Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Course - "Ana Pana"

Enhavo
Novaj vortoj
Kelkaj klarigoj
Teksto kaj ekzerco
Korespondekzerco
Plenigekzerco
Respondoj al plenigekzercoj
Konsiloj

Multlingva paĝaro por informiĝi kaj lerni Esperanton.

Enkonduko

"Ana Pana" estas korespondkurso por tiu, kiu estas komencanto pri Esperanto. Estas bone, se vi antaŭ ol komenci trarigardas Lingvoprezenton.

La kurso konsistas el ok partoj, komence facilaj kaj fine pli kaj pli komplikaj.
La ideo estas ke vi ĉe ĉiu parto:

  1. lernas novajn vortojn
  2. trarigardas kelkajn lingvajn klarigojn
  3. legas rakonteton
  4. faras "plenigekzercon"
  5. faras "demandoekzercon"
  6. faras "aŭskultekzercon"
  7. faras "korespondoekzercon"
  8. legas mallongan konsilon

La korespondoekzercon lingvohelpanto poste kontrolos kaj resendos al vi kun eventualaj ĝustigoj kaj komentoj.

La koncerna kurso estis lingve reviziita de speciala komisiono de la Akademio de Esperanto.

Sukceson!

Superrigardo

La kurso konsistas el ok partoj kaj la ĉefrolanto estas Ana de Novjorko:


Parto 1 - Saluton
Parto 2 - Pri Ana
Parto 3 - Familio
Parto 4 - Ŝatokupoj
Parto 5 - Vetero
Parto 6 - Studoj
Parto 7 - Longa vojaĝo
Parto 8 - Lingvoj
Ana Pana
Desegnis: Helen Claesson
Verkis: Hokan Lundberg

("Parto" signifas "parto".)

Vortoj por parto 1

adreso -
en -
estas -
familio -
ĝis -
jaro -
kaj -
kie -
kio -
loĝas -
mi -
mia -
nomo -
persono -
poŝto -
reto -
vi -
via -

Klarigoj por parto 1

Sube vi trovas mallongan klarigon pri aferoj, kiuj aperas en la teksto. Se vi volas havi pli da informoj pri io, vi povas alklaki dekstre la ligilon 'Pli'. (Se vi ne komprenas la ekzemplon, vi povas alklaki ĝin.)

Gramatikero Klarigo/Traduko Ekzemplo Pli
-o Finaĵo por substantivoj. nomo Pli
-a Finaĵo por adjektivoj. tuta Pli
-as Finaĵo por verboj en nuna, estanta tempo. estas Pli
Personaj pronomoj (Vidu ĉe "Pli") mi Pli
Posedaj pronomoj (Vidu ĉe "Pli") mia Pli
ĝis Prepozicio - ĝis. Ofte uzata kiel mallongigo por "Ĝis revido" - "ĝis revido". -

Parto 1 - Saluton!

Teksto

Saluton!
Mia nomo estas Ana Pana.
Mia persona nomo estas Ana.
Mia familia nomo estas Pana.
Mi loĝas en Novjorko, Usono.
Mia adreso estas: 1234 Long-strato.
Mia retpoŝt-adreso estas: ana@lernu.net.
Mi estas 18-jara.
Kio estas via nomo? Kie vi loĝas?
Ĝis!
Ana

Atentigo(j)

Adresojn oni skribu laŭ la sistemo de la koncerna lando.

Korespondekzerco

Bv skribi pri vi mem en sama maniero kiel Ana skribis pri si en la teksto. Se vi ne volas, vi ne devas skribi viajn verajn datumojn! Gravas nur ke vi ripetu la modelon.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

Saluton! Mia nomo estas

Plenigekzercoj por parto 1

Viа tasko estas plenigi la malplenan spacon (liniojn) per ĝustaj vortoj. Vi povas elekti vortojn nur el la listo kiu sekvas post "Vortoj:". Kiam vi korekte entajpas, la fono fariĝas verda. (Por akiri supersignon vi tajpu "x-stile", ekzemple "sx" por "ŝ".) Sukceson!

Respondoj

Saluton!
Mia nomo estas Ana Pana.
Mia persona nomo estas Ana. Mia familia nomo estas Pana.
Mi loĝas en Novjorko, Usono.
Mia adreso estas: 1234 Long-strato.
Mia retpoŝt-adreso estas: ana@lernu.net.
Mi estas 18-jara.
Kio estas via nomo? Kie vi loĝas?
Ĝis!
Ana

Konsiloj

Gratulon! Vi ĵus faris unuan paŝon por lerni novan interesan lingvon. Certe restas multe da laboro antaŭ ol vi parolos ĝin, sed espereble la lernado plaĉos al vi. Se vi volas elprinti la kurson kaj ankaŭ eksterrete ripeti vortojn, gramatikklarigojn kaj la tekstojn, vi facile povas tion fari elŝutante PDF-dosieron "Ana Pana" ĉi tie.

Vortoj por parto 2

Afriko -
Ameriko -
Azio -
bildo -
de -
ekzemple -
Eŭropo -
juna -
kelkaj -
knabino -
la -
lando -
mondo -
Oceanio -
parto -
strato -
sur -
ŝi -
ŝia -
urbo -

Klarigoj por parto 2

Sube vi trovas mallongan klarigon pri aferoj, kiuj aperas en la teksto. Se vi volas havi pli da informoj pri io, vi povas alklaki dekstre la ligilon 'Pli'. (Se vi ne komprenas la ekzemplon, vi povas alklaki ĝin.)

Gramatikero Klarigo/Traduko Ekzemplo Pli
la La difinita artikolo. la bildo Pli
-in- Sufikso - ina sekso. knabino Pli
pri Prepozicio - pri. pri Ana Pli
de Prepozicio - de. la aĝo de Ana Pli
sur Prepozicio - sur. sur la bildo Pli
en Prepozicio - en. en Novjorko Pli
Numeraloj. Vortoj kiuj indikas nombron aŭ numeron. kvin Pli
-j Finaĵo por pluralo. kvin kontinentoj Pli

Parto 2 - Pri Ana

Teksto

Sur la bildo estas knabino. Ŝia nomo estas Ana. Ŝia tuta nomo estas Ana Pana.

Ana estas juna. Ana estas 18-jara.

La adreso de Ana estas: 1234 Long-strato. La retpoŝt-adreso de Ana estas: ana@lernu.net.

Ana loĝas en Novjorko. Novjorko estas urbo en Usono. Usono estas lando en Ameriko. Ameriko estas mondoparto.

En la mondo estas kelkaj mondopartoj, ekzemple: Ameriko, Afriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio.

Atentigo(j)

Atentu, ke "nomo" povas signifi kaj "nur persona nomo" (kiel en ĉi tiu leciono) kaj "la tuta nomo" (kiel en la leciono 1).

Korespondekzerco

Bv respondi la demandojn.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

1) Kio estas la familia nomo de Ana? La familia nomo de Ana estas... 2) Kio estas la retpoŝt-adreso de Ana? 3) Kie ŝi loĝas? 4) Kio estas Novjorko? 5) En kiu mondoparto estas Novjorko? ------------- 6) En kiu lando vi loĝas? 7) En kiu mondoparto estas via loĝlando?

Plenigekzercoj por parto 2

Viа tasko estas plenigi la malplenan spacon (liniojn) per ĝustaj vortoj. Vi povas elekti vortojn nur el la listo kiu sekvas post "Vortoj:". Kiam vi korekte entajpas, la fono fariĝas verda. (Por akiri supersignon vi tajpu "x-stile", ekzemple "sx" por "ŝ".) Sukceson!

Respondoj

1) La familia nomo de Ana estas Pana. 2) Ŝia retpoŝt-adreso estas ana@lernu.net. / La retpoŝt-adreso de Ana estas ana@lernu.net. 3) Ŝi loĝas en Novjorko. 4) Novjorko estas urbo en Usono. 5) Novjorko estas en la mondoparto Ameriko. 6) Mi loĝas en X. 7) Mia loĝlando estas en Y.

Konsiloj

Gravaj aferoj dum oni lernas novan lingvon estas 1) havi motivon por la lernado, 2) esti pacienca kaj 3) havi kuraĝon. La motivoj por lerni Esperanton estas plej diversaj, ekzemple: kelkajn interesas la gramatikaj strukturoj, aliaj vidas eblon konatiĝi kun homoj de aliaj landoj/kulturoj kaj triaj simple scivolas ĉu ili povas lerni novan lingvon. (Vizitu la paĝon Kial lerni Esperanton por vidi liston da motivoj.) Kiel vi scias, ne eblas tuj ekregi negepatran lingvon. Certe Esperanto estas pli facile lernebla ol naciaj lingvoj, sed tamen temas pri lingvo kaj ĉiuj devas iom peni por akiri sufiĉajn konojn antaŭ ol oni povas interkompreniĝi per ĝi. Ekzistas homoj kiuj sukcesis ellerni Esperanton dum kelkaj semajnoj da intensa studado, sed por la plejmulto necesas pluraj monatoj aŭ eĉ jaroj, do oni devas esti iom pacienca kaj ne atendi rezultojn tro rapide. Kuraĝo helpas en ĉiu lernado, ekzemple por lerni skii oni devas kuraĝi fali kaj fali denove! Dum lingvolernado gravas kuraĝi laŭte kaj klare paroli, tiel vi pli rapide ekhavas bonajn lingvorefleksojn kiuj estas esencaj por ekparoli novan lingvon.

Vortoj por parto 3

aĝo -
alia -
ankaŭ -
apartamento -
ĉambro -
ĉar -
ĉu -
do -
fratino -
frato -
ĝemelo -
havi -
ili -
ilia -
jen -
kiom -
kun -
ni -
nia -
patrino -
patro -
pli -
posedi -
sama -
simila -
tie -

Klarigoj por parto 3

Sube vi trovas mallongan klarigon pri aferoj, kiuj aperas en la teksto. Se vi volas havi pli da informoj pri io, vi povas alklaki dekstre la ligilon 'Pli'. (Se vi ne komprenas la ekzemplon, vi povas alklaki ĝin.)

Gramatikero Klarigo/Traduko Ekzemplo Pli
-e Finaĵo por adverboj. fakte Pli
ĉu Demandvorto por jes/ne-respondoj. Ĉu vi memoras? Pli
-n Finaĵo i.a. uzata por montri objekton. mi havas fraton Pli
ge- Prefikso - ambaŭ seksoj. gefratoj Pli
da Prepozicio - da. Kiom da jaroj vi havas? Pli
tiu Tiu. en tiu apartamento Pli
kiom Kiom. Kiom da jaroj vi havas? Pli
kial Kial. Kial ne? Pli
pli Komparvorto - pli. pli juna Pli
plej Komparvorto - plej. plej juna Pli
ol Kunligvorto por komparado - ol. Ili estas pli junaj ol mi. Pli

Parto 3 - Familio

Teksto

Jen mia familio!
En mia familio estas 5 (kvin) personoj. Estas mi, mia patrino kaj mia patro. Mi havas ankaŭ fraton kaj fratinon. Mi do havas du gefratojn. Ili estas pli junaj ol mi. Mia patrino estas la plej aĝa en nia familio.
Miaj gepatroj posedas apartamenton. En tiu apartamento ni loĝas. La apartamento havas 4 (kvar) ĉambrojn. Miaj gefratoj loĝas en unu ĉambro kaj mi loĝas en alia ĉambro.
Miaj gefratoj tre similas. Ili fakte estas ĝemeloj. Mia fratino havas 12 (dek du) jarojn. Kiom da jaroj havas mia frato? Ankaŭ dek du. Ĝemeloj ja estas samaĝaj :-).

Atentigo(j)

Bonvolu atenti pri la finaĵo -n. Relegu la tekston kaj pensu pri ĝi. Ĉu vi komprenas kial oni uzas -n kiel finaĵon por kelkaj vortoj? Se ne, legu en la gramatiko pri Objekto.

Per "ĉambro" ni celas ajnan ĉambron, krom necesejon kaj kuirejon.

Post la prepozicio "da" oni neniam uzas -n. Ekzemple, ne eblas *Kiom da jarojN vi havas?*, sed devas esti "Kiom da jaroj vi havas?" (= Kiom da jaroj vi havas?) kaj ne eblas *Mi havas multe da monoN*, devas esti "Mi havas multe da mono" (= Mi havas multe da mono). (La frazo "Mi havas multon da mono" estas tute korekta, sed pli kutima estas "Mi havas multe da mono".)

Korespondekzerco

Bv respondi la demandojn.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

1) Kiom da gefratoj havas Ana? Ŝi havas... 2) Ĉu la familio de Ana loĝas en propra domo? 3) Kial la gefratoj de Ana estas samaĝaj? ------------ 4) Ĉu vi havas gefratojn? 5) Kiom da ĉambroj havas via apartamento/domo? 6) Ĉu vi estas la plej juna en via familio? 7) Kiu estas la plej maljuna en via familio?

Plenigekzercoj por parto 3

Viа tasko estas plenigi la malplenan spacon (liniojn) per ĝustaj vortoj. Vi povas elekti vortojn nur el la listo kiu sekvas post "Vortoj:". Kiam vi korekte entajpas, la fono fariĝas verda. (Por akiri supersignon vi tajpu "x-stile", ekzemple "sx" por "ŝ".) Sukceson!

Respondoj

1) Ŝi havas du gefratojn. 2) Ne, la familio de Ana loĝas en apartamento. 3) La gefratoj de Ana estas samaĝaj ĉar ili estas ĝemeloj. 4) Ne, mi ne havas gefratojn. / Jes, mi havas gefratojn. / Jes, mi havas unu fratinon kaj du fratojn. 5) Mia domo/apartamento havas tri ĉambrojn. 6) Jes, mi estas la plej juna en mia familio. / Ne, mi ne estas la plej juna en mia familio. 7) Mia avino estas la plej maljuna en mia familio.

Konsiloj

Se oni volas korekte paroli negepatran lingvon, oni devas koni la gramatikon de tiu lingvo. Ne timu! La gramatiko de Esperanto estas multe pli komprenebla kaj logika ol tiuj de la naciaj lingvoj. Se vi sentas vin malcerta pri gramatikaj terminoj vi rigardu Gramatikaj terminoj kiu donas bazon por povi kompreni gramatikaĵojn de Esperanto. Ni fakte rekomendas al vi jam nun trarigardi la dek unuajn partojn en la Gramatiko kaj fari la ekzercojn je nivelo 1 por tiuj partoj.

Vortoj por parto 4

akvo -
al -
bicikli -
bone -
ĉefe -
filmo -
fiŝaĵo -
fiŝo -
foje -
iu -
jam -
kanti -
kuiri -
legi -
lerni -
li -
lia -
libro -
lingvo -
ludi -
muziko -
naĝi -
ne -
nova -
ofte -
okupo -
paroli -
plaĉi -
sed -
spekti -
sporto -
ŝati -
ŝatokupo -
teniso -
vegetare -

Klarigoj por parto 4

Sube vi trovas mallongan klarigon pri aferoj, kiuj aperas en la teksto. Se vi volas havi pli da informoj pri io, vi povas alklaki dekstre la ligilon 'Pli'. (Se vi ne komprenas la ekzemplon, vi povas alklaki ĝin.)

Gramatikero Klarigo/Traduko Ekzemplo Pli
-i Finaĵo por verboj en baza formo, infinitivo. kanti Pli
-aĵ- Sufikso - io konkreta, konkreta apero de la radikvorto. fiŝo Pli
-em- Sufikso - emo, inklino. sportema Pli
-ad- Sufikso - daŭra aŭ ripeta ago. kuirado Pli
al Prepozicio - al. al patrino Pli
ne Negaci-vorto - ne. ne ŝatas Pli
...as + ...i Kompleksa verb-konstruo. ŝatas naĝi Pli
kaj - kaj kaj - kaj kaj mi kaj vi -

Parto 4 - Ŝatokupoj

Teksto

Ana ŝatas kanti.
Ŝi ofte kantas. Kaj ŝi bone kantas!
Kanti estas ŝia ŝatokupo.
Ŝi ankaŭ ŝatas ludi tenison kaj bicikli.
Do, Ana estas kaj muzikema kaj sportema.
Al Ana ankaŭ plaĉas legi librojn kaj spekti filmojn.
La gefratoj de Ana ofte naĝas.
Ili tre ŝatas ludi en akvo.
Ŝatokupo de la patrino de Ana estas lerni lingvojn.
Ŝi jam bone parolas sep lingvojn!
La patro de Ana ne ŝatas lerni novajn lingvojn.
Lia ŝatokupo estas kuirado.
Ĉefe li kuiras vegetare, sed iufoje li kuiras ankaŭ fiŝaĵon.

Atentigo(j)

Denove pri la finaĵo -n. Estas tre facile forgesi ĝin komence! Vi ĉiam povas reveni al la paĝo Objekto por memorigi vin pri tio ĉi. Rekomendindas ankaŭ atente tralegi la klarigon pri Kompleksaj verbkonstruoj.

Korespondekzerco

Bv respondi la demandojn.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

1) Ĉu Ana estas sportema? 2) Kion Ana ŝatas ludi? 3) Kiom da lingvoj parolas la patrino de Ana? --- 4) Ĉu vi havas ŝatokupon? 5) Ĉu vi bone kantas? 6) Kion vi ŝatas kuiri?

Plenigekzercoj por parto 4

Viа tasko estas plenigi la malplenan spacon (liniojn) per ĝustaj vortoj. Vi povas elekti vortojn nur el la listo kiu sekvas post "Vortoj:". Kiam vi korekte entajpas, la fono fariĝas verda. (Por akiri supersignon vi tajpu "x-stile", ekzemple "sx" por "ŝ".) Sukceson!

Respondoj

1) Jes, Ana estas sportema. 2) Ana ŝatas ludi tenison. 3) La patrino de Ana parolas sep lingvojn. 4) Jes, mia ŝatokupo nun estas lerni Esperanton. 5) Jes, mi bone kantas. / Ne, mi ne bone kantas. 6) Mi ne ŝatas kuiri... / Mi ŝatas kuiri picon.

Konsiloj

Bone, nun vi faris duonon de tiu ĉi kurso! Kiel vi eble rimarkis, ĉiu parto fariĝas pli kaj pli ampleksa kaj eble vi spertis malfacilaĵojn. Kiam oni renkontas malfacilaĵojn estas tute nature ekdubi ĉu indas daŭrigi. Same estis por ni kiam ni lernis Esperanton. Sed hodiaŭ ni certe ne bedaŭras ke ni pluluktis kaj sukcesis ekregi la lingvon, dank' al kiu ni multe vojaĝis eksterlanden (ofte sen ion ajn pagi), konatiĝis kun multe da interesaj homoj kaj ekhavis amikojn dise en la mondo. Ni esperas ke ankaŭ vi daŭrigos la lernadon kaj ni provos subteni kaj kuraĝigi vin! Ĉiam vi estas bonvena skribi al via lingvohelpanto pri viaj demandoj aŭ duboj.

Vortoj por parto 5

aero -
agrable -
amiko -
aŭtuno -
brili -
Celsio -
espero -
fakto -
Farenhejto -
freŝa -
grado -
hieraŭ -
hodiaŭ -
iom -
kontrasto -
laŭ -
morgaŭ -
neĝo -
nun -
ofte -
perfekte -
pluvo -
por -
printempo -
somero -
suno -
tiam -
tre -
tro -
varma -
veni -
vetero -
vintro -

Klarigoj por parto 5

Sube vi trovas mallongan klarigon pri aferoj, kiuj aperas en la teksto. Se vi volas havi pli da informoj pri io, vi povas alklaki dekstre la ligilon 'Pli'. (Se vi ne komprenas la ekzemplon, vi povas alklaki ĝin.)

Gramatikero Klarigo/Traduko Ekzemplo Pli
-is Finaĵo por verboj en estinta tempo. hieraŭ neĝis Pli
-os Finaĵo por verboj en estonta tempo. la suno brilos morgaŭ Pli
-u Finaĵo por verboj en admonformo. suno venu Pli
-ebl- Sufikso - eblo, fareblo. espereble Pli
kiam Kiam. kiam estas sune Pli
tiam Tiam. tiam mi biciklos Pli
iom Iom. iom da pluvo Pli
kia Kia. Kia estas la vetero? Pli
ĉi Vorteto kiu "proksimigas". ĉi tie Pli
dum Prepozicio - dum. dum la somero Pli
ĉirkaŭ Prepozicio - ĉirkaŭ. ĉirkaŭ 25 gradoj Pli
laŭ Prepozicio - laŭ. laŭ mi Pli
por Prepozicio - por. por mi Pli
super Prepozicio - super. super 30 gradoj Pli
post Prepozicio - post. post la somero Pli

Parto 5 - Vetero

Teksto

Estas vintro nun en Novjorko. Pluvas... Hieraŭ neĝis kaj hodiaŭ pluvas. Bona vetero por legi libron... Espereble la suno brilos morgaŭ, ĉar tiam mi biciklos kun amiko. Fakte al mi pli plaĉas somero ol vintro. Dum somero ofte estas varma vetero ĉi tie. Mi tre ŝatas kiam la suno brilas! Kiam estas ĉirkaŭ 25 gradoj celsiaj (77 farenhejtaj) estas perfekte, laŭ mi. Por mi estas tro varme kiam estas sune kaj super 30 gradoj celsiaj (86 farenhejtaj). Post somero estas agrable kiam aŭtuno venas kun freŝa aero kaj iom da pluvo. Kaj post vintro estas agrable kiam printempo venas kun pli varma vetero. Kontrastoj bonas... Suno venu!

Atentigo(j)

Povas esti malfacile scii kiam uzi la finaĵon -a (adjektivformon) kaj kiam -e (adverbformon). Ekzemple "La vetero estas varma." ("varma" priskribas la substantivon "vetero" kaj do estas adjektivo.) kaj "Estas tro varme ĉi tie." ("varme" priskribas cirkonstancon kaj do estas adverbo.). Legu pli ĉe Kiam uzi -a (adjektivformon) kaj kiam -e (adverbformon)?.

Korespondekzerco

Bv respondi la demandojn.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

1) Kia estas la vetero ĉe vi nun? 2) Kia estas la vetero dum vintroj? 3) Ĉu vi ŝatas someron? 4) Ĉu ĉe 30 gradoj celsiaj estas tro varme al vi? --- Bonvolu demandi al la lingvohelpanto pri la vetero:

Plenigekzercoj por parto 5

Viа tasko estas plenigi la malplenan spacon (liniojn) per ĝustaj vortoj. Vi povas elekti vortojn nur el la listo kiu sekvas post "Vortoj:". Kiam vi korekte entajpas, la fono fariĝas verda. (Por akiri supersignon vi tajpu "x-stile", ekzemple "sx" por "ŝ".) Sukceson!

Respondoj

1) La vetero ĉi tie estas tre bona, la suno brilas kaj la aero estas freŝa. 2) Dum vintroj estas kutime multe da neĝo kaj malvarme ĉi tie. 3) Ho jes, mi tre ŝatas someron! 4) Ne, ĉe 30 gradoj ne estas tro varme al mi. / Jes, ĉe 30 gradoj estas iom tro varme al mi. --- Kia estas la vetero ĉe vi nun?

Konsiloj

Por bone povi uzi lingvon necesas regi ĝin konscie, sente kaj reflekse. "Konscie" oni regas lingvon konante multe da vortoj kaj la gramatikon, kaj tio atingeblas per memstudado. Por regi lingvon "sente" necesas uzi la lingvon en plej diversaj situacioj kaj ne timi montri siajn sentojn parolante. Simile estas pri "refleksa" regado, t.e. ke vi ne devas multe pensi antaŭ ol vi esprimas vin, eĉ male - tio kion vi volas diri venas al vi aŭtomate, laŭ viaj pensoj kaj sentoj. Nur post plurfoja ripetado de vorto aŭ frazo kreiĝas lingva reflekso por ĝi en vi. Kiam oni lernas Esperanton memstare gravas ke oni tamen parolas la lingvon! Se vi havas hundon aŭ katon, parolu esperante kun ĝi, ĝi certe ŝatos kaj vi samtempe faros bonan ekzercon. Ankaŭ vi povas paroli kun vi mem laŭte.

Vortoj por parto 6

akiri -
aspekti -
ĉe -
diligenta -
dum -
-
facila -
fari -
fariĝi -
flegi -
fremda -
instrui -
interese -
iri -
kosti -
kulturo -
kuraci -
laboro -
lasta -
momento -
mono -
multe -
noto -
nova -
pagi -
paŭzo -
pensi -
povi -
preta -
programo -
provi -
renkonti -
scii -
sed -
studi -
sufiĉe -
sukcesi -
ŝajne -
tempo -
trovi -
universitato -
venonta -
vero -
vojaĝi -

Klarigoj por parto 6

Sube vi trovas mallongan klarigon pri aferoj, kiuj aperas en la teksto. Se vi volas havi pli da informoj pri io, vi povas alklaki dekstre la ligilon 'Pli'. (Se vi ne komprenas la ekzemplon, vi povas alklaki ĝin.)

Gramatikero Klarigo/Traduko Ekzemplo Pli
-us Finaĵo por verboj en kondiĉformo. mi ŝatus studi Pli
-ist- Sufikso - profesio, daŭra okupo/pensmaniero. programisto Pli
-ig- Sufikso - kaŭzi ke iu faru ion, ke io okazu k.s. aspektigi Pli
-iĝ- Sufikso - sperti konsekvencojn de io farita/okazinta. fari Pli
mal- Prefikso - malo, inverso, kontrasto. estas malfacile Pli
iu Iu. trovi iun laboron Pli
kiel Kiel. Kiel akiri monon? Pli
antaŭ Prepozicio - antaŭ. Mi estas antaŭ vi. Pli
ĉe Prepozicio - ĉe. studi ĉe universitato Pli
-ont- Participo - kiu faros ion. venontjare Pli

Parto 6 - Studoj

Teksto

Mi nun estas en la lasta jaro antaŭ ol mi povos studi ĉe universitato. Estas iom malfacile scii kion mi ŝatus studi tie... Eĉ malpli facile scii kio mi ŝatus fariĝi! Ĉu programisto, ĉu instruisto, ĉu ĵurnalisto, ĉu flegisto? Eble mi ŝatus fariĝi kuracisto, se mi sukcesos eniri tiun universitaton. Momente miaj notoj ne estas sufiĉe bonaj, sed mi provas studi tre diligente nun. Mi ankaŭ pripensas fari paŭzon en la studoj dum iom da tempo. Estus tre interese povi vojaĝi en fremdaj landoj kaj renkonti novajn kulturojn! Sed tio kostus multe da mono kaj mi ne scias kiel akiri tiun monon... Ankaŭ studi en universitato kostas multe da mono ĉi tie, sed miaj gepatroj pretas pagi por tio. Trovi iun laboron estas tre malfacile, do mi plej verŝajne studos ion venontjare... Sed kion?

Atentigo(j)

Neniu por tiu ĉi parto de la kurso.

Korespondekzerco

Bv respondi la demandojn.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

1) Kio Ana ŝatus fariĝi se ŝiaj notoj estos sufiĉe bonaj? 2) Kial ŝi verŝajne ne povos vojaĝi en fremdaj landoj venontjare? ----------------- 3) Kion vi studis/as/os? 4) Kio vi ŝatus fariĝi? 5) Ĉu en via lando kostas studi en universitatoj?

Plenigekzercoj por parto 6

Viа tasko estas plenigi la malplenan spacon (liniojn) per ĝustaj vortoj. Vi povas elekti vortojn nur el la listo kiu sekvas post "Vortoj:". Kiam vi korekte entajpas, la fono fariĝas verda. (Por akiri supersignon vi tajpu "x-stile", ekzemple "sx" por "ŝ".) Sukceson!

Respondoj

1) Se ŝiaj notoj estos sufiĉe bonaj ŝi ŝatus fariĝi kuracisto. 2) Ĉar ŝi verŝajne ne havos sufiĉe da mono. 3) Mi studis komputikon. / Mi studis por fariĝi instruisto. / Mi ne studis, sed mi multe laboris. 4) Mi ŝatus fariĝi programisto. / Mi ŝatus fariĝi instruisto. / Mi ne scias kio mi ŝatus fariĝi. 5) Jes, en mia lando kostas studi en universitatoj. / Ne, en mia lando estas senkoste studi en universitatoj.

Konsiloj

Denove ni rekomendas al vi studi iom da gramatiko. Ĉi-foje estus bone se vi povus tralegi kaj fari la ekzercojn je nivelo 1 por la naŭ lastaj partoj.

Kiam oni lernas novan lingvon gravas multe aŭdi la lingvon. Se vi havas eblon, elŝutu mp3-dosierojn de la kurso kaj aŭskultu kelkajn el ili ĉiutage.

Vortoj por parto 7

afabla -
bedaŭri -
buso -
ĉefurbo -
ĉi tie -
ĉina -
decidi -
devi -
diri -
fino -
flugi -
gaja -
granda -
haveno -
helpi -
ho -
horo -
kompreni -
kontroli -
krii -
laca -
longa -
miri -
montri -
paki -
pasi -
pasporto -
per -
post -
preni -
preskaŭ -
problemo -
rideto -
rido -
sana -
sen -
stari -
ŝoforo -
taksio -
tempo -
trajno -
veturi -
vico -
vidi -
viro -
vizo -

Klarigoj por parto 7

Sube vi trovas mallongan klarigon pri aferoj, kiuj aperas en la teksto. Se vi volas havi pli da informoj pri io, vi povas alklaki dekstre la ligilon 'Pli'. (Se vi ne komprenas la ekzemplon, vi povas alklaki ĝin.)

Gramatikero Klarigo/Traduko Ekzemplo Pli
-ind- Sufikso - farinda, merita. mirinda urbo Pli
-eg- Sufikso - granda, forte, multe. mirinda urbego Pli
-et- Sufikso - malgranda, malforte, malmulte. rideto Pli
re- Prefikso - ripete, denove, invers-direkte. mi ŝatus reveni Pli
ek- Prefikso - komenco, starto. ni ekis Pli
ial Ial. ial ŝi ne venis Pli
iam Iam. iam mi ŝatus Pli
per Prepozicio - per. per trajno Pli
ke Kunligvorto - ke. montriĝis ke ŝi ne povis

Parto 7 - Longa vojaĝo

Teksto

Antaŭ iom da tempo mi faris longan kaj interesan vojaĝon kun amiko. Ni ekveturis de ĉi tie per trajno al la flughaveno. Poste ni flugis dum 11 (dek unu) horoj! Kiam ni alvenis ni estis lacaj sed tre gajaj. Ni devis stari en longa vico por montri la pasporton kaj vizon. La kontrolado pasis senprobleme. Finfine en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio - kia mirinda urbego! Ial nia ĉina amikino ne estis en la flughaveno por renkonti nin. "Kion fari nun?" ni pensis. Multaj viroj kriis "Taksio, taksio?!". Ĉar ni ne vidis iujn busojn ni decidis preni taksion. Ni montris adreson al unu taksiŝoforo kaj li afable helpis pri la pakaĵo. Bedaŭrinde ni ne komprenis kion li diris kaj li ne komprenis nin... Post preskaŭ unu horo en la taksio ni alvenis kaj nia amikino salutis nin kun granda rideto. Montriĝis ke ŝi ne povis veni al la flughaveno ĉar ŝia frateto estis iom malsana kaj ŝiaj gepatroj laboris. Ho, mi havis vere bonan tempon en Pekino kun miaj geamikoj! Iam mi ŝatus reveni...

Atentigo(j)

Kiam oni lernas novan lingvon oni ofte faras erarojn, tio estas tute natura afero. Gravas konscii pri la oftaj eraroj por povi eviti ilin. Ni rekomendas al vi atente studi la paĝon Kiuj eraroj estas oftaj en Esperanto?.

Korespondekzerco

Bv respondi la demandojn.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

1) Ĉu vi bone komprenis la rakonton? Se ne, kion vi ne komprenis? --- 2) Ĉu vi ŝatas vojaĝi? 3) Ĉu vi preferas veturi per buso aŭ trajno? 4) En kiom da landoj vi estis? 5) Kiu estas via plej bona vojaĝo ĝis nun? 6) Bonvolu iom rakonti pri ĝi.

Plenigekzercoj por parto 7

Viа tasko estas plenigi la malplenan spacon (liniojn) per ĝustaj vortoj. Vi povas elekti vortojn nur el la listo kiu sekvas post "Vortoj:". Kiam vi korekte entajpas, la fono fariĝas verda. (Por akiri supersignon vi tajpu "x-stile", ekzemple "sx" por "ŝ".) Sukceson!

Respondoj

1) Jes, mi bone komprenis la rakonton. / Ne, mi ne tute komprenis ĝin. 2) Jes, mi tre ŝatas vojaĝi. / Ne, mi ne ŝatas vojaĝi. 3) Mi preferas veturi per buso/trajno. 4) Mi estis en tri landoj. 5) Mia plej bona vojaĝo ĝis nun estis kiam mi iris al X.

Konsiloj

Zamenhof, kiu kreis la bazon de Esperanto, priskribis en la Unua Libro "la plej ĉefajn problemojn, kiujn estis necese solvi":

I. Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.

II. Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne -- t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.

III. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, -- ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.

Pri I eble ne ĉiuj konsentas, sed se oni komparas lernadon de Esperanto kun aliaj "plenaj" lingvoj oni povas konkludi ke ili postulas pli longan kaj komplikan laboron. Ludi lernante Esperanton vi povas fari interalie ĉe Ludoj. Se vi volas agi laŭ II ni rekomendas al vi trovi korespondamikojn en Mia lernu!. Por helpi plenumi III vi jam bone survojas per via intereso kaj lernado :-).

Vortoj por parto 8

afero -
babili -
daŭri -
dormi -
eble -
etoso -
eŭro -
fajro -
fojo -
halti -
hejmo -
inviti -
iri -
juna -
kafo -
koncerto -
kongreso -
kosto -
kotizo -
ktp (kaj tiel plu) -
kutime -
lando -
ludi -
mikso -
mono -
montri -
okazi -
ordo -
pagi -
parto -
plani -
planko -
pluraj -
preni -
problemo -
programo -
semajno -
solvi -
soni -
speco -
sporto -
sukcesi -
tabelo -
teda -
teo -
trajno -
urbo -
vidi -
vigla -
vojo -

Klarigoj por parto 8

Sube vi trovas mallongan klarigon pri aferoj, kiuj aperas en la teksto. Se vi volas havi pli da informoj pri io, vi povas alklaki dekstre la ligilon 'Pli'. (Se vi ne komprenas la ekzemplon, vi povas alklaki ĝin.)

Gramatikero Klarigo/Traduko Ekzemplo Pli
ĉiu Ĉiu. ĉiuj lingvoj Pli
inter Prepozicio - inter. Interreto Pli
-ant- Participo - kiu faras ion. parolanto Pli

Parto 8 - Lingvoj

Teksto

Lingvoj estas interesaj por mi. Mi ne ŝatas lerni novan lingvon. Sed mi ĝojas aŭdi tute fremdan lingvon. La evoluo de lingvoj estas interesa, mi pensas. Mi aŭdis ke ekzistas pli ol 2000 (du mil) lingvoj sur la tero hodiaŭ. Multaj baldaŭ mortos kaj kelkaj novaj aperas. Kaj preskaŭ ĉiuj lingvoj evoluas. Kiam mi estis en Ĉinio, mi provis lerni kelkajn vortojn de la ĉina. Sed mi tuj forgesis ilin. Por mi la ĉina estas tre bela lingvo, sed ege malfacila... Kaj por ili mia lingvo estas tre malfacila. Kelkaj provis paroli angle kun mi en Ĉinio, sed estis malfacile kompreni ilin. Ilia elparolo estis terura. Sed tamen multe pli bona ol mia ĉina elparolo! Mia ĉina amikino parolas Esperanton. Ankaŭ mi estas Esperanto-parolanto. Per tiu lingvo ni povas glate komuniki. Ni ofte skribas kaj babilas per Interreto. Ŝajnas al mi ke Esperanto kaj Interreto estas perfekta paro por tutmonde komuniki facile kaj rapide!

Atentigo(j)

Neniu por tiu ĉi parto de la kurso.

Korespondekzerco

Bv respondi la demandojn.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

1) Ĉu Ana ŝatas lerni lingvojn? 2) Ĉu laŭ Ana la ĉina estas malbela lingvo? ----------------- 3) Ĉu vi ŝatas lerni lingvojn? 4) Kiu(j) estas la plej bela(j) lingvo(j) por vi? 5) Ĉu Esperanto kaj Interreto ŝajnas al vi esti bona paro por tutmonde komuniki? 6) Kion vi pensas pri ĉi tiu kurso?

Plenigekzercoj por parto 8

Viа tasko estas plenigi la malplenan spacon (liniojn) per ĝustaj vortoj. Vi povas elekti vortojn nur el la listo kiu sekvas post "Vortoj:". Kiam vi korekte entajpas, la fono fariĝas verda. (Por akiri supersignon vi tajpu "x-stile", ekzemple "sx" por "ŝ".) Sukceson!

Respondoj

1) Ne, Ana ne ŝatas lerni lingvojn. 2) Ne, laŭ Ana la ĉina estas tre bela lingvo. 3) Jes, mi ŝatas lerni lingvojn. / Ne, mi ne ŝatas lerni lingvojn. 4) Por mi la plej belaj lingvoj estas la itala kaj la ĉina. 5) Ho jes, ili estas tre bona paro :-). 6) Mi pensas ke ĉi tiu kurso estas bona/malbona.