Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

TASKOJ

1. Klarigu en Esperanto, kion signifas la sekvaj vortoj:
Elfali, elpremi, elskatoligi, elingigi, elekti, elirejo, ellabori, elektro, elteni, elturmenti, elturniĝi, elparolo, eldonejo, elpendaĵo, elemento, eldiri, elbabili, elradikigi, eluzita, elstara, eleganta, elhaki, elkuraci, elaĉeti.

2. La vorto "normalkora" formiĝis jene: (normala koro) - a. Simile formiĝis bonhumora: (bona humoro) - a. Kreu kelkajn vortojn laŭ la sama modelo.

3. Laŭ la modelo: pri+R(radiko)+inda (ekzemple: priplorinda), formu kelkajn vortojn.

4. Elektu vorto(j)n laŭ via plaĉo:

  • Ĉia (kono, mono, dono, bombono, citrono, propono, pardono) estas bono.
  • Rol' de virino - bona (patrino, edzino, amatino, inklino, mastrino, kuiristino, laborantino, destino, purigistino).
  • Se devigas neceso, faru kun (forgeso, promeso, permeso, kareso, intereso, sukceso).
  • Afabla vorto pli atingas ol (raporto, komforto, sorto, forto, morto, torto).
  • Kiam pasis la aĝo, aperis (vojaĝo, domaĝo, miraĝo, kuraĝo, fromaĝo, la saĝo, la plaĝo, la klaĉo).

5. Elpensu vortkunojn frazojn kun jenaj paronimoj:
Instituto - institucio, centro - centralo, supera - superba, premi - premii, novulo - novelo.

6. Anstataŭ la vortoj en la krampoj, metu aliajn vortojn:
En ŝia rigardo vidiĝis nek (malamo), nek (timo), sed nur (malfeliĉo).

7. Ŝanĝante la lokon de la vortoj en la frazo, faru laŭeble multe da frazoj, kiujn vi opinias bonaj:
"Morgaŭ matene mi trinkos kafon". Atentu ŝanĝiĝon de la senco de la frazo.

8. Temo por diskuto rakonto: "Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso".

9. Kvizo pri Esperantaj temoj:
a) Sub kiu pseŭdonimo ofte verkas Claude Piron? Nomu kelkajn liajn librojn, kies titoloj komenciĝas per la vorteto "Ĉu".
b) Diru la titolon de la kolekto de Esperanto-noveloj, eldonita okaze de la centjariĝo de la Internacia lingvo.
c) Kiun scienc-popularan lingvistikan libron en Esperanto verkis John Wells?
ĉ) Kies gepatraj lingvoj ebligas akiri senlerne bonan Esperantan prononcadon?
d) Diru la antaŭnomon kaj profesion de Ternavski.
e) Kial la lingvaĵo de Karolo Piĉ estas specifa?
f) Kiu estis dum multaj jaroj unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj?
g) Kiu partoprenis en la projekto de komputila tradukado kun uzo de Esperanto?
ĝ) Kiu verkis detalan anglalingvan referencan libron pri Esperanto?
h) Kiun mecenatan organizaĵon gvidas Mark Fettes?

Reen Pluen