Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Laŭ mia opinio

Se vi jam scias la bazon de Esperanto kaj interesiĝas pri "vivdemandoj", tiu ĉi kurso, "Laŭ mia opinio", estos verŝajne tre interesa por vi! Ĝi baziĝas sur dek vivdemandoj kiujn respondis pluraj homoj kun malsamaj vidpunktoj.

La dek vivdemandoj de la kurso estas:

  • Kiel kreiĝis la universo?
  • Kiel aperis vivo sur la tero?
  • Ĉu ekzistas vivo sur aliaj planedoj?
  • Kion vi pensas pri "hazardo"?
  • Kio okazas post la "morto"?
  • Kio estas la senco de la vivo?
  • Kial ekzistas suferado?
  • Kio/Kiu estas la tiel nomata "Dio"?
  • Kio plej gravas por esti feliĉa?
  • Kia estos la estonteco de la homaro?

La respondoj estas faritaj laŭ la jenaj vidpunktoj: bahaismo, budaismo, islamo, judismo, kristanismo, Oomoto, spiritismo kaj la Tria Testamento

Fluo de la kurso

Antaŭ ol vi eklegos la respondojn al la dek vivdemandoj, ni rekomendas al vi rigardi la mallongajn prezentojn de la respondantoj kaj iliaj vidpunktoj. Post tio vi elektu unu el la demandoj per la falmenuo "La dek vivdemandoj", kaj por ĉiu demando vi:

  1. Atente legu ĉiujn respondojn
  2. Faru etan teston pri la ĵus legitaj tekstoj
  3. Donu poentojn kaj komenton al ĉiu respondo (se vi volas)
  4. Respondu al la demando laŭ via opinio (se vi volas) Ankoraŭ ne realigita
(La du lastajn punktojn vi rajtos fari nur se vi pasos la teston.)

Agrablan opiniumadon! Pluen