
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Ne ekzistas iuj devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj en Esperanto. Uzado de ili helpas ĉefe al klareco de tekstoj. En Esperanto majusklojn oni kutime uzas:
1. por indiki unuan literon de ĉiu memstara frazo;
Mi vidas hundon. Ĝi estas granda. - Mi vidas hundon. Ĝi estas granda.
2. por montri unuan literon de propra nomo;
Mia nomo estas Adamo. Mi ripozis ĉe la Balta Maro. - Mia nomo estas Adamo. Mi ripozis ĉe la Balta Maro.
3. en iuj mallongigoj;
PIV - Plena Ilustrita Vortaro. - PIV - Plena Ilustrita Vortaro.
4. por emfazi iun vorton aŭ frazon;
Mi VOLAS, sed NE POVAS fari tion. - Mi VOLAS, sed NE POVAS fari tion.
5. por montri specialan respekton;
Dankon pro Via letero. - Dankon pro Via letero.
En ĉiuj aliaj okazoj kutime estas uzataj minuskloj.