpensu aron da vortkunoj.
6. Elpensu kelkajn frazojn laŭ la modelo: La ...o ne nur ...is, sed ankaŭ ...is ...ajn ...ojn (ekzemple: La doganisto ne nur rigardis, sed ankaŭ renversis liajn aĵojn).
7. Temo por diskuto aŭ rakonto: "Ne doloras frapo sur fremda kapo".
8. Kvizo pri Esperantaj temoj:
a) Kiam la esperantistoj povas paroli pri la utileco de Esperanto precipe konvinke kaj kial?
b) Kiel nomiĝas la usona landa Esperanto-organizaĵo?
c) Kiel nomiĝas la famaj Esperanto-kursoj en Usono?
ĉ) Nomu la nuntempan hungaran verkiston, kiu aperigis multe da popularaj romanoj en Esperanto.
d) En kiu jaro esperantistiĝis Julio Baghy? Kiun profesion li havis?
e) En kiu jaro Sovet-Unio emisiis la unuan serion de Esperantaj poŝtmarkoj?
f) En kiu jaro kaj okaze de kiu evento Anatolo Lunaĉarskij eldiris sian opinion pri Esperanto?
g) Kiu fama rusa kaj sovetia verkisto plurfoje esprimis sin favore pri Esperanto?
![]()