Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Vojaĝo en Esperanto-lando

Leciono 3

- En la unua parto de nia hodiaŭa kunveno ĉefrolos eminenta gasto el Svislando 1 Claude Piron 2, fama en diversaj kampoj. Li estas brila argumentanto por la internacia lingvo ĝenerale kaj por Esperanto speciale; aŭtoro de spritaj krimromanoj; verkinto de interesaj legaĵoj por komencantoj kaj progresantoj; gitaristo kaj kantisto. Krome, mi sekrete flustras al vi la onidiron, ke li eble estas aŭtoro de ridiga, fascina seksa krimromano. Li parolas en pluraj lingvoj kaj laboris kiel tradukisto ĉe internaciaj organizaĵoj.

Claude Piron
MI KREDAS JE LA BONO. MI KREDAS JE ESPERANTO

Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.

Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo 3 la Eŭropa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.

PoŝtmarkoLa ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.

Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezonoj de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.

La tria sistemo estas la demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi, tamen, estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.

Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.

Claude Piron. Kial kaj kiel lerni Esperanton. Oomoto, 1995, No 437, p. 22-24. Mallongigita kaj rearanĝita.

- Pardonu, ke mi faros demandon al la preleganto nacilingve. Mi ne konas Esperanton, sed mi aŭdis, ke ĝi estas lingvo senanima, sensenta, sennuanca. Ĉu tio estas vera?

Ganaa - svisa esperantista geedziĝo- Jen mia respondo:
Kiam infano priĝemis sian suferon en Esperanto,
kaj apud vi ricevis esperantlingve konsolon,
kiam vi pene laboris kun grupo da amikoj
kaj kunspertis en Esperanto la ĝojon kaj la zorgojn,
kiam, adoleske, vi flustris pri sekso en Esperanto,
kaj poste esprimis en ĝi vian amon,
kiam rifuĝinto rakontis al vi en Esperanto
la turmentojn, kiuj igis lin forfuĝi,
kiam vi vidis spektantojn ĝislarme kortuŝitaj
ĉe aŭdo de poemo Esperanta
kaj ĉeestis tiulingvajn kverelojn,
kiam en diskuto pri politik' religio
vi diris en Esperanto viajn timojn kaj indignon,
kaj kiam, helpite en Esperanto,
vi tiulingve prikantis
viajn dankemon kaj raviĝon
pri la mirindeco de homa solidaro,
neniam, neniam plu vi taksos Esperanton
lingvo senanima, sensenta, sennuanca.
Mi scias.
Ĉion ĉi mi travivis.

- Dankon pro la trafa kaj emocia klarigo.

KOMENTARO

1. Svislando - lando en la Centra Eŭropo (ĉefurbo Berno).

2. Claude Piron [Klod Piron'] (1931- ). Esperantistiĝis en 1945. Belgo, loĝanta en Svislando. Psiĥologo, tradukisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Majstro de verkado en parola Esperanto. Libro pri Esperanto "La bona lingvo". Poezia libro "Malmalice". Fantazia romano "Tien". Sub pseŭdonimo Johan Valano eldonigis facilajn librojn por novaj esperantistoj kaj serion de distraj krimromanoj: "Ĉu vi kuiras ĉine?", "Ĉu li bremsis sufiĉe?", "Ĉu li venis trakosme?", "Ĉu ni kunvenis vane?"; ankaŭ la novelaron "Ĉu rakonti novele?". Franclingva studo pri la mondaj lingvaj komunik-problemoj kun detala pritrakto de Esperanto.

3. UNo - mallongigo de la nomo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj ( Unuiĝinta Naciaro).

LINGVA PRAKTIKO

1. Pri kio aludas la frazo "Esperanto naskiĝis el la boneco de unu homo"?

2. Klarigu per viaj vortoj la tri sistemojn de internacia komunikiĝo.

3. Kiujn sociajn problemojn povas solvi Esperanto?

4. Kio pruvas, ke Esperanto estas vere vivanta lingvo?

Reen Pluen