
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
En Esperanto estas uzataj la samaj interpunkciaj signoj kiel en aliaj lingvoj. Plej ofte oni uzas la jenajn signojn: punkto (.), komo (,), punktokomo (;), dupunkto (:), krisigno (!), demandosigno (?), tripunkto (...), haltostreko (--), dividstreko (-), citiloj (" "), rondaj krampoj (()).
La interpunkcioj kutime estas uzataj por plifaciligi la komprenon de la tuta teksto. Ne ekzistas iuj striktaj reguloj pri uzado de la interpunkcioj. Oni uzu ilin same kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Tamen estas rekomendinde gardi bonan stilon kaj ĉiam zorgi, ke la teksto estu facile legebla. Tro ofta uzado de la signoj aŭ tuta ignorado de ili ne faras bonan impreson kaj foje estas eĉ ĝena. Unuvorte, taŭgas ĉio, kio ne kaŭzas miskomprenon kaj/aŭ plifaciligas komprenon.