
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
- Mikaelo Ternavski 1 ŝatis versaĵojn, kiuj ne havas rimojn kaj estas verkitaj en libera ritmo. Malgraŭ tio, ili estas mirinde muzikecaj kaj ... pensigaj.
Al kiu vi povas prezenti
pretendon?
Ja ankaŭ vi iam
havis boaton,
ja ankaŭ al vi iam
lumis fajretoj
de fora insulo.
Sed vi timis
(oni devas almenaŭ foje
diri la veron al si),
vi timis
forlasi la bordon
en tia boato.
Sed li ne timis
kaj en sia malgranda boato
atingis la insulon,
pri kiu vi revis
dum la tuta vivo.
Kaj nun,
kiam li rakontas,
kiaj arboj estas tie,
kiaj birdoj estas tie,
kiaj floroj estas tie -
vi aŭskultas lin
kun intereso
kaj doloro.
Hungara vivo, 1988, No 2, p. 49.
- En la sekva kunveno okazos vespero de Esperanto-poezio. Krom tio, ni povos vidi ekspozicion de fotoj, kiujn ni ricevis el Peruo. Bonvolu alporti la plej amuzajn anekdotojn, kiujn ni sendu al nia amika klubo en Slovenio.
- Post du semajnoj, merkrede, la 18-an de februaro, ni kunvenu apud nia klubejo unu horon pli frue ol kutime: ni faros ekskurson al Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo.
1. Mikaelo Ternavski (Miĥail' Ja'kovleviĉ Ternav'skij) (1934-1998). Esperantistiĝis en 1983. Ukrainiano kaj sovetiano. Poeto en la lingvoj ukraina, pola, Esperanto. Verslibro "Koloro".