
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
En ĉi tiu kurso la prezentitaj lingvoelementoj estas dividitaj en grupojn. Malsupre estas teoriaj kaj iom sekaj klarigoj de tiuj grupoj. Legu la klarigojn se vi volas, sed tio ne necesas por povi fari la kurson.
Numeroj kreiĝas per kunmetado de la bazaj numeraloj. Dekoj kaj centoj kunmetiĝas al unu vorto. Ĉio alia estu elparolata kaj skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj. La ordinaraj numeraloj ne fleksiiĝas. Ordaj numeraloj kreiĝas per la finaĵo -a. Ili fleksiiĝas kiel adjektivoj. - Pli da informoj
Demandovortoj kaj respondvortoj ligitaj al ili estas ordigitaj en aparta sistemo, la tiel nomata korelativotabelo. Ĝi konsistas el kvin antaŭsilaboj kaj naŭ postsilaboj kombineblaj en diversaj manieroj. La ki-vortoj estas uzataj ankaŭ kiel rilataj (interrilataj) vortoj. - Pli da informoj
Participoj estas vortoj, kiuj prezentas agon kiel econ, staton: skribanta, batita, fermita ktp. En Esperanto ekzistas 6 diversaj participoj. - Pli da informoj
Pronomoj estas la vortoj: mi, vi, ŝi, li, ĝi, ni, ili, oni, si. - Pli da informoj
Adverboj estas vortoj kiuj indikas manieron, lokon, tempon aŭ kvanton. Adverboj priskribas verbon, adjektivon, adverbon aŭ tutan frazon. Jen kelkaj el la plej oftaj adverboj en Esperanto. (Eblas ankaŭ krei adverbojn de aliaj vortoj per uzi la finaĵon -e.) - Pli da informoj
Prepozicio estas vorteto kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. - Pli da informoj
Prefikson oni metas antaŭ vortoj por krei novajn vortojn. Sufikson oni metas post vortoj por krei novajn vortojn. - Pli da informoj
Finaĵojn oni metas post radiko, kunmetaĵo aŭ vorteto, por fari vorton, aŭ por ŝanĝi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. J estas plurala finaĵo. N estas akuzativa finaĵo.
Kelkaj el la plej oftaj radikoj en Esperanto.